Sostenuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sostenuto (it. por „tenata“, mallongigite kiel „sost.“ aŭ „sosten.“) estas en la muziko prezentinstrukcio. La tonoj je tiu devas esti pli longe eltenataj kaj finsoni, ofte ĉe samtempa prokrastado de la tempo. Oni ofte uzas ĉi tiun ludinstrukcion kiel aldonaĵo al tempoindikoj aŭ kiel movimentotitolo.

Ekzemple peco kun la ludinstrukcio Adagio sostenuto estas ludota iomete larĝe ol Adagio, samkiel ligate. Krome la tonoj ricevos pli da pezo, la frazigo estas pli longa.[1]

La mezan pedalon de pianego oni ofte nomas laŭ sia funkcio ankaŭ sostenuto-pedalo.

Referencoj

  1. H. Riemann, W. Gurlitt, H. H. Eggebrecht: Musiklexikon, 3 Bde. in 5 Tl.-Bdn., Ln, Bd.3, Sachteil; Schott , Mainz 1967, ISBN 3-7957-0030-2