Sordariomycetes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sordariomycetes
Peritecioj de Nectria
Peritecioj de Nectria
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: Sakfungoj Ascomycota
Subfilumo: Veraj sakfungoj Pezizomycotina
(senranga klaso) Sordariomyceta
Sordariomycetes
O.E. Erikss. & Winka 1997
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sordariomycetes[1] estas fungoj el la klaso de Sordariomycetes. Ekzemple Claviceps purpurea</ref> estas fungoj el la subfilumo Pezizomycotina. Sordariomycetes estas ankaŭ nomita Pyrenomycetes, sed la du grupoj ne estas ekzakte ekvivalentaj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Askofruktoj de la plejparte de specioj estas peritecioj sensu stricto kun unutunikaj senoperkulaj askoj. Kelkaj askofruktoj estas tamen klejstotecioj per la perdo de la klejstotecia aperturo, ekzemple Thielavia. La anamorfoj[2] estas ofte fialosporaj (Phialosporae).

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Sordariomycetes estas parazitaj, simbiozaj aŭ saprofitaj. Neotyphodium lolii protektas Lolium pri la sekeco kaj malamikaj insektoj. Sordaria macrospora, Neurospora crassa kaj Podospora anserina estas saprofitaj ege studataj pri molekula biologio.

Ekonomia signifo[redakti | redakti fonton]

Sordariomycetes estas gravaj parazitoj pri la kreskaĵoj ekzemple Verticillium dahliae, Criphonectria parasitica, Claviceps purpurea, Ophiostoma ulmi, Diaporthe helianthi, Gaeumannomyces graminisGiberella circinata.

Sordariomycetes povas produkti fungotoksinoj en la manĝaĵo, ekzemple Gibberella zeaeClaviceps purpurea.

Fusarium venenatum estas kultivata por homa nutraĵo.

Kelkaj Sordariomycetes estas uzataj pri la luktado kontraŭ la insektoj, kiujn ili parazitas, ekzemple Beauveria bassiana, Hirsutella thompsonii, Nomuraea rileyiMetarhizium anisopliae. Trichoderma harzianum estas uzataj pri la luktado kontraŭ aliaj fungoj.

Elaphocordyceps subsessilis produktas cyclosporin. Haematonectria haematococca difektas la freskoj de Lascaux.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie Klaŭdo Roux: A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research 111 509-547 , 2007 COI:10.1016/j.mycres.2007.03.004, (PDF; 1,3 MB) Arkivigite je 2010-06-10 per la retarkivo Wayback Machine
  2. E. Kiffer kaj M. Morelet, Les deutéromycètes classification et clés d'identification générique, 1997

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]