Sophia de Mello Breyner Andresen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sophia de Mello Breyner Andresen
Sophia de Mello Breyner (desegnaĵo de Bottelho)
Sophia de Mello Breyner (desegnaĵo de Bottelho)
Persona informo
Sophia de Mello Breyner Andresen
Naskiĝo 6-an de novembro 1919 (1919-11-06)
en Porto
Morto 2-an de julio 2004 (2004-07-02) (84-jaraĝa)
en Lisbono
Tombo Church of Santa Engrácia vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj portugalaangla vd
Ŝtataneco Portugalio vd
Alma mater Universitato de Lisbono vd
Partio Portugala Socialista Partio vd
Familio
Edz(in)o Francisco Sousa Tavares vd
Infanoj Miguel Sousa Tavares vd
Profesio
Okupo poeto • tradukisto • verkisto de porinfana literaturo • verkistopolitikisto vd
Laborkampo poezioliteraturo • literary activity • porinfana libro • translating activity vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sophia de MELLO BREYNER ANDRESEN (19192004) estas laŭ literatur-recenzistoj konsiderata kiel la plej influa portugala poetino, kaj inter la plej famaj portugalaj poetoj (kune kun Luís Vaz de Camões kaj Fernando Pessoa).

Ŝi naskiĝis je la 6-a de novembro en Porto, kie ŝi loĝis dum sia infanaĝo. Je 3-jaraĝo, ŝi ekrilatis kun poetarto, kiam oni al ŝi laŭtlegis "A Nau Catrineta", kiun ŝi parkerigis. Eĉ antaŭ ke ŝi estis kapabla legi, ŝia avo instruis al ŝi reciti Luís Vaz de Camões kaj Antero.

En 1926 ŝi ricevas instruadon en la Liceo de la Sankta Koro de Maria (Colégio do Sagrado Coração de Maria), en Porto, ĝis sia 17-a jaro. Ŝi ŝatis la fakon portugala lingvo sed ne matematikonkemion, kvankam ŝi neniam havis malsufiĉajn rezultojn en tiuj temoj. Je 12 ŝi skribis siajn unuajn poemojn. Inter 16 kaj 23 ŝi transiras brilan vivperiodon rilate al poem-verkado.

En 1936 ŝi komencas studi Klasikan Filologion en Fakultato de Beletro de Lisbono, sed ŝi ne finas siajn studojn. Post tri jaroj ŝi revenas al Porto, kie ŝi loĝas ĝis sia edziniĝo al Francisco Sousa Tavares kaj post tiu okazo ŝi definitive reekloĝas en Lisbono. En Lisbono ŝi havas siajn kvin gefilojn. Dum sia vivo Sophia konservas fortan pasion pri la mediteranea viv-maniero kaj speciale pri la greka kulturo.

En 1944 ŝi publikigas sian unuan libron, 'Poesia', 300-era eldonon pagitan de ŝia patro, kiu eliĝus Koimbron helpe de la amiko Fernando Vale. En 1975 ĝi estas eldonita de eldonejo Ática. La libro reprezentas elektadon kiu inkluzivas kelkajn poemojn skribitajn je 14-jaraĝo. Kaj tio markas sendube la komencon de meteora publikigo de poetverkoj sed ne nur. Ankaŭ ŝi publikigis fikcion, porinfanan literaturon kaj tradukis interalie verkojn de Dante kaj Shakespeare.

Sekvaj gravaj verkoj

  • O Dia do Mar – poezio ('La Tago de la Maro' 1947)
  • Coral – poezio ('Koralo' 1950)
  • No Tempo Dividido – poezio ('En la Dividita Tempo' 1954)
  • O Rapaz de Bronze – porinfana prozo ('La Bronza Knabo' 1956)
  • Mar Novo – poezio ('Nova Maro' 1958)
  • A Menina do Mar – porinfana prozo ('La Knabino de la Maro' 1958)
  • A Fada Oriana – porinfana prozo ('La Feino Oriana' 1958).
  • Noite de Natal – porinfana prozo ('Kristnaska Vespero' 1960).
  • Poesia e Realidade – eseo ('Poezio kaj Realo' 1960)
  • O Cristo Cigano – poezio ('La Cigana Kristo' 1961)
  • Livro Sexto – poezio ('Libro la Sesa' 1962), ricevis la grandan premion pri poetarto de la Portugalia Societo de Skribistoj en 1964
  • Contos Exemplares – fikcio ('Ekzemplaj Rakontoj' 1962)
  • O Cavaleiro da Dinamarca – porinfana prozo ('La Kavaliro el Danio' 1964)
  • Os Três Reis do Oriente – porinfana prozo ('La Tri Magoj el la Oriento' 1965)
  • Geografia – poezio ('Geografio' 1967)
  • A Floresta – porinfana prozo ('La Arbaro' 1968)
  • Antologia – poezio ('Antologio' 1968)
  • Grades ('Kradoj' 1970) (Antaŭ la demokratia revolucio ŝi estis membro de la Nacia Komisiono por Apogo al Arestitoj pro Politikaj Kialoj)
  • 11 Poemas – poezio ('11 Poemoj' 1971)
  • Dual – poezio ('Duspeca' 1972)
  • O Nu na Antiguidade Clássica – eseo ('La Nudo en la Klasika Epoko' 1975)
  • O Nome das Coisas – poezio ('La Nomo de Aĵoj' 1977) gajnas la premion Teixeira de Pascoaes
  • Tesouro – porinfana prozo ('Trezoro' 1978)
  • Navegações (IN-CM) – poezio 1983 premio el Asocio de Literaturaj Recenzistoj
  • Histórias da Terra e do Mar – fikcio ('Rakontoj pri la Tero kaj la Maro 1984)
  • A Árvore – porinfana ('La Arbo' 1985)
  • Ilhas ('Insuloj 1989) – premioj D. Dinis kaj Inasset-INAPA (1990)
  • Obra Poética ('Poetverkaro' 1990), la tuta verkaro en tri volumoj, ricevas la grandan premion de poetverko de Pen Clube (Granda Premio de Porinfana Literaturo Calouste Gulbenkian, 1992)
  • Musa ('Muzo' 1994) – premio Literaturdediĉa Vivo el Portugalia Asocio de Skribistoj.
  • O Búzio de Cós ('La Marheliko el Cós' 1998) – premio el Fondaĵo Luís Míguel Nava

En 1999 ŝi ricevas la plej prestiĝan premion Luís Vaz de Camões En 2003 ŝi ricevas la premion Ibero-Amerikan Reina Sofia

Sophia de Mello Breyner Andresen mortis en la 2-a de julio 2004 en la malsanulejo Cruz Vermelha (ruĝa kruco) en Lisbono.