Sorĉado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la etnologio kaj en la religiscienco la nocio sorĉado signifas magiajn agojn kaj praktikojn. Sorĉoj estas uzataj aŭ por la protektado de la propra persono, de la komisiinto aŭ protektoserĉanto aŭ por defendo kontraŭ malamikaj potencoj (defendosorĉo), ankaŭ por damaĝi al ekkonitaj aŭ supozitaj malamikoj (damaĝosorĉo). Plej ofte temas pri analogisorĉo, en kiu simbolaj agoj kaŭzu analogian sukceson en la realo (ekzemple: kion la sorĉisto faras je pupo, tio okazu je la intencita viktimo).

Sorĉado en fabelo

Fabeloj raportas pri personoj kun kapabloj sorĉi, interalie sorĉistoj, feoj, sorĉistinoj, spiritoj kaj homoj kun sekretaj scioj.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverbo pri sorĉo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Lerteco sorĉon ne bezonas. 

Literaturo

  • Harmening, Dieter: Wörterbuch des Aberglaubens Reclams Universal-Bibliothek (2005), ISBN 3-15-010553-6
  • Wilhelm Schwartz: Volkstümliche Schlaglichter, Zschr. d. Vereins für Volkskunde 1 (1891), S. 17-36, 220 und 279-22; 2 (1892), S. 245 ff.

Referencoj

  1. Lernu