Sonny Rollins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sonny ROLLINS)
Sonny Rollins
Bazaj informoj
Naskonomo Theodore Walter Rollins
Alie nomata Sonny
Naskiĝo 7-an de septembro 1930 (1930-09-07) (93-jaraĝa)
en Harlemo
Ĝenroj ĵazo
Profesio saksofonisto
Instrumentoj Tenora saksofono
Aktivaj jaroj 1951 - nuntempo
Eldoninto Prestige Records
Impulse!
Parencaj
temoj
Jackie McLean, Max Roach, Clifford Brown
Retejo www.sonnyrollins.com
Signifa instrumento
saksofono
Persona informo
Naskonomo Walter Theodore Rollins
Loĝloko Harlemo • Washington Heights
Ŝtataneco Usono
Alma mater Manhattan Center for Science and Mathematics
Okupo
Okupo komponistobandestrodirigento • jazz saxophonist • saksofonisto
TTT
Retejo http://www.sonnyrollins.com/
vdr
Perugia, Sonny Rollins dum koncerto en Umbrio.

Theodore Walter (Sonny) ROLLINS (naskiĝis je la 7-a de septembro 1930 en urbo Nov-Jorko) estas usona ĵaza tenora saksofonisto.

Rollins ekis kiel pianisto, tiam ŝanĝis al alda saksofono, fine ŝanĝante al tenora saksofono en 1946. Li estis unue registrita en 1949 kun Babs Gonzales. Ankaŭ en 1949, li registris kun J. J. Johnson kaj Bud Powell. Rollins registris kun Miles Davis en 1951 kaj Thelonious Sphere Monk en 1953.

Rollins kunigis la kvinteton Clifford BrownMax Roach en 1955, kaj post la morto de Brown en 1957 li laboris kiel ĉefo.

La plej larĝe aklamata albumo de Rollins estis Saxophone Colossus, registrita je la 22-a de junio 1956, kun Tommy Flanagan ĉe piano, antaŭa basisto de Jazz Messengers Doug Watkins kaj lia favora tamburisto, Max Roach. Ĉi-tio estas nur la tria fojo, ke Sonny estis majstro en la registra studio. Ĉi-tiu sonbendo enhavis eble lian plej konatan komponaĵon "St Thomas", Kariba kalipso el melodio kantita de lia patrino en lia infaneco.

Rollins konsideriĝas la ĉefa tenora saksofono ludanto de la 1950-aj jaroj kaj restis signifa figuro hodiaŭe. Li estis premiita per Grammy-premio pro vivtempa atingo en 2004.