Sonja Lang
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Sonja Lang | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sonja Elen Kisa |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1978 (43-jara) en Nov-Brunsviko |
Lingvoj | Esperanto • angla • germana • Tokipono • franca |
Ŝtataneco | Kanado |
Alma mater | Mount Allison University |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • tradukisto • esperantisto • verkisto |
Verkoj | Toki Pona: The Language of Good Toki Pona Dictionary |
TTT | |
Retejo | https://lang.sg https://kisa.ca |
Sonja LANG (naskiĝis la 1-an de novembro 1978 en Nov-Brunsviko) estas profesia tradukisto (la angla, la franca kaj Esperanto) kiu loĝas en Toronto, Ontario, Kanado. Ŝi inventis la planlingvon Tokipono, kiu estas lingvo simpla, laŭ la pensoj de Taoismo. Ŝi ankaŭ tradukis parton de la Daŭdeĝingo al Esperanto kaj al la angla.
Libroj[redakti | redakti fonton]
- Toki Pona: The Language of Good, 2014 (ISBN 978-0-9782923-0-0)
- Toki Pona Dictionary, 2021 (ISBN 978-0-9782923-6-2)