Soroca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soroca ĉe Dnestro-rivero

Soroca (ukraine: Сороки) estas urbo en la nordeosto de Moldavio ĉe la dekstra bordo de Dnestro ĉe la landlimo kun Ukrainio. La kun ĉ. 37.600 loĝantoj oka plej granda urbo de la lando kaj la ĉefurbo de la samnoma Distrikto Soroca ĝi estas. De gravega rolo strategia por protekti la landlimojn de Besarabio en la 15-a kaj 16-a jarcentoj atestas fortikaĵo konserviĝinta ĝis hodiaŭ. Urbokvartalo karakterizatas per imponaj vilaoj de la minoritato de la ciganoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La citadelo sur poŝtmarko de 2018

La regiono ĉirkaŭ Soroca ekde la fino de paleolitiko havas setlejojn kiel provis elfosaĵoj inter 1981 kaj 1991 proksime de Cosăuți.[1] Restaĵoj en la vilaĝo Sobari (komunumo de Cremenciug) en la Distrikto Soroca interpretatas kiel preĝejo malkun apsido per kio klaris ekzistado de kelkaj setlantoj jam en frukristanisma tempo.[2]

En la 12-a kaj 13-a jarcentoj ekzistis transvadejo ĉe rivero kiun kontrolis komercistoj el Ĝenovo. Ili nomis sian rempararon Olihonia (Alciona). En la Princlando Moldavio (ĉ. 1350 ĝis 1538) la fortreso estis de tre granda strategia graveco por kontraŭtatara defendado. Sub princo Stefano la Granda (reg. 1457-1504) temis pri kvadrata ligna konsruaĵo ĉe la rivera bordo. Ĉe la vilaĝo Lipnic en la norda Distrikto Ocnița la moldava soldataro venkis en 1469 aŭ 1470 sub la komando de Stefano la Grandadas la atakantajn volgajn-uralajn tatarojn sub gvidado de Aĥmedo. Vivoperdoj ambaŭflanke estis grandaj. La unua mencio de Soroca estis en 1499.

La origina ligna fortikaĵo, kiu defendis fjordon super Dnestro, estis grava ligo en la ĉeno de fortikaĵoj kiuj konsistis el kvar fortikaĵoj (ekz. Bilhorod-Dnistrovskij, tiam konataj kiel Akkerman, kaj Ĥotin) ĉe Dnestro, du fortikaĵoj sur la Danubo kaj tri fortikaĵoj sur la norda limo de mezepoka Moldavio. Inter 1543 kaj 1546 sub la regulo de Petru la 4-a Rareș, la fortikaĵo estis rekonstruitaj en ŝtono kiam perfekta rondaĵo kun kvin bastionoj ĉe egalaj distancoj.

Dum la Granda Turka Milito, la fortoj de Johano la 3-a Sobieski sukcese defendis la fortikaĵon kontraŭ la otomanoj. Ĝi estis de decida armea graveco dum la Pruth-kampanjo de Petro la Granda en 1711. La fortikejo estis konkerita fare de la rusoj en la Aŭstra-rusa-turka Milito (1735-39). La Soroca-fortikaĵo estas grava altirilo en Soroca transportante malnovan Soroca en la nuntempon.

La loko estis tre etendita en la 19-a jarcento, dum periodo de relativa prospero. Soroca iĝis regiona centro havanta grandajn placojn, modernigitajn stratojn, hospitalojn, bazlernejojn kaj stiligitajn preĝejojn. En la sovetia periodo, la grandurbo iĝis grava industria centro por norda Moldavio.

Soroca estis konata pro produktado de vinberoj, tritiko, maizo, kaj tabako en 1919.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Etna strukturo[redakti | redakti fonton]

Etna strukturo de Soroca laŭ la censo de 2014 jaro[3]:

Etno Kvanto de homoj Procentoj
Moldavoj 18.347 82.65%
Ukrainoj 1451 6.53%
Rusoj 1187 5.34%
Ciganoj 702 3.16%
Gagauzoj 26 0.11%
Bulgaroj 21 0.09%
Aliaj etnoj 113 0.50%
Ne deklaris etnon 349 1.57%
Sume 22.196 100%

Lingva strukturo[redakti | redakti fonton]

Lingva strukturo de Soroca laŭ la censo de 2014 jaro[4]:

Lingvo Kvanto de homoj Procentoj
Rumana 17.344 78.14%
Rusa 3617 16.29%
Cigana 577 2.59%
Ukraina 102 0.45%
Gagauza 5 0.02%
Aliaj lingvoj 26 0.11%
Plurlingvuloj 525 2.36%
Sume 22.196 100%

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Katedralo Ĉielenpreno de Mario: neoklasikaĵoj de Costache Cerchez el la jaro 1832-a kun en 1878 aldonita kampanilo
  • Preĝejo Sankta Demetrio: plej malnova konserviĝinta kirko, en la urbocentro kies konstruiĝo komenciĝis en la 1814-a jaro
  • Preĝejo Sankta Teodoro Stratilat: norde en la urbo kun secesistilaj elementoj kiu nuntempe uzatas artohale
  • Citadelo de Soroca: kune kun la fortreso en Bendero kaj du nun en Ukrainio troviĝantaj citadeloj ege grava defenda zono landlima ĉe la dekstra bordo de Pruto
  • pluraj ciganaj palacoj sur monteto
  • Kandelo de dankemo (Luminarea recunoștinței): konstruitis en 2004 laŭ instigo de la verkisto Ion Druța por danki ĉiujn moldovanojn kiuj kontribuis al la kulturo de sia lando
  • Historia kaj etnografia muzeo: en Cosăuți iomete norde ĉe Dnestro
  • Monaĥinejo de Mario (Mănăstirea Acoperământul Maicii Domnului) en Cosăuți: fonditis en 1994 ĉe loko kiel estis estinta klostro jam inter 1729 kaj 1833
  • pejzaĝa rezervejo de Stânca-Jeloboc: areo de nature konserviĝintaj arbaroj kaj plantaj/bestaj zonoj
  • Juda tombejo de Zgurița (norde je distanco de 20 km)

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andrei Brezianu: Historical Dictionary of the Republic of Moldova. (European History Dictionaries, No. 37) The Scarecrow Press, Lanham (Maryland)/London 2007, S. 331
  • Frieder Monzer, Timo Ulrichs: Moldova. Mit Chișinău, ganz Bessarabien und Transdnestrien. Trescher, tria eldono, Berlino 2020, p. 178-181

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anatolie David, Adam Nadachowski, Victoria Pascaru, Piotr Wojtal, Ilie Borziac: Late Pleistocene mammal fauna from the Late Palaeolithic butchering site Cosãuþi 1, Moldova. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Ĉe: Acta zoologica cracoviensia, 46 (1), Krakovo, 28.3.2003, p. 85-96
  2. Ion Tentiuc, Alexandru Popa: Some Considerations Regarding Rock-Cut Monasteries and Spreading of the Christianity in Eastern Moldova During the Late Roman Period and Early Middle Age. In: Aurel Zanoci, Tudor Arnăut, Mihail Băț (eld.): Studiae Archeologiae et Historiae Antiquae. Universitato kiŝineva 2009, p. 349-365, konkrete p. 351
  3. http://pop-stat.mashke.org/moldova-ethnic-comm2014.htm
  4. http://pop-stat.mashke.org/moldova-lang-comm2014sl.htm