Sonita Alizadeh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonita Alizadeh
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1996
en Herato, Afganio
Lingvoj persaangla
Loĝloko Usono
Ŝtataneco Afganio
Alma mater Wasatch Academy • Bard College
Okupo
Okupo repisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • komponisto
vdr
Sonita Alizadeh prezentiĝas dum forumo ĉe la Usona Departemento de Ŝtato en Vaŝingtono, D.C. (2016)

Sonita Alizadeh (perse سونیتا علیزاده; naskiĝis en 1996) [1] estas afgana repkantistino kaj aktivulino kiu levis sian voĉon kontraŭ devigita geedzeco. Alizadeh unue akiris atenton kiam ŝi eldonis "Brides for Sale" (fianĉinoj aĉeteblaj), videofilmon en kiu ŝi repkantas pri filinoj kies familianoj ilin vendas por (devige) edziniĝi. Kun la helpo de Rokhsareh Ghaem Maghami, irana filmisto de dokumentaj filmoj dokumentis ŝian rimarkindan rakonton en la filmo Sonita, kiun Alizadeh filmis por eskapi geedziĝon kiun siaj gepatroj estis planintaj por ŝi, kvankam eĉ estas kontraŭleĝa por virinoj kanti publike en Irano[2], kie ŝi vivis en iu periodo[3]. Post kiam la filmeto aperis en YouTube, Alizadeh estis kontaktita de la Grupo Strongheart, kiu proponis al ŝi studentan vizon kaj financan helpon por veni al Usono kaj tie studi. Tien ŝi translokiĝis kaj poste ekloĝis[4].

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Alizadeh kreskis en Herato, Afganio, sub la regado de la Talibano. Sia patrino kiu mem edziniĝis jam en la aĝo de 13, unue prikonsideris vendi ŝin kiel fianĉino kiam ŝi estis 10-jaraĝa. Alizadeh diris ke ŝi en tiu tempo ne plene komprenis kion tio signifis[5]. Sia familio fuĝis al Irano por eskapi la Talibanon. En Irano, Alizadeh laboris kiel purigistino, dum ŝi ankaŭ instruis sin mem legi kaj skribi. Dum tiu ĉi periodo ŝi ankaŭ malkovris la muzikon de la irana repkantisto Yas kaj de la usona repisto Eminem. Inspirita de ilia muziko, ŝi komencis verki siajn proprajn kantojn. En 2014, Alizadeh partoprenis en usona konkurso por verki kanton por instigi afganojn voĉdoni dum la balotoj en Afganio. Ŝi gajnis premion de $1 000, kiun Alizadeh sendis al sia patrino, kiu reiris al Afganio.[4]

Nuna vivo[redakti | redakti fonton]

Alizadeh nuntempe vivas en Novjorko kie ŝi daŭrigas verki kantojn. La dokumenta filmo nomata Sonita, unuafoje estis prezentita dum la Internacia Dokumenta Filmofestivalo de Amsterdamo en novembro 2015[5] kaj poste ricevis premion dum la Sundance Filmfestivalo.

"Fianĉinoj aĉeteblaj"[redakti | redakti fonton]

Mallonge post kiam Alizadeh gajnis la konkurson, la patrino de Alizadeh proponis reveni al Afganio, diranta ke ŝi trovis viron kiu volis aĉeti ŝin. Tiam ŝi estis nur 16-jaraĝa[5]. Post kiam Rokhsareh Ghaemmaghami, direktoro de la dokumenta filmo Sonita, pagis $2,000 al la patrino kaj petis ses monatojn de tempo por Sonita, estis kreita la filmo "Brides for Sale" (fianĉinoj aĉeteblaj). Rokhsareh Ghaem Maghami filmis la muzikan filmeton kiu akiris grandan internacian atenton. La videaĵo estis populara ne nur ĉe virinoj en Afganio, sed ankaŭ altiris la atenton de la neprofitocela Grupo Strongheart[4].

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la angla vikipedia artikolo Sonita Alizadeh, listo de la aŭtoroj.

  1. (franca) "Sonita Alizadeh: le rap comme rempart au mariage forcé", visionsmag.com
  2. Noto: Tiun situacion la iran-israela kantistino de la grupo Babylon prikantas en Women of Teheran (virinoj de Teherano)
  3. (angla) Marusic, Kristina, "This Afghan Teen Escaped Forced Marriage By Making a Rap Video". MTV, la 12-an de oktobro 2015.
  4. 4,0 4,1 4,2 "afgana repistino Sonita Alizadeh", CNN, 2015 10 11.
  5. 5,0 5,1 5,2 (angla) Wainwright, Robert, "Afghan teen rapper was 10 when her mother first considered selling her Arkivigite je 2015-10-15 per la retarkivo Wayback Machine", The New York Times, la 8-an de oktobro 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]