Sonora (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonora (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 402 km
Akvokolekta areo 28 950 km²
Fluo
Geografio
Landoj Meksiko
Regionoj Sonora
vdr

Sonora estas rivero en nordokcidenta parto de Meksiko, en federacia ŝtato Sonoro. Ĝi fontas ĉe limo de Usono, sude de Cananea, poste fluas suden, sudokcidenten inter la okcidentaj plilongiĝoj de Okcidenta Patrinmontaro.

Ĝi preterfluas Hermosillo-n, ĉefsidejon de Sonora-ŝtato kaj trafluas la bordan ebenaĵon kaj enfluas la Kalifornian Golfon kontraŭ la Tiburon-insulo. Ĝi tuta longo estas ĉ. 400 km. Sur ties bordo situas multaj komunumoj, inter aliaj Arizpe, Moctezuma, Ures kaj Hermosillo. Kvankam akvo de la rivero malaperas en sekaj jaroj, oni uzas tion por akvumi, ĉefe ĉe ĉirkaŭo de Hermosillo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.