Sorbata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sorbata acido
sorbata acido
Plata kemia strukturo de la Sorbata acido
sorbata acido
Tridimensia kemia strukturo de la Sorbata acido
Rowanberries in late August 2004 in Helsinki.jpg
Sorbata acido estis unue ekstraciita en 1859 ekde la sorpo far August von Hofmann (1818-1892)
Alternativa(j) nomo(j)
  • Heksanoduenoata acido
  • Pentadueno-karboksilata acido
  • Propenil-akrilata acido
Kemia formulo
C6H8O2
CAS-numero-kodo 110-44-1
ChemSpider kodo 558605
PubChem-kodo 643460
Merck Index 15,8847
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka kristala pulvoro
Molmaso 112.128 g·mol-1
Denseco 1.205g cm−3
Fandpunkto 134.5 °C
Bolpunkto 228 °C[1]
Ekflama temperaturo 127 °C
Acideco (pKa) 4.76
Solvebleco Akvo:1.6 g/L
Mortiga dozo (LD50) 7360 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38
Sekureco S24 S25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335[2]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Sorbata acido estas nesaturita organika acido ankaŭ konata kiel 2,4-heksanoduoata acido, konsistanta je blankaj nadloformataj kristaloj kun karakteriza odoro kaj uzata kiel nutro-konservanto. Ĝi estis unu ekstrakciita el la Sorbus aucuparia kaj el tiu planto venas ĝia nomo. Kiam longatempe ekspoziciita en aero, ĝi facile oksidiĝas kaj koloriĝas.

Ĝi estas nesolvebla en akvo sed miksebla kun glacia acetata acido (11,5%), etanolo (0,29%), duoksano (11%), acetono (9,2%) kaj izopropanolo (8,4%). Ĉi-netoksa kaj efika nutro-konservanto partoprenas en la normala metabola funkcio, povas oksidiĝi en akvo kaj karbona duoksido, kaj ne akumuliĝas en la homa korpo. Ĝia tokseco estas duono ol ĝia salo kaj 40-fojojn malpli ol la natria benzoato. Ĝi havas antioksidigajn kaj antimikrobajn proprecojn kaj uzatas en trink-fabrikado por preventi kontraŭ ŝimo, gisto kaj fungoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sorbata acido estis unu priskribiita en 1859 de August von Hofmann (1818-1892) per hidrolizo de la distilitoleo de malmatura sorpo.[3] En 1900, Doebner unue sintezis ĝin per kondensiĝo de la krotonaldehido kaj malonata acido en piridina solvaĵo. La antimikrobaj kaj konservaj proprecoj de la sorbata acido estis unue malkovritaj, kaj en Usono, kaj en Germanio de E. Miller kaj C. M. Gooding en la fino de la jardeko 1930 kaj en la komenco de la jardeko 1940. En 1945 C. M. Gooding akiris la unuan usonan patenton. [4]

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

Sorbata acido estiĝas per interagado de la ketenono kaj krotonaldehido en ĉeesto de boro-tri-fluorido:

Sintezo de la sorbata acido

2 1-propenone.svg + 2 Structural formula of trans-crotonaldehyde.svg 2 Sorbinsäure.svg

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

Sorbata acido ankaŭ prepareblas per kondensiĝo de la malonata acido kaj krotonaldehido:

Sintezo de la sorbata acido

Malonsäure.svg + Crotonaldehyde.png Sorbinsäure.svg + CO2 + H2O

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chemical Book
  2. Pubchem
  3. Food Additive Toxicology, Maga
  4. Antimicrobials in Food, Third Edition, P. Michael Davidson, John N. Sofos, A. Larry Branen