Socialdemokratia Partio de Estonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sotsiaaldemokraatlik Erakond)
Socialdemokratia Partio de Estonio
Sotsiaaldemokraatlik Erakond
Emblemo de Socialdemokratia Partio de Estonio
partio
Lando  Estonio
Estro Jüri Pihl
Fondiĝo 8-a de septembro 1990
Ĉefa sidejo Ahtri 10a, 5-a etaĝo, EE-10151 Talino
Ideologio Socialdemokratio
Tria vojo
Retejo sotsdem.ee
vdr

La Socialdemokratia Partio de Estonio (estone Sotsiaaldemokraatlik Erakond aŭ SDE) estas socialdemokratia politika partio en Estonio, gvidita fare de Jüri Pihl. Ĝi estas membro de la Partio de Eŭropaj Socialistoj ekde majo 2003 kaj membro de la Socialista Internacio ekde novembro 1990.

La origina Estonia Socialdemokratia Partio, malpermesita dum la sovetunia okupo de Estonio ekde junio 1940, refondiĝis en 1990 kaj ankoraŭ samjare realiĝis al la Socialista Internacio. La partio formis balotan aliancon kun la centre-dekstra agrikultura Estonia Kampara Centra Partio (Eesti Maa-Keskerakond, fondita en 1990) por la parlamentaj balotoj de 1992 kaj 1995. En 1996, post balota nesukceso, la du partioj fine unuiĝis al sola partio, kiu ricevis la nomon "La Moderuloj" (Mõõdukad)

En 1999 la Moderuloj unuiĝis kun la Popola Partio (Eesti Rahvaerakond), centre dekstra partio formita en majo 1998 post kuniĝo de la malgranda Kamparana Partio (Eesti Talurahva Erakond) kaj la Popola Partio de Respublikanoj kaj Konservativistoj, debranĉiĝo de la Patrolanda Unio formiĝinta en 1994.

La partio en tiu konsisto nomiĝis Modera Popola Partio (Rahvaerakond Mõõdukad). Post nesukceso en la parlamenta baloto de 2003 - 7 procentaĵoj de voĉoj kaj nur 6 parlamentanaj seĝoj - la partio renomis sin Socialdemokratia Partio (SDE) la 7-an de februaro 2004. En la sama jaro, la socialdemokratoj estis la plej sukcesa partio en la Eŭropaj balotoj 2004, ricevante 36,8 procentaĵojn de la estoniaj voĉoj kaj 3 seĝojn en la Eŭropa Parlamento. Ekde la Eŭropa baloto 2009 la partio havas unu membron de la Eŭropa Parlamento, Ivari Padar.

La junula branĉo de la partio simple nomatas Junaj Socialdemokratoj.

Partiaj gvidantoj[redakti | redakti fonton]

  • Marju Lauristin 1990 ĝis 1995
  • Eiki Nestor 1995 ĝis 1996
  • Andres Tarand 1996 ĝis 2001
  • Toomas Hendrik Ilves 2001 ĝis 2002
  • Ivari Padar 2002 ĝis 2009
  • Jüri Pihl ekde 2009

Rezultoj en balotoj por la nacia parlamento Riigikogu[redakti | redakti fonton]

  • 1992: 12 parlamentanaj seĝoj (kiel balota alianco Moderuloj, do komuna listo de Estonia Socialdemokratia Partio kaj Kampara Centra Partio)
  • 1995: 6 parlamentanaj seĝoj (kiel balota alianco Moderuloj, do komuna listo de Estonia Socialdemokratia Partio kaj Kampara Centra Partio
  • 1999: 17 parlamentanaj seĝoj (kiel Moderuloj, kio inkluzivis kandidatojn de la Popola Partio)
  • 2003: 6 parlamentanaj seĝoj (kiel Popola Partio Moderuloj)
  • 2007: 10 parlamentanaj seĝoj

La periodoj de registara partopreno[redakti | redakti fonton]

En 1992 ĝis 1994, 1994 ĝis 1995, 1999 ĝis 2001 kaj 2007 ĝis 2009, la partio estis pli malgranda koalicia partnero en centraj-dekstraj registaro kun la Patrolanda Unio de Estonio kaj la Estona Reforma Partio. La unuan el tiuj registaroj, en 1992 ĝis 1994, ĉefministre gvidis Mart Laar, tiun de 1994 ĝis 1995 - ofte nomatan "kristnaskopaca registaro" aŭ estone jõulurahu valitsus - gvidis Andres Tarand kaj tiujn de 1999 ĝis 2001 Mart Laar. Post la baloto de 2007, la partio sukcesis eniri la jam ekde 2005 ekzistintan registaron de la ĉefministro Andrus Ansip; en tiu registaro ĝi restis ĝis malinterkonsento en 2009, sekve de kiu ĝi forlasis la registaran koalicion kaj aliĝis al la parlamenta opozicio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]