Onzonilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sotico)
Onzonilla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24231
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 880  (2023) [+]
Loĝdenso 86 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 5° 35′ U (mapo)42.524722222222-5.5833333333333Koordinatoj: 42° 31′ N, 5° 35′ U (mapo) [+]
Alto 805 m [+]
Areo 21,78 km² (2 178 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Onzonilla (Provinco Leono)
Onzonilla (Provinco Leono)
DEC
Onzonilla
Onzonilla
Situo de Onzonilla
Onzonilla (Hispanio)
Onzonilla (Hispanio)
DEC
Onzonilla
Onzonilla
Situo de Onzonilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Onzonilla [+]
vdr

Onzonilla [onzoNIlja] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco.

Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos sudoriente, oranĝece.
Preĝejo de Vilecha.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Antimio de Abajo, Onzonilla, Sotico, Torneros del Bernesga, Vilecha kaj Viloria de la Jurisdicción, okupas totalan areon de 21,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 857 loĝantojn. Ĝi perdis nur ĉirkaŭ 440 loĝantojn el la 1960-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed pro tio mem kaj pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo ĝi tuj reakiris ilin poste kaj kalkulinte el la komenco de la 20-a jarcento ĝi akiris pli ol 500 loĝantojn.

Ĝi distas nur 10 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Villacedré, Armunia kaj Trobajo del Cerecedo norde, kun Vilecha nordoriente, kun Torneros del Bernesga oriente, kun Villadesoto kaj Grulleros sudoriente, kun Viloria de la Jurisdicción sude, kun Antimio de Abajo kaj Antimio de Arriba sudokcidente, kun Villanueva del Carnero okcidente kaj kun Santovenia de la Valdoncina kaj Ribaseca nordokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). El la 1a de Marto 2008 oni establis en Onzonilla la Centron de Traktado de Aŭtomataj Monpunoj de la centra trafikservo DGT.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]