Sotobañado y Priorato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sotobañado y Priorato
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34407
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 158  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 4° 27′ U (mapo)42.591111111111-4.4416666666667Koordinatoj: 42° 35′ N, 4° 27′ U (mapo) [+]
Alto 890 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sotobañado y Priorato (Provinco Palencio)
Sotobañado y Priorato (Provinco Palencio)
DEC
Sotobañado y Priorato
Sotobañado y Priorato
Situo de Sotobañado y Priorato
Sotobañado y Priorato (Hispanio)
Sotobañado y Priorato (Hispanio)
DEC
Sotobañado y Priorato
Sotobañado y Priorato
Situo de Sotobañado y Priorato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sotobañado y Priorato [+]
vdr

Sotobañado y Priorato [sotobaNJAdo iprjoRAto] estas municipo en la centra nordoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles. La loknomo Sotobañado y Priorato povas esti komprenata etimologie kiel Banarbaro (alude al la rivero Boedo) kaj Priorlando (alude al la priorlando Mañino).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de la priorejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 144 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 550 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 73 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la submunicipon Sotillo de Boedo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1114 oni mencias Sotobañado ene de la dokumentaro de la monaĥinejo de Santa Eufemia de Cozuelos, en kiu la reĝino doña Urraca donas "Sotevenado" kiel reĝa posedo al Fernando Románez kaj lia edzino Sanĉa.​

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj ruinoj de la priorejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]