Sonja Ziemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kino > Aktoroj > Sonja ZIEMANN < Muziko < Danco


Sonja Alice Selma Toni ZIEMANN [sonja ciman] (naskiĝis la 8-an de februaro, 1926) estas germana aktorino, kantistino kaj dancistino.

Sonja Ziemann naskiĝis en Eichwalde apud Berlino. Ŝi studis en la Berlina baletlernejo de Tatjana Gsovsky, kaj en la jaro 1941 ŝi unuafoje kiel dancistino kaj kantistino aperis sursceneje.

En 1942 ŝi komencis kinokarieron, per malgrandaj roloj en distraj filmoj. Ŝi famiĝis en la 1950-aj jaroj, per filmoj kiel Schwarzwaldmädel kaj Grün ist die Heide, sed poste esprimis sian deziron, eskapi el la roloskemo de „ĉarma belulino“.

La privata vivo de Sonja Ziemann estas plena de sortobatoj. En la jaro 1961 ŝi edziniĝis al la pola verkisto Marek Hlasko, kiu ok jarojn poste, en la aĝo de 35 jaroj mortis. La komuna filo Pierre mortis en 1970, kiel 16-jarulo, de kancero. En la jaro 1974 ŝia tiama vivkunulo Martinius Adolff pereis dum aviadilakcidento.

En 1998 Sonja Ziemann publikigis siajn memorojn Ein Morgen gibt es immer (=ĉiam estos morgaŭo).

Listo de filmoj

  • Die Jungfern von Bischofsberg (1943)
  • Geliebter Schatz (1943)
  • Schwarzwaldmädel (1950)
  • Grün ist die Heide (1951)
  • Made in Heaven (Britio, 1952)
  • Die Privatsekretärin (1953)
  • Meine Schwester und ich (1954)
  • Das Bad auf der Tenne (1955)
  • Liebe ohne Illusion (1955)
  • Dany, bitte schreiben Sie (1956)
  • Kaiserball (Aŭstrio, 1956)
  • Hunde, wollt ihr ewig leben (1958)
  • Nacht fiel über Gotenhafen (1959)
  • The Secret Ways (Usono, 1961)
  • Ihr schönster Tag (1961)
  • The Bridge at Remagen (Usono, 1968)
  • Das ausschweifende Leben des Marquis de Sade (1970)
  • Germaine Damar - Der tanzende Stern (2011)