Sonkajärvi (antaŭe Rutakko) estas komunumo en Finnlando en norda parto de provinco Norda Savonio inter la urboj Kajaani kaj Iisalmi. En la komunumo estas du setlejoj: Rutakko (kirkvilaĝo) kaj Sukeva. La areo de la komunumo estas 1 576,79 km², el kio 110,88 km² estas akvo. 31-a de decembro 2020 la komunumo havis 3844 loĝantojn. La komunumo estas konata pri virinporto. Sonkajärvi estas iometa monteta komunumo, kie lagoj estas ekzemple Sonkajärvi kaj Sukevanjärvi. En Sonkajärvi estas multe ankau da marĈo. En Sukeva estas malliberejo.
Multaj loknomoj en Sonkajärvi rakontas pri epoko de samea loĝantaro kaj pli novaj nomoj pri savonoj, kiuj ĉasis kaj aliel akiris manĝon en la areo. En 1595 en Paco de Teusina la areo estis ligata al Svedio. La komunumo estis fondita en 1922. Antaŭe gxi apartenis al Kampara komunumo de Iisalmi. Estis en la 2000-aj jaroj planoj ligi Sonkajärvin al la urbo Iisalmi. Granda plejo el loĝantoj de Sonkajärvi kontraŭis la planon.