Sonny Terry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonny Terry
Persona informo
Aliaj nomoj Sonny Terry
Naskiĝo 24-an de oktobro 1911 (1911-10-24)
en Greensboro
Morto 11-an de marto 1986 (1986-03-11) (74-jaraĝa)
en Mineola
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo blues musician • buŝharmonikisto • kantistomuzikisto
vdr

Saunders Teddell,[1][2]Saunders Terrell (aŭ eĉ aliaj variantoj, ĉar la diversaj fontoj ne interkonsentas) (24a de Oktobro, 1911 – 11a de Marto, 1986),[3] konata ankaŭ kiel Sonny Terry, estis usona harmonikisto kaj kantisto de Piedmonta bluso kaj de popola muziko,[4] kiu estis konata pro sia energia blusharmonika stilo, kiu ofte inkludis voĉajn gvaŭojn kaj kriojn kaj foje eĉ imitaĵojn de trajnoj kaj vulposonoj.

Li ludis en la trio de Piedmonta bluso kun la gitaristo Blind Boy Fuller. Kiam Fuller mortis en 1941, Terry establis longdaŭran muzikan rilaton kun Brownie McGhee, kaj ili registris nombrajn kantojn kune. Tiu duo iĝis konata inter blankula publiko dum la popolmuzika revivigo de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Tio inkludis kunlaboraĵojn kun Styve Homnick, Woody Guthrie kaj Moses Asch, produktante klasikajn registraĵojn por Folkways Records (nune Smithsonian/Folkways).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herzhaft, Gérard (1992). Encyclopedia of the Blues. University of Arkansas Press. p. 227. ISBN 978-1-55728-252-1. Alirita la 5an de Julio 2018.
  2. Clarke, Joseph F. (1977). Pseudonyms. BCA. p. 159.
  3. Campbell, Al. "Sonny Terry: Biography". AllMusic.com. Alirita la 5an de Julio 2018.
  4. Du Noyer, Paul (2003). The Illustrated Encyclopedia of Music. Fulham, London: Flame Tree Publishing. p. 181. ISBN 1-904041-96-5.