Kosmopramo Discovery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Space Shuttle Discovery)
Kosmopramo Discovery

Kosmopramo Discovery (Esperante: Malkovro) (NASA Orbita Veturila Specifado: OV-103) estas unu el la tri restantaj kosmoveturiloj en la kosmoprama floto posedata de Usono. Usona Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (NASA), kune kun Atlantis kaj Endeavour. Unue flugite en 1984, Discovery estas la tria operacia kosmopramo kaj la plej maljuna pramo en servico. Discovery estas farinta misiojn kaj esplorajn kaj muntajn de la Internacia Kosmostacio.

La kosmoveturilo prenas sian nomon de antaŭaj ŝipoj de esplorado nomitaj Discovery, primare HMS Discovery, la vela ŝipo kiu akompanis la faman esploriston James Cook dum lia tria kaj fina maĵora vojaĝo. Aliaj inkludas la ŝipon Discovery de Henry Hudson kiun li uzis dum 1610-1611 serĉi por Nordokcidenta Pasejo, kaj RRS Discovery, ŝipo uzita por ekspedicioj al Antarktio dum 1901-1904 de Robert Falcon Scott kaj Ernest Shackleton (kaj ankoraŭ prezervita kiel muzeo). La pramo kundividas nomon kun Discovery One, la fikcia kosmoŝipo al Jupitero de la kinaĵoj 2001: A Space Odyssey kaj 2010: The Year We Make Contact.

Discovery estis la pramo kiu lanĉis la Kosmoteleskopo Hubble. La dua kaj tria Hubble-aj servicaj misioj estis ankaŭ faritaj de Discovery. Ĝi ankaŭ lanĉis la Sondo Ulysses kaj tri TDRS-aj satelitoj. Discovery estas elektita dufoje kiel la orbitilo por rekomenco de flugoj, unue en 1988 kiel la orbitilo por rekomenco de flugoj post la 1986-a Challenger-a Katastrofo, kaj tiam por la ĝemelaj misioj por rekomenco de flugoj en julio 2005 kaj julio 2006 post la 2003-a Colombia-a Katastrofo. Discovery ankaŭ portis kosmonaŭto John Glenn de Project Mercury, kiu estis 77 jara tiutempe, refoje en la kosmon dum STS-95 je la 29-a de oktobro, 1998 fare al li la plej maljuna homo veturi en kosmon.

Se la planita misio de Vandenberg Air Force Base por la Usona Departamento de Defendo okazis, Discovery flugus tiujn ĉi misiojn.

Flugoj[redakti | redakti fonton]

Kosmopramo Discovery ĝis decembro 2006 flugis 33 foje, trapsais 241.95 tagojn en kosmo, kompletis 3 808 orbitojn, kaj flugis 158 859 429 km tute. Ĝi estas fluginta la plej multajn flugojn da ĉiuj kosmopramoj ĝis nun. Tio estas honora titolo kiu ĝi verŝajne retenos. Discovery estas fluginta pli da individuaj flugoj ol iu ajn alian kosmoveturilo en historio kaj retenos tiun ĉi honoro longatempe pro ke neniu planita lanĉa veturilo (nek usona nek internacia) havas konstrukciitan vivdaŭron da pli ol 10 flugoj. Discovery flugis ambaŭ "rekomencon de flugoj" misiojn post la Challenger-a kaj la Colombia-a katastrofoj: STS-26 en 1988 kaj STS-114 en 2005.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]