Sonneberg
Sonneberg | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Turingio | |||
Distrikto | Distrikto Sonneberg | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Telefona antaŭkodo | 03675 | |||
Poŝtkodo | 96501–96515 | |||
Aŭtomobila kodo | SON | |||
Oficiala Municipokodo | 16072018 | |||
Subdivido | 14 urbopartoj (Stadtteile) | |||
Politiko | ||||
Komunumestro | Sibylle Abel | |||
Partio de komunumestro | CDU | |||
Adreso de la administrejo | Bahnhofsplatz 1 96515 Sonneberg | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 23516 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 50°21′0″N 11°10′0″O / 50.35°N, 11.16667°O (mapo)Koordinatoj: 50°21′0″N 11°10′0″O / 50.35°N, 11.16667°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 330 - 640 m | |||
Areo | 45,44 km² | |||
Oficiala retejo | https://sonneberg.de/ | |||
Sonneberg estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Sonneberg en la pleja sudo de la federacia lando Turingio kaj estas la administra sidejo de la distrikto. Tre proksimas la najbara federacia lando Bavario. Fine de decembro 2019 la urba komunumo havis 23 516 loĝantojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
Antaŭ pli ol 800 jaroj menciitis Sonneberg unuafoje endokumenteo. Grafino Jutta el Henneberg donis al la lokuloj en la jaro 1349 la urbajn privilegiojn. Kvar jarojn poste la urbo ekapartenis al la Margraflando Meißen, poste al la Duklando Saksio-Coburg kaj ekde 1735 al la Duklando Saksio-Meiningen. Plurfoje detruis fajregoj la urbon. La lasta incendio okazis en 1840, kiam la mezepoka kerno urba konsumiĝis brule.
Temis pri lignoskulptistoj kaj tornistoj kiuj kreis la unuajn sonnebergajn ludilojn el ligno. Je la komenco de la 19-a jarcento, danke al la eltrovo de papermaĉaĵo]], ekebliĝis amasa produktado. Kvankam ekzistas ja ankoraŭ manufakturoj pli gravis laboroj hejmaj. Pupoj plej gravis. En la jaro 1789 duko Georgo la 1-a (Saksio-Meiningen) garantiis al la lokaj komercistoj grandan prikomercprivilegion. Furora fabrikekfloro kaj de produktado kaj de komercado de tio rezultis. En 1880 estis en kaj apud Sonneberg ne malpli ol 321 fabrikoj ludilaj. Post la fondo de la faklernejo industria en 1883 la antaŭkondiĉoj pri artiste kaj metiiste perfekta ludilaro tuj eblis. Eĉ hodiaŭ admireblas imponaj produktoj tiaj en la ludilmuzeo. Danke al la gravega rolo de Sonneberg mondskale koncerne la ludilproduktadon oni parolis komence de la 20-a jarcento pri monda ludilvarurbo (Weltspielwarenstadt). Ĉar ne tute la duono de la internacia demando pri ludiloj plenumitis fare de firmaoj el Sonneberg; gravegaj ĉenoj komercaj (ekz. Woolworth, Kressge) ŝatis la aĉeton en Turingio]]. Dum la Dua mondmilito la ludilproduktado iĝis armila. Post liberiĝo fare de la Usona Armeo iĝis ĝis 1989 daŭronta okupiĝo fare de la Ruĝa Armeo. En 1952 Sonneberg ekapartenis al la Distrikto Suhl]]. Inter 1961, post la konstruo de la Berlina muro, kaj 1972 Sonneberg situis en barita zono kio pligravigis la vivkondiĉojn de la lokuloj. Plia kombinatfaro post 1980 ankoraŭ plicentrigis la fabrikadon en popolproprietajn entreprenojn/VEB. En Sonneberg troviĝis VEB »sonni« (pupoj kaj pluŝbestoj), VEB »Plüti« (nur pluŝbestoj) kaj VEB »Piko« (makettrajnoj kaj ludiloj mekanikaj. Post Turniĝo kvazaŭ la tuto perdiĝis krom la makettrajnfaristo PIKO kaj kelkaj privatuloj. Tamen, danke al bonega trafika situo kaj apogo financa bone investita Sonneberg ekvoluis je komerca centro poste.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|