Prĵevalski-ĉevalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sovaĝĉevalo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Prĵevalski-ĉevalo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Neparhufuloj Perissodactyla
Familio: Ekvedoj Equidae
Genro: Ekvo Equus
Specio: Sovaĝa ĉevalo Equus ferus
Subspecio: Equus ferus przewalskii
Poliakov, 1881
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Prĵevalskij-ĉevalo (nomita laŭ Nikolaj Prĵevalskij, vidu sube) el la ordo de neparhufuloj kaj familio de ekvedoj troveblas en Ĝungar-baseno de Ŝinĝango, en la baseno de la rivero Manas kaj la Ĥovd-baseno de Mongolio. Ĝi estas ne granda, sed fortika, kaj distingiĝas de la hejma ĉevalo per tio, ke ĝi havas grandan kapon kaj malgrandajn orelojn, ĝia kolhararo estas hirta, ĝia frunto estas sen haroj kaj ĝia buŝo estas blanka.

La sovaĝĉevaloj vivas en stepoj, montetoj kaj dezertoj. Ili 10-20-ope vivas migran vivon kun virĉevalo kiel gvidanto. La sovaĝĉevaloj havas akrajn nazon, okulojn kaj orelojn, sed ili estas malfacile dreseblaj. Ili povas trinki kaj manĝi nenion dum sinsekvaj du aŭ tri tagoj. Vintre, kiam mankas al ili nutraĵoj, ili forigas neĝtavolon per la antaŭaj piedoj por serĉi velkintajn herbojn kaj muskon. En junio ili pariĝas kaj en aprilo aŭ majo de la sekvanta jaro la ido naskiĝas.

Du-taga ĉevalido

Tiu palearktisa besto en 1879 science malkovriĝis fare de la pol-rusa Nikolaj Prĵevalskij (pole Nikołaj Michajłowicz Przewalski, ruse Николай Михайлович Пржевальский, latinliterigite Nikolaj Miĥailoviĉ Prĵevalskij), kiu servis en la armeo de la Rusia Imperio, en la stepoj de Mongolio, kaj tiutempe ankoraŭ vivis en grandaj partoj de sia origina vivoareo, kiu ampleksis Kazaĥion, Ŝinĝangon, Mongolion kaj eble eĉ sudan Siberion. Inter 1899 kaj 1901 oni kaptis sume pli ol 50 sovaĝĉevalojn, sed plejparto de ili mortis unu post alia. En 1947 oni kaptis ĉevalinon, de tiam oni ne plu sukcesis kapti tian beston. Nun ĉiuj sovaĝĉevaloj, bredataj en diversaj zoologiaj ĝardenoj de la mondo, estas idoj de la 11 sovaĝĉevaloj kaptitaj en la komenco de la 20-a jarcento kaj tiu kaptita en 1947. Laŭ la kalkulo ĝis la l-a de januaro de 1980, estas sume 388 sovaĝĉevaloj en la tuta mondo, kiuj estas bredataj respektive en pli ol 70 zoologiaj ĝardenoj. Ili estas tre raraj, ĉar nun oni ne povas konstati, ĉu estas ankoraŭ aliaj sovaĝĉevaloj en naturo aŭ ne. Oni aranĝis genealogion por ĉiuj sovaĝĉevaloj de la mondo, por ke tiuj, kiuj apartenas al proksimaj parencoj, ne pariĝu kaj generu. En la pasintaj pli ol dek jaroj sovetiaj kaj mongolaj esploristoj faris multfojan esploradon en Mongolio, sed ili trovis neniun sovaĝĉevalon. Ĉinaj prospektoroj diris, ke ili multfoje vidis sovaĝĉevalon sur la monto Klameili en la jaro 1980. Se la viditaj bestoj vere estas sovaĝĉevaloj sed ne sovaĝazenoj, do tio montris, ke en Ĉinio vivas malmultaj sovaĝĉevaloj.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Prĵevalski-ĉevalo sur la altaĵoj de Mejean (Francio)

La Prĵevalski-ĉevalo malsamas en kelkaj punktoj de nia doma ĉevalo:

  • Ĝi havas pli altan nombron de kromosomoj (66 anstataŭ 64).
  • Kaj la randharoj de la kolhararo kaj la mallongaj randharoj de la vosto partoprenas la felŝanĝon.
  • Ĉiuj de Eberhard Trumler ekzamenitaj skeletoj havas 19 anstataŭ 18 brustovertebrojn.

Kvankam ĝi estas apartigita pro ĉi tiuj rezultoj de la domo-ĉevalo kiel propra speco, domaj kaj Prĵevalski-ĉevaloj povas pariĝi sen iu problemo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En la germana: