Saltu al enhavo

Sophie Taeuber-Arp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sophie Taeuber-Arp
Persona informo
Sophie Taeuber-Arp
Naskiĝo 19-an de januaro 1889 (1889-01-19)
en Davos
Morto 14-an de januaro 1943 (1943-01-14) (53-jaraĝa)
en Zuriko
Mortis pro akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per toksiĝo per karbona monooksido Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio reformita vd
Lingvoj germana franca vd
Ŝtataneco Svislando
Germanio
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Sophie Taeuber-Arp
Familio
Gefratoj Hans Werner Taeuber (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Hans Jean Arp (1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo vidartisto artisto aktoro dekoracia artisto dezajnisto kolaĝisto teksaĵa artisto instruisto skulptisto ilustristo arkitekto dancisto desegnisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo pentrado teksaĵa arto vidigaj artoj skulptarto danco aktorado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Taeuber-Arp sur la bileto de 50 Svisaj Frankoj.

Sophie TAEUBER-ARP (naskiĝinta la 19-an de januaro, 1889 - mortinta la 13-an de januaro, 1943) estis svisa artisto, pentristo, kaj skulptisto.

Taeuber studis aplikitan arton en Munkeno kaj Hamburgo. En 1915 ŝi konatiĝis kun Jean Arp kaj ili geedziĝis en 1922. Ambaŭ engaĝiĝis en la Zurika Dada movado. Ŝi planis pupojn kaj dekoracion por la spektakloj ĉe la Cabaret Voltaire, kie ŝi ankaŭ partoprenis kiel pupisto kaj dancisto.

Taeuber-Arp ankaŭ instruis ĉe la Zurika Lernejo de Artoj kaj Slojdoj de 1916 ĝis 1929.

Ekde la malfruaj 1920-aj jaroj ŝi loĝis en Parizo kaj daŭre eksperimentis pri desegnado. Ŝiaj povoj evoluis en grandskalan internan skizon, kiam ŝi kreis radikalan internon por teejo/kafejo.

Dum la 1930-aj jaroj, ŝi esprimis konstruismajn simpatiojn per membriĝo en la grupojn Cercle et Carré kaj abstraction-création. Ŝi ankaŭ eldonis sian propran konstruisman ĵurnalon, titolitan "Plastique."

Taeuber-Arp, Sonia Delaunay, kaj aliuloj kreis artan kolonion ĉe Grasse en suda Francio, post fuĝo el Parizo pro la antaŭeniro de la germana invado. La kolonio aktivis de 1941 ĝis 1943, kiam Taeuber-Arp mortis dum vizito en Svislando en terura akcidento de kuirforno.

Ŝi figuriĝis sur la biletoj de 50 svisaj frankoj, ellasitaj ekde 1995.

Referenco

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 23-an de januaro, 2007.