Independent Television

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Southern Television)
Independent Television
televidkanalo • televidstacio vd
Dum 1955 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita Respondeco
Sidejo The London Studios
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agokampo televido
ISIN-kodo GB0033986497
Posedataj kompanioj Hackney Empire vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Independent Television (ITV) estas kompania reto el pluraj komercaj televidaj stacioj en Britio, ĉiuj komence komplete sendependaj kvankam iuj intertempe inter si fuziis. La kompanio ITV plc kun centra oficejo en London estas listigata en la indico FTSE 100 de la londona borso.

Historio[redakti | redakti fonton]

la reto ITV en 1962

En la 1940-aj jaroj ekestis tutlanda televida elsendado en Britio, kaj la ŝtata korporacio British Broadcasting Corporation (BBC) havis kaj defendis monopolon pri la elsendado en la Brita insulo kaj Nordirlando. Post longa lukto fare de amaskomunikilaj firmaoj kiuj volis establigi aldonan privatan televidan programaron, en 1954 oficialiĝis leĝo kiu oficialigis tian televidon, do forigis la antaŭan monopolon. Ekestis la ŝtata oficejo Independent Television Authority (ITA) por kontrolado kaj organizado de komercaj televidaj stacioj. Post iomaj pripensoj la oficejo decidis starigi reton de regionaj privataj televidaj stacioj, kiuj unuflanke estas sendependaj unu de la alia, sed aliflanke tamen tiom proksime kunlaboras ke certaj programoj povas esti dissendataj samtempe en la tuta reto. Inter la jaroj 1955 kaj 1968 en la tri plej grandaj regionoj (Londono, Midlands, Nordo) aldone ankoraŭ estis divido inter semajnfino kaj malsemajnfino, tio signifas ke unu stacio ricevis la rajton elsendi programon de lundo ĝis vendredo kaj alia de vendreda vespero ĝis dimanĉo. Tiu divido en la regionoj Nordo kaj Midlands forpreniĝis en 1968, sed formale daŭre ekzistas en Londono. Per la ekesto de la oficejo ITA la ŝtata televida kaj radiofonia sistemo de BBC estis devigata reformiĝi.

En 1963 la reto kompletiĝis, tio signifas ke ĉiu regiono ricevis sian propran privatan televidan stacion:

  • Londono, malsemajnfine: Associated Rediffusion (posedo de la gazetara unuiĝo Associated Newspapers]])
  • Londono, semajnfine: ATV London (posedo de la firmao Associated TeleVision de la komercisto Lew Grade)
  • Midlands, malsemajnfine: ATV Midlands
  • Midlands, semajnfine: ABC Television (posedo de la kineja firmao ABC Cinema Group)
  • Nordo, malsemajnfine: Granada Television (posedo de la kineja firmao Granada Cinemas)
  • Nordo, semajnfine: ABC Television
  • Nordirlando: Ulster Television
  • Skotio: STV
  • Limregiono inter Skotio kaj Anglio: Border Television
  • Nordoriento: Tyne Tees TeleVision
  • Oriento: Anglia Television
  • Sudo: Southern Television
  • Manikinsuloj: Channel Television
  • Kimrio kaj Okcidento: TWW (Television Wales and the West)
  • Televido en la kimra lingvo: Teledu Cymru (post bankrotiĝo ĝin transprenis la stacio TWW )
  • Sudokcidento: Westward Television

Aldone ekestiĝis la stacio Independent Television News (ITN), stacio por naciaj politikaj novaĵoj, kiujn komune finance starigis ĉiuj ITV-stacioj kaj kiu ekproduktis tutlandajn televidajn novaĵojn por la regionaj stacioj.