Soyhières

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soyhières
Blazono de Soyhières
Blazono de Soyhières
Blazono de Soyhières
Soyhières
Soyhières
Soldatoj antaŭ restoracio en Soyhères
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 23′ 35″ N 7° 22′ 20″ O / 47.39306 °N, 7.37222 °O / 47.39306; 7.37222 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 35″ N 7° 22′ 20″ O / 47.39306 °N, 7.37222 °O / 47.39306; 7.37222 (mapo)
Areo 7,55 km²
Alteco 402 m super marnivelo
Poŝtkodo 2805
Komunumkodo 6724
Mapo de Soyhières
Mapo de Soyhières
Situa mapo de Soyhières
vdr

Soyhières estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 478 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Soyhières situas ĉe la alfuejo de la rivereto Mettembert al Birs, kiu en Soyhières alfluante de sudo turniĝas al oriento. Al Soyhières apartenas ankaŭ la vilaĝeto Riedes-Dessus. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,55 km², de kiuj preskaŭ du trionoj, nome 63%, estas kovritaj de arbaro, 30% servas por agrikulturo kaj 6% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Soyhières limas en nordo al Roggenburg (BL), en oriento al Liesberg (BL), en sudo al Courroux, en sudokcidento al Delemonto, en okcidento al Mettembert, kaj en nordokcidento al Movelier.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Soyhières pasas la kantona ĉefvojo n-ro 18 de Delemonto al Bazelo. La stacidomo ĉe la fervojlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo tra Delemonto al Bielo ne plu estas servata de pasaĝeraj trajnoj. La konekto al la publika transportreto nun funkcias per buslinioj al Delemonto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta menciode Soyhières datiĝas el la jaro 1102 kiel Sougere. De la 11-a ĝis la 13-a jarcento en Soyhières regis la Grafoj de Soyhières, de kies kasteloj postrestis ruino en la sudo de la vilaĝo. En la 13-a jarcento la kastelo per heredo transiris al la Grafoj de Ferette, kiuj ĝin vendis en la jaro 1271 al la episkopo de Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Soyhières apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]