Songara paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Songara paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Poecile
Specio: P. songarus
Poecile songarus
(Severtzov, 1873)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Songara paruo (Poecile songarus, iam Parus songarus) estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj. Ĝi estas la suda partnero de la Salikparuo P. montanus, kaj estas ofte inkludita en ĝi kiel subspecio.

Ĝi estas disvastigata en la deciduaj montarbaroj de sudorienta Kazaĥio, Kirgizio kaj norda Ĉinio.

La 13 cm longa Songara paruo havas malhelbrunan kronon, nigrecan mentonon, tre brunajn suprajn partojn, blankajn vangojn kaj cinamokolorajn okrajn subajn partojn. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas iome pli senkoloraj.

La plej komuna alvoko estas naza zii, zii, zii, sed la notoj de tiu birdo evidente varias konsiderinde.

La Songara paruo kutime elfosas sian propran nestotruon, ofte en putriĝanta stumpo aŭ en arbo, pli malpli dekadenca. Plej parto de nestoj estas tasformaj el felteca materialo, kiel ledo, haro kaj ligneroj, sed oni uzas ankaŭ plumojn. La ino demetas 5 al 6 blankajn ovojn kun ruĝecaj punktetoj aŭ makuletoj.

Ili manĝas raŭpojn, insektojn kaj semojn, kiel multaj aliaj paruoj.

Oni agnoskas kvar subspeciojn (Harrap & Quinn 1996):

  • Poecile songarus songarus (Severtsov, 1873). Montoj Tianŝan.
  • Poecile songarus affinis (Przevalski, 1876). Norda-centra Ĉinio.
  • Poecile songarus stoetzneri (O. Kleinschmidt, 1921). Nordorienta Ĉinio.
  • Poecile songarus weigoldicus (O. Kleinschmidt, 1921). Sudokcidenta Ĉinio.

El tiuj la lej ĵusaj genetikaj studoj sugestas ke la unuaj tri estu pli bone inkluditaj en P. montanus, kaj nur la lasta estus genetike distinga (del Hoyo et al. 2007).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Del Hoyo, J., Elliot, A., & Christie D. (eds). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2
  • Harrap, S., & Quinn, D. (1996). Tits, Nuthatches and Treecreepers. Christopher Helm. ISBN 0-7136-3964-4