SpaceX

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SpaceX
aerospace manufacturer • launch service provider vd
Dum 14-a de marto 2002 - nekonata/nuntempe
Jura formo Delaware corporation
Fondintoj Ilon Mask vd
Sidejo Hawthorne
Lando Usono
Estr(ar)o Ilon Mask
Dungitoj 12 000 (stato: aprilo 2022)
Agokampo autonomous spaceport drone ship • Draco • Kosmoŝipo Dragon • Falcon • Kestrel • Merlin • Octagrabber • Raptor • Starhopper • SuperDraco
Posedata de Ilon Mask vd
Posedataj kompanioj Starbazo vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Emblemo de Spacex
Lanĉo de la misio Iridium-4. Fronte estas unua parto de la raketo Falcon 9

Space Exporation Technologies Corp. (trad. Firmao Kosmesploraj Teknologioj), ankaŭ SpaceX [SPEJSeks], estas usona firmao pri aerkosma fabrikado, kosmotransportaj servoj, kaj komunikado kun sidejo en Hawthorne, Kalifornio. SpaceX fondiĝis en 2002 de Elon Musk kun la celo malpliigi kosmoveturajn kostojn por ebligi la setladon de Marso. SpaceX fabrikas la lanĉveturilojn Falcon 9 (Falko 9) kaj Falcon Heavy (Falko Peza), kelkajn raketmotorojn, kosmoŝipo Dragon 2 (Drako 2), kaj komunikadaj satelitoj Starlink (Steloligo).

La sukcesoj de SpaceX inkluzivas la unuan private financitan raketon uzantan likvaĵan fuzaĵon kiu atingis orbiton (Falcon 1 en 2008), la unua privata firmao al sukcese lanĉis, enorbitigis kaj reprenis kosmoŝipon (Dragon en 2010), la unua privata firmao sendi kosmoŝipon al la Internacia Kosmostacio (Dragon en 2012), la unua vertikala lanĉo kaj vertikala impulsa alteriĝo de orbita raketo (Falcon 9 en 2015), la unua reuzo de orbita raketo (Falcon 9 en 2017), kaj la unua privata firmao kiu sendis kosmoŝipistojn al orbito kaj al la Internacia Kosmostacio (SpaceX Crew Dragon Demo-2 en 2020). SpaceX flugigis kaj reflugigis la serion de raketoj Falcon 9 pli ol cent fojoj.

SpaceX estas kreanta satelitaregon nomitan Starlink por provizi komercan interretan servon. En januaro 2020 la satelitaro Starlink fariĝis la plej granda satelitaro iam ajn lanĉita. SpaceX ankaŭ estas kreanta Starship-on (Stelŝipo), kiu estas private financita, plene reuzebla, pezegleviga lanĉsistemo por interplaneda kosmoveturado. Starship celas fariĝi la ĉefa orbita veturilo de SpaceX kiam ĝi fariĝas operaciebla, anstataŭante la ekzistantan raketaron de Falcon 9, Falcon Heavy, kaj Dragon. Starship laŭplane estos plene reuzebla kaj havos la plej grandan portkapaciton de iu ajn orbita raketo je sia komenca vojaĝo, planita por la komencaj 2020aj jaroj.

Kontraktoj[redakti | redakti fonton]

SpaceX gajnis montrajn kaj realajn provizajn kontraktojn de la Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio por la Internacia Kosmostacio kun teknologio kreita de la firmao. SpaceX estas ankaŭ atestita por usonaj armeaj lanĉoj. Kun proksimume 30 misioj por nur 2018, SpaceX reprezentas pli ol US$12 miliardoj sub kontrakto.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Company | SpaceX. SpaceX. Arkivita el la originalo je la 22an de februaro 2017. Alirita la 1an de marto 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-22. Alirita 2021-10-28.