Sophie de Choiseul-Gouffier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sophie de Choiseul-Gouffier
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1789 (1789-11-30)
en Lida
Morto 28-an de majo 1878 (1878-05-28) (88-jaraĝa)
en Nico
Lingvoj franca
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Patro Ignacy Tyzenhauz
Patrino Marianna Przezdziecka
Edz(in)o Antoine Louis Octave de Choiseul-Gouffier
Infano Alexandre Ladislas Ignace Octave de Choiseul-Gouffier
Okupo
Okupo romanisto • memuaristo
vdr

Sophie de Choiseul-Gouffier, litove Sofija Tyzenhauzaitė de Šuazel-Gufjė, estis german-litova verkistino, kiu devenis el la familio von Tiesenhausen de germanaj baltoj. En 1818 ŝi en Litovio geedziĝis al Antoine Louis Octave de Choiseul-Gouffier, franca nobelulo en servo de Napoleono Bonaparte, kiu post la franca invado de Rusio en 1812 restis en Litovio kiel posedanto de kavalira bieno kaj urbeto Plateliai. Parolante france en la juna familio, ŝi skribis en la franca lingvo, verkis pri la vivo de nobelaj virinoj en sia tempo, membroj de la kerna parto de la eksa Grandduklando Litovio, en 1795 aneksita al la Rusia Imperio kaj poste en kulturaj tensioj inter rusigaj, poligaj kaj francigaj influoj. Kvankam ŝi verkis nur franclingve, pri Litovio, ŝi konsideriĝas unu de unuaj litovaj virinaj verkistoj. Ŝia unua libro aperis en 1818, la jaro de ŝia geedziĝo.