Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sovjetunio)
Saltu al: navigado, serĉo
Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj
Origina nomo Союз Советских Социалистических Республик
19221991

Flago-de-Sovetunio.svg

Coat of arms of the Soviet Union.svg

Geografio
Union of Soviet Socialist Republics (orthographic projection).svg
Ĉefurbo:
Areo:
22 402 220 km² (en la jaro 1991)
La plej alta punkto:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
293 047 571 (1991)
Nacia konsisto:
rusoj (50,78 %, 1991), ukrainoj (15,45 %, 1991), uzbekoj (5,84 %, 1991), multaj pluaj nacioj kaj etnoj
rusa (de-facto por internacia komunikaĝo)
Ŝtat-strukturo
federacia socialisma respubliko
Estiĝo:
la 30-an de decembro 1922 per unuiĝo de kvar sovetaj socialismaj respublikoj
Pereo:
la 26-an de decembro 1991 pro disfalo
Antaŭaj ŝtatoj:
Rusa soveta federacia socialisma respubliko Rusa soveta federacia socialisma respubliko
Ukraina soveta socialisma respubliko Ukraina soveta socialisma respubliko
Belorusa soveta socialisma respubliko Belorusa soveta socialisma respubliko
Transkaŭkaza soveta federacia socialisma respubliko Transkaŭkaza soveta federacia socialisma respubliko
Postsekvaj ŝtatoj:
KSŜ KSŜ
Litovio Litovio
Latvio Latvio
Estonio Estonio
Kartvelio Kartvelio
Historio
v  d  r
Information icon.svg

La Unio de Sovetaj Socialismaj RespublikojSovetunio, mallonge USSR, (ruse Сою́з Сове́тских Социалисти́ческих Респу́блик, СССР, Сове́тский Сою́з) estis ŝtato ekzistinta inter la jaroj 1922 kaj 1991. Ĝi okupis sesonon de la monda loĝata sekaĵo kaj estis pro tio siatempe la plej granda lando de la mondo.

Laŭ la Sovetunia konstitucio de 1977, USSR estis unuiĝa unia multnacia kaj socialisma ŝtato. Post la Granda patriota milito USSR havis sekaĵan landlimojn kun Norvegio, Finnlando, Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario kaj Rumanio en okcidento, kun Turkio, Irano, Afganistano, Mongolio, Ĉinio kaj KPDR en sudo.

Originoj[redakti | redakti fonton]

Rusujaj Revolucioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Rusia Revolucio, Februara Revolucio kaj Oktobra Revolucio.

En 1917, la Rusia Imperio, kies ŝtatestro estis caro, militis inter alie kontraŭ la Germana Imperiestra Regno en la Unua Mondmilito komenciĝinta en 1914. Post kiam la militestroj gajnis pli kaj pli da potenco kaj en Rusio kaj en Germanio, kaj post akra batalado en la granda milito, okazis finfine la Februara Revolucio 1917 en Rusio, kiu devigis la caron eksiĝi. La rezulto de la revolucio estis demokratia respubliko, sed ĝi estis tre disfalema pro la ankoraŭa milito kaj malbona stato de la popolo.

En oktobro (laŭ la rus-ortodoksa kalendaro) de la sama jaro, la registaro kreiĝinta fine de la Februara Revolucio fiaskis pro la okazo de denova revolucio, la tiel nomata Oktobra Revolucio. Temis pri socialisma revolucio iniciatita de la Bolŝevikoj, radikala komunisma grupo, kies ideologio fontis el la verkoj kaj pensoj de la germana filozofo Karl Marx. La Revolucio superis la jam ekzistintan registaron kaj estigis la unuan ŝtaton de la mondo bazitan sur tiuj komunismaj ideoj. La nova lando nomiĝis Rusuja Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR) aŭ pli mallonge Rusuja Soveta Respubliko.

Enlanda Milito kaj Kreo de Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Rusia enlanda milito.

Unu el la promesoj, kiujn donis Lenin, la estro de la revolucio, al la rusa popolo, estis paco kaj finigo de la Mondmilito. Kiam la nova soveta Rusio faris armisticon kun Germanio kiel verigon de la promeso decembre de 1917, la orienta fronto (inter Germanio kaj Rusio) de la milito ekmalekzistis, kio signifis perdon da strategia sekureco por la aliaj nacioj militantaj kontraŭ Germanio. Usono, Francio kaj Britio, kune kun aliaj malgrandaj ŝtatoj, provis re-krei la orientan fronton per halti la Rusan Revolucion. Pro tio ili subtenis tiujn movadojn, kiuj jam kontraŭis la revolucion, i.a. defendantojn de la carismo kaj de la provizora registaro kreiĝinta kaŭze de la februara revolucio. Tiel estiĝis la Rusuja Enlanda Milito.

En proksimaj regionoj ankaŭ estiĝis sovetaj respublikoj, kiuj kune batalis en la enlanda milito kontraŭ la kontraŭantoj de la Socialisma Revolucio. La celo de Usono, Francio kaj Britio, rekrei orientan fronton, estis realigita, kiam la armistico kun Germanio finiĝis marte de 1918 pro la manko de antaŭe farita fina paca traktato. Do Germanio ekis la tiel nomatan “Operacon Faustschlag”.

En marto 1918, Germanio kaj Rusio faris finan pacigon per la Traktato de Brest-Litovsk. Malgraŭ tio kaj la malmulte poste okazinta finiĝo de la entuta mondmilito, la enlanda milito pluiĝis ĝis junio 1923, kiam venkis la bolŝevikoj. Kelke da tempo antaŭ la venko, la 30-an de decembro 1922, la RSFSR kunfondis kun la aliaj socialismaj ŝtatoj – Belorusa SSR, Ukraina SSR kaj TSFSR – la Sovetunion, kiu baldaŭ montriĝis kiel totalisma reĝimo pleje misuzanta la ideologion de la komunismo.

La Traktato pri kreado de Sovetunio estas dokumento kiu leĝigis la kreadon de la unuiĝo de pluraj sovetuniaj respublikoj por la estigo de Sovetio. Tiel estis subskribita la Deklaro pri Kreado de Sovetunio, kiu estis konsiderata kiel politika enkonduko al la traktato.

Fino de Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Dissolvo de Sovetunio.

La 17-an de marto 1991 okazis tut-sovetia referendumo pri daŭra ekzisto de la ŝtato; el la voĉdonrajtaj civitanoj 80% partoprenis ĝin. En RSFSR 76,4% voĉdonis por konservo de Sovetunio. Pluraj teritorioj, aŭtonomiaj en Sovetunio, uzas la leĝaron de Sovetunio kaj la rezultojn de tiu referendumo por pravigi sian rajton je sendependiĝo: interalie Sud-Osetio, kies loĝantoj voĉdonis por konservo de Sovetunio kaj, laŭ la tiam funkciinta leĝaro, rajtis decidi sian sorton aparte de la sovetia respubliko, kies aŭtonomio ili estis (Kartvela SSR en la kazo de Sud-Osetio).

La 19-an de aŭgusto 1991 en Moskvo grupo de altpostenuloj faris provon restarigi sovetan regadon. Tiu provo estas konata kiel Aŭgusta puĉo. Celo de la puĉo estis haltigo de la reformoj, komencitaj en 1990-1991, kaj konservo de la unueca soveta ŝtato. Per fiasko de la putĉo fiaskis Sovetunio kiel ŝtato.

La 8-an de decembro 1991 ŝtatestroj de Ukrainio, Belorusio kaj Rusio subskribis Interkonsenton pri fondo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, pli konata en medioj kiel Beloveĵa interkonsento. En tiu dokumento la tri ŝtatestroj „konstatis“ disfalon de Sovetunio[1] kaj proklamis kreon de KSŜ.

La 25-an de decembro je 19:38 la flago de Sovetunio super Kremlo estis deprenita, ĝin anstataŭis la trikolora flago de Rusio. La sekvan tagon kunvenis la Supera Soveto de Sovetunio (en ĝi tiam restis ĉefe deputitoj de aziaj respublikoj, tamen la kunveno estis kvoruma) kaj faris kelkajn decidojn pri ekzistoĉeso de Sovetunio. Tiu dato, la 26-a de decembro, estas kutime konsiderata kiel la dato de disfalo de Sovetunio, kvankam kelkaj sovetiaj strukturoj (i. a. Gosstandart) ankoraŭ funkciis en 1992.

Ŝtatestroj kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Jen la estroj de la Komunisma Partio, kiuj fakte, sed ne ĉiam ankaŭ laŭkonstitucie, estis la ŝtatestroj de Sovetunio:

La Kongreso de la Sovetoj de Sovetunio, oficiale konata kiel Kongreso de la Sovetoj de Sovetunio (en rusa lingvo: Съезд Советов СССР) estis la supera regorgano de Sovetunio ekde ĝia formado la 30an de decembro 1922, ĝis la sankciado de la Soveta konstitucio de 1936. La Kongreso de la Sovetoj estis integrita de reprezentantoj de la sovetoj de ĉiuj sovetuniaj respublikoj sub la sekvaj normoj: en la municipo- 1 membro el 25 mil voĉdonantoj, el la provincaj sovetoj (teritoriaj, regionaj) kaj respublikaj - 1 membro el 125 mil loĝantoj. La delegitoj de la Kongreso de la Unio estis elektitaj en la Kongresoj de la Sovetoj provincaj, aŭtonomaj aŭ respublikaj.

Respublikoj de Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Respublikoj de Sovetunio.

USSR konsistis el uniaj respublikoj, tiuj laŭ la konstitucio estis sendependaj ŝtatoj kaj havis formalan rajton eliri el Sovetunio. Ĉiu unia respubliko havis rajton interrilati kun alilandaj ŝtatoj, interŝanĝi konsulejojn, partopreni en interŝtataj organizoj. Ekzemple, Belorusa SSR kaj Ukraina SSR membris dum pluraj jaroj en UN, samrajte kun Sovetunio.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

Konata simbolo de Sovetunio (kaj entute de la komunismo) estas la rikoltilo kaj martelo, kiuj ankaŭ troviĝas sur la sovetaj blazono kaj flago (vd. supre). Krome, la ruĝa koloro ankaŭ estas simbola por la maldekstra ideologio kaj per tio ankaŭ por Sovetunio.

Popola artisto de Sovetunio estis honora titolo atribuita al civitanoj de Sovetunio. Titolo Heroo de Sovetunio estis atribuitaj al unuopuloj, urboj kaj eksterlandanoj kiuj speciale servis al Sovetunio. La Ordeno de la Honora Insigno (ruse Орден «Знак Почёта») estis grava civila premio de Sovetunio.

Himno[redakti | redakti fonton]

Alia simbolaĵo pri Sovetunio estas ĝia himno. Sovetunio havis dum sia ekzisto du himnojn entute:

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Socialisma realismo estas stilo de realisma arto kiu estis evoluigita ĉefe en Sovetunio kaj iĝis domina stilo en diversaj aliaj socialismaj landoj. Socialisma realismo estas karakterizita per la klarigita bildigo de komunistaj valoroj, kiaj ekzemple la emancipiĝo de la proletaro, en realisma maniero. Kvankam ligita, ĝi ne devus esti konfuzita kun socia realismo, pli larĝa speco de arto kiu realisme prezentas temojn de socia temo. Socialisma realismo estis la hegemonia formo de arto en Sovetunio de sia evoluo en la komenco de la 1920-aj jaroj ĝis sia fina falo de populareco en la fino de la 1960-aj jaroj. Anatolo Lunaĉarskij kreis sistemon de estetiko bazita sur la homa korpo kiu iĝus la ĉefa komponento de socialisma realismo dum la venontaj jardekoj. Li kredis ke "la vido de sana korpo, inteligenta vizaĝo aŭ ĝentila rideto estis esence viv-plifortiga."[2] Li konkludis ke arto havis rektan efikon al la homa organismo kaj sub la ĝustaj cirkonstancoj tiu efiko povis esti pozitiva. Prezentante "la perfektan personon" (nova soveta homo), Lunaĉarskij kredis ke arto povas eduki al civitanoj pri kiel esti la perfektaj sovetianoj.[3]

La Akademio pri Sciencoj de SovetunioAkademio pri Sciencoj de USSR (ruse Академия наук СССР [Akademija nauk SSSR]) inter la jaroj 1925 kaj 1991 estis la supera Akademio de Sciencoj en Sovetunio. Ĝis la jaro 1936 ĝi havis sian sidejon en Sankt-Peterburgo — tiam laŭ decido de la Supera Soveto ĝi estis translokita al Moskvo. La nuna Rusia Akademio de Sciencoj estas ĝia oficiala posteula organizaĵo.

Esperanto en Sovetunio[redakti | redakti fonton]

La Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) estis la unua postmilita oficiala tutlanda Esperanto-organizaĵo en Sovetunio, kiu funkciis ekde 1979 ĝis 1989 sub gvido de senŝanĝa prezidanto profesoro pri lingvoscienco Magomet Isajev. La Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) estis junulara Esperanto-organizaĵo, kiu agis en Sovetunio ekde 1966.

Post jaroj de malpermeso pri organizita Esperanto-movado en Sovetunio, la 4-an de marto 1979 en Moskvo rajtis fondiĝi Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, kiu kunordigis la Esperanto-movadon en Sovetunio ĝis 1989. De la komenco en ĝi aktivis multaj ukrainaj esperantistoj. La 29-an de januaro 1980 en Kievo okazis fonda kunveno de suborganizaĵo en Ukraina SSR, en kiu 47 partoprenantoj. reprezentantoj de la ukraina Esperanto-movado, sukcese decidis pri fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (URF ASE).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Соглашение о создании Содружества Независимых Государств
  2. Ellis, Andrew. Socialist Realisms: Soviet Painting 1920–1970. Skira Editore S.p.A., 2012, p. 21
  3. Ellis, Andrew. Socialist Realisms: Soviet Painting 1920–1970. Skira Editore S.p.A., 2012, p. 21

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]