Sopotnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 50°03′20″N 16°20′38″E  /  50.05556°N, 16.34389°O / 50.05556; 16.34389 (Sopotnice)
Sopotnice
municipo
Flag of Sopotnice CZ.svg
Flago
Sopotnice.svg
Blazono
Oficiala nomo: Sopotnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Rivero Divoká Orlice
Situo Sopotnice
 - alteco 345 m s. m.
 - koordinatoj 50°03′20″N 16°20′38″E  /  50.05556°N, 16.34389°O / 50.05556; 16.34389 (Sopotnice)
Areo 13,57 km² (1 357 ha)
Loĝantaro 959 (01.01.2012)
Denseco 70,67 loĝ./km²
Unua skribmencio 1356
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 15
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580961
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Sopotnice
Retpaĝo: www.obecsopotnice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Sopotnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe ŝoseo n-ro 14 inter Ústí nad Orlicí kaj Vamberk, 11 km norde de urbo Ústí nad Orlicí.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sopotnice ekestis kune kun pluaj 25 vilaĝoj en regiono de supra kaj meza Divoká Orlice en la fino de 13-a kaj komenco de la 14-a jarcentoj. La konstruaĵoj, inkluzive de preĝejoj, estis grandparte simplaj lignaj, ankaŭ en Sopotnice. Ĉi tie estis ligna preĝejo anstataŭigita per ŝtona masonita konstruaĵo en tempo ĉirkaŭ la jaro 1500. Jam en la jaro 1350 en la vilaĝo estis paroĥestrejo. Pri tiu fakto sciigas la unua raporto pri vilaĝo Sopotnice el la jaro 1356. Tiam la vilaĝo estis dividita en du partoj. La unua apartenis al la reĝa sinjorejo Litice kaj la dua al sinjorejo de familiaro Půtic vivanta en Potštejn. En tridekaj jaroj de la 14-a jarcento, uzante okazon de longa foresto de la reĝo Johano de Luksemburgio en Ĉeĥaj landoj, Mikuláš el Potštejn fariĝis kavaliro-rabisto. En la jaro 1339 reĝido, pli posta Karolo la 4-a la burgon Potštejn konkeris kaj Mikuláš en la batalo pereis. Onidire tiam Karolo loĝis en paroĥestrejo en Sopotnice.

Dum la tridekjara milito estis sinjorejo Potštejn vendita al flandra generalo en Habsburgaj servoj. Lia edzino venigis en vilaĝojn de la sinjorejo novan metion, puntofaradon, kies lulilo estas en Flandrio. De la dua duono de 17-a jarcento evoluiĝis en la regiono, krom puntofarado ankaŭ hejma teksado kaj produktado de ŝindoj. Ŝindistaj iloj estas eĉ bilditaj sur komunuma sigelo el la jaro 1721.

En revolucia jaro 1848, la 11-an de junio, prelegis en loka gastejo ĉeĥa patrioto kaj revoluciulo Karel Sabina. Li parolis pri neceso nuligi servutan laboron sen devo pagi elaĉetmonon de la servutuloj. Post malvenko de la revolucio en Prago estis Sabina kulpigita kaj kondamnita. Kiel atestanto ĉeestis en proceduro ankaŭ vilaĝestro el Sopotnice.

En la jaro 1879 estis konstruita en Sopotnice nova lerneja domo.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Sigismondo, origine gotika el la fino de 14-a jarcento, renesance aranĝita en la 16-a jarcento kaj baroke en la jaro 1712, kiam estis sur norda flanko alkonstruita sakristio. En la jaro 1912 estis konstruita nova navo en novgotika stilo laŭ planoj de Boža Dvořák. La preĝejo estas ununava oblonga kun ortangule fermita presbiterejo. Tiu estas volbita per du kampoj de kruca volbo, en norda vando estas gotika sankta ŝranko, triumfa arko estas pintarka kun surskribo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1600. El tiu tempo estis ankaŭ origina pentrita kasetita plafono, kiu en la jaro 1912 estis demetita kaj deponita en muzeo en Kostelec nad Orlicí. La navo havas nun traban plafonon.

La ekipaĵo estas pseŭdogotika, la ĉefaltaro de J. Krejčík el la jaro 1894, stana baptujo devenas el la komenco de 18-a jarcento.

Sonorilturo[redakti | redakti fonton]

En tombejo estas masonita baroka prisma sonorilturo el la jaro 1702 kun bulba tegmento. En la teretaĝo estas kapelo kun plata ligna plafono. Pentraĵoj sur plafono, vandoj kaj de altara iluzia arĥitekturo estas el la dua duono de 18-a jarcento, verŝajne de Josef Kramolín. Sur ŝtona menzo troviĝas rokoka tabernaklo kaj bildo de Sankta Sigismondo, ambaŭ el la duono de 18-a jarcento.

Kadavrejo[redakti | redakti fonton]

Malantaŭ la preĝejo situas malfrubaroka kadavrejo el la jaro 1815. Ĝi estas oblonga kun rondigitaj antaŭaj anguloj, la fronto estas membrigita per pilastroj kaj kronas per pinjono kun volutaj aloj kaj kvarfolia fenestro en la centro. En la platplafona interno estas altara niĉo.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kruco antaŭ la preĝejo estas el la jaro 1732,
  • koloneto kun malgranda statuo de Sankta Maria apud la paroĥestrejo estas el 1715,
  • Kristo apud kolono norde de la preĝejo el la jaro 1728,
  • Sankta Johano Nepomuka ĉe disvojo al la paroĥestrejo el la jaro 1780,
  • statuaro Bapto de Kristo estas el la jaro 1791,
  • monumento al nacia kontraŭstaro prezentata venkantan ĉeĥan leonon el la jaro 1925 estas de skulptisto Ladislav Koul el Choceň.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.