Kiam Sopřeč estis fondita ne estas konate. En historiaj dokumentoj la vilaĝo estas unuafoje menciita jam en la jaro 1086, kiam reĝo Vratislav donacis ĝin al la monaĥejo de Opatovice. Post detruo de la monaĥejo posedis la vilaĝon Diviš Bořek el Miletínek, Georgo el Poděbrady, liaj filoj, en la 16-a jarcento sinjoroj de Pernštejn kaj poste la Reĝa kamero.
Ankaŭ vilaĝo Sopřeč ege suferis dum la tridekjara milito. En la jaro 1651 en Sopřeč kaj Žáravice vivis entute nur 18 familiojn. Ĉar la vilaĝoj situas en regiono abunda je rikoltoj, la superularo povis baldaŭ trovi novajn loĝantojn.
Releviĝado de la ĉeĥa nacio manifestiĝis ankaŭ en malgrandaj vilaĝoj. Same kiel en ceteraj vilaĝoj ekestis en Sopřeč libervola fajrobrigada societo (en la jaro 1879), amatora teatra grupo (1890), ŝpara kaj pruntedona asocio (1908).
Al diversaj batalkampoj de la unua mondmilito foriris el Sopřeč soldatoj rezervistoj la 26-an de julio 1914. Pereis tie 13 da ili.