Saltu al enhavo

Spadbeka kolibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Spadbeka kolibro
Masklo
Masklo
Ino Spadbeka kolibro (dekstre) kun Okravosta kolibro Voĉo
Ino
Spadbeka kolibro (dekstre) kun Okravosta kolibro
Voĉo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Genro: Ensifera
Lesson, 1843
Specio: Spadbeka kolibro E. ensifera
Ensifera ensifera
(Boissonneau, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Spadbeka kolibroGlavobeka kolibro[1] (Ensifera ensifera) estas specio de kolibroj en la familio Trokiledoj kaj la nura specio de la genro Ensifera. Ĝi troviĝas el Andaj regionoj de la norda duono de Sudameriko. Inter la plej grandaj specioj de kolibroj, ĝi karakteriziĝas per sia nekutime longa beko, estante la sola birdo kun beko pli longa ol la cetero de sia korpo, escepte de la vosto. Ĝi uzas sian bekon por trinki nektaron el floroj kun longaj koroloj kaj kunevoluis kun la specio Passiflora mixta. Dum plej multaj kolibroj beligas sin per siaj bekoj, la Spadbeka kolibro uzas siajn piedojn por grati kaj beligi sin pro la longa beko.

La Spadbeka kolibro estas kapto-linia manĝanto kaj nutriĝas per nektaro, precipe el Passiflora mixta kaj aliaj pasifloroj. Ĝi ankaŭ ĉasas insektojn. Ĝi reproduktiĝas de februaro ĝis marto kaj konstruas tasformajn nestojn uzante muskon. La Spadbeka kolibro estas listigita kiel malplej zorgiga fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN) en la IUCN Ruĝa Listo, sed estas minacata de klimata ŝanĝo kaj senarbarigo.

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Spadbeka kolibro estis por la unua fojo priskribita kiel Ornismya ensifera fare de Auguste Boissonneau en 1839 sur la bazo de specimenoj el Santa Fé, Bogoto, Kolombio.[2] Ĝi estis movita al la genro Ensifera en 1843 fare de René Lesson.[3] La genra kaj specia nomo ensifera estis derivitaj el la Latinaj vortoj ensis (spado) kaj ferre (porti) kaj signifas spadportanto, reference al la longega beko de la specio.[4] Sword-billed hummingbird (Spadbeka kolibro) estas la oficiala ordinara nomo decidita de la Internacia Ornitologia Unio.[5] Aliaj ordinaraj nomon por la specio estas glavobeka kolibro, glavbekulo kaj similaj.[6][7]

La Spadbeka kolibro estas la nura specio en la genro Ensifera. En 1939, Ensifera ensifera caerulescens estis priskribita kiel subspecio fare de Willoughby Lowe sur la bazo de specimeno el la Royal Albert Memorial Museum.[8] Tamen, ĝi poste estis kunigita kun la nomiga subspecio ĉar estas probable, ke la specimeno havis aŭ devian plumaron aŭ estis miskolorigita. La specio nun estas konsiderata monotipa.[9]

Masklo de Spadbeka kolibro en Kaldaso, Kolombio

La Spadbeka kolibro estas inter la plej grandaj specioj de kolibroj. Plenkreskuloj longas 13–14 centimetrojn ekskludante la bekon kaj pezas 10–15 g, kaj maskloj averaĝe iomete pli grandas ol inoj.[10] La plej distinga trajto de la specio estas la grandega beko, kiu longas 8–12 centimetrojn.[11] La beko estas la plej granda el ĉiuj kolibroj kaj la plej granda rilate al korpolongo inter ĉiuj birdoj.[9]

La Spadbeka kolibro montras seksan dimorfismon. Maskloj havas pli mallongajn bekojn sed pli longajn flugilojn kaj vostojn ol inoj. Maskloj havas bronzverdajn suprajn partojn kun kuprobronzaj kapoj, diskretan blankan makulon malantaŭ la okulo, malhelajn gorĝojn, metalverdajn subajn partojn, malhelgrizan ventron, kaj forkoforman nigrecan bronzecverdan voston. Kelkaj maskloj havas blankon sur la mentono kaj gorĝo. Inoj havas similajn suprajn partojn, sed havas blankajn subajn partojn kaj grizecajn gorĝojn kaj ventrojn makulecajn per verda. La vosto estas malpli profunde forkoforma kaj havas grizecan bordon. Junuloj aspektas simile al inoj.[9][10]

La Spadbeka kolibro estas la sola konata birdo kies beko estas pli longa ol la cetero de la korpo, ekskludante la voston.[10][12] Ĝi estas nigra, peza, kaj iomete suprenturnita.[10] La tre longa beko helpas la specion nutri sin per floroj kun longaj koroloj, kiuj estas neatingeblaj por aliaj specioj.[11]

Habitato kaj distribuado

[redakti | redakti fonton]

La Spadbeka kolibro troviĝas en Andoj ekde okcidenta Venezuelo tra Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo ĝis Bolivio.[13] Ĝi loĝas en humidaj kaj malsekaj montarbaroj, arbaraj randoj, arbustaroj, ĝardenoj kaj pecetoj de páramo je altitudoj de 1 700–3 500 m, sed estas plej ofta je altitudoj de 2 400–3 100 m. La specio ĝenerale ne migrantas, sed montras lokajn movojn en Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo, kie ĝi moviĝas al pli altaj altitudoj en la frua pluvsezono kaj revenas al pli malaltaj altitudoj en la seka sezono.[9][10]

La distribuo de la Spadbeka kolibro korelacias kun la distribuo de specioj de la subgenro Tacsonia en la genro Passiflora, pro ĝia tre specialigita beko kaj manĝokutimoj.[11][14]

Kutimaro kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

Kiel estas karakterize por kolibroj, la Spadbeka kolibro povas flugi malantaŭen kaj ŝvebi en la aero.[15] Ĝi ankaŭ montras pli altan ol averaĝan flugildiskan ŝarĝon ol aliaj membroj de sia familio.[16]

Ino de Spadbeka kolibro manĝante dumfluge

La Spadbeka kolibro estas specialista manĝanto, kiu manĝas ĉefe nektaron de floroj kun longaj koroloj, kiel Brugmansia sanguinea, Datura stramonium, Passiflora mixta, Passiflora pinnatistipula, Passiflora mollissima kaj Passiflora sexflora, kun floroj el la genroj Aethanthus, Fuchsia, Salpichroa, kaj Solanum. Ĝi sondas florojn de sube dum manĝado, kaj estas kaptolinia manĝanto, vizitante specifan serion de floroj en regula, kohera sinsekvo. Ĝi ankaŭ akcipitras insektojn, kaptante flugantajn insektojn tenante la bekon malfermita.[9]

Ripozado kaj plumaranĝado

[redakti | redakti fonton]

La Spadbeka kolibro ripozas tenanta sian bekon angule supren por redukti la ŝarĝon de la peza beko kaj plibonigi ekvilibron.[9] La longo de la beko estas tiel longa, ke ĝi ankaŭ devigas la Spadbekan kolibron uzi siajn piedojn por purigi sin, kvankam tio daŭras pli longe ol tradiciaj bekometodoj. Beligado (plumaranĝado) estas grava por forigi ektoparazitojn kaj disvastigi oleon trans la plumojn.[17]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Reproduktado okazas de februaro ĝis marto. La nestoj estas tasformaj kaj faritaj el musko, kaj kutime pendas inter radikfibroj alte super la grundo.[10]

Kunevolucio kun Passiflora mixta

[redakti | redakti fonton]
La longa korolo de Passiflora mixta estas kunevoluiĝinta kun la birdobeko kiel poleniga strategio.

La Spadbeka kolibro montras ekstreman kunevoluon kun la pasifloro Passiflora mixta. La du specioj evoluis kune dum la frua radiado de la subgenro Tacsonia, ĉar la specio ekskluzive polenis P. mixta. La pozicio de la anteroj kaj stigmatoj de la floro, kune kun la longo de la korola tubo, igas ĝin nealirebla nutraĵfonto por preskaŭ ĉiu specio krom la Spadbeka kolibro. Ĉi tiu mutualisma rilato permesas al P. mixta dependi de la birdo por polenado, dum la birdo akiras altkvalitan nutraĵfonton.[18] Por akiri nektaron, la kolibro metas sian longan bekon laŭ la korola tubo (ambaŭ estas preskaŭ samlongaj), trinkas, kaj poste retiriĝas kaj ŝvebas dum kelkaj sekundoj antaŭ ol ripeti la procezon. Aliaj specioj, kiel insektoj, eble povas aliri la nektaron de la floro, sed faras tion per trapikado de la bazo kaj manĝado tra truo anstataŭ laŭ la korola tubo. Plia pruvo de kunevoluo estas, ke ambaŭ specioj ankaŭ loĝas en la sama teritorio laŭlonge de la Andaj montoj. Se la populacioj de Spadbekaj kolibroj malpliiĝus, plej verŝajne estus negativa efiko sur la abundo de floroj de P. mixta pro ilia ekstrema kunevoluo.[14]

Statuso kaj konservado

[redakti | redakti fonton]

La Spadbeka kolibro estas listigita kiel malplej zorgiga fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN) en la IUCN Ruĝa Listo pro sia vasta teritorio, manko de signifa populacia malkresko, kaj manko de gravaj minacoj. Ankaŭ ne ekzistas censo pri tutmonda nombro da individuoj, pro la vasta gamo de okazoj kaj maloftaj ekvidoj.[13] Ĝi adaptiĝis al homfaritaj vivejoj en iuj areoj kaj ankaŭ on iscias, ke ĝi troviĝas en pluraj protektitaj areoj.[9] Klimata ŝanĝo kaj senarbarigo estas la du plej verŝajnaj minacoj al la Spadbeka kolibro, ĉar ili povas konduki al habitatoperdo kaj malkresko de nutraĵfontoj, precipe de Passiflora mixta.[18]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ornitologia taksonomio.
  2. Société Cuvierienne. (1839) Revue zoologique 2. Paris: Société cuvierienne.
  3. Cottrell, G. William. (1945) Check-list of birds of the world 5. Cambridge: Harvard University Press.
  4. Jobling, James A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-3326-2.
  5. Hummingbirds – IOC World Bird List (en-US). Alirita 2021-10-09 .
  6. Ensifera ensifera (Sword-billed Hummingbird) - Avibase. Alirita 2021-10-09 .
  7. Definition of SWORDBILL (angle). Alirita 2021-10-09 .
  8. (1939-01-01) “The Bird Collections in the Royal Albert Memorial Museum, Exeter”, Ibis (en) 81 (1), p. 65–106. doi:10.1111/j.1474-919X.1939.tb03963.x. 
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 Züchner, Thomas; Kirwan, Guy M. (2020-03-04), Billerman, Shawn M.; Keeney, Brooke K.; Rodewald, Paul G. et al., eds., "Sword-billed Hummingbird (Ensifera ensifera)" (in en), Birds of the World (Cornell Lab of Ornithology), doi:10.2173/bow.swbhum1.01, https://birdsoftheworld.org/bow/species/swbhum1/1.0/introduction, retrieved 2021-10-09 
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 Hilty, Steven L.. (1986) A Guide to the Birds of Colombia (angle). Princeton: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-08372-8. OCLC 11234472.
  11. 11,0 11,1 11,2 (2018-12-26) “Range overlap between the sword-billed hummingbird and its guild of long-flowered species: An approach to the study of a coevolutionary mosaic”, PLOS ONE (en) 13 (12). doi:10.1371/journal.pone.0209742. Bibkodo:2018PLoSO..1309742S. 
  12. "Sword-billed hummingbirds are the only birds in the world to have beaks longer than their bodies. - In pictures... Jungles". Planet Earth II. BBC One. Alirita en 2017-10-15.
  13. 13,0 13,1 IUCN (2016). "Ensifera ensifera: BirdLife International". IUCN Red List of Threatened Species. 2016. doi:10.2305/iucn.uk.2016-3.rlts.t22687854a93171973.en.
  14. 14,0 14,1 (2001-03-04) “The fragility of extreme specialization: Passiflora mixta and its pollinating hummingbird Ensifera ensifera”, Journal of Tropical Ecology (en) 17 (2), p. 323–329. doi:10.1017/S0266467401001213. 85573624. 
  15. (2012-10-15) “Backward flight in hummingbirds employs unique kinematic adjustments and entails low metabolic cost”, Journal of Experimental Biology (en) 215 (20), p. 3603–3611. doi:10.1242/jeb.073114. Bibkodo:2012JExpB.215.3603S. 
  16. Snow, David. (1980) Relationships between hummingbirds and flowers in the Andes of Colombia.. British Museum: Bulletin of the British Museum.
  17. (1994) “Relationship of bill morphology to grooming behaviour in birds”, Animal Behaviour 47 (1), p. 195–201. doi:10.1006/anbe.1994.1022. 53184717. 
  18. 18,0 18,1 (2014-11-22) “Escape from extreme specialization: passionflowers, bats and the sword-billed hummingbird”, Proc. R. Soc. B (en) 281 (1795). doi:10.1098/rspb.2014.0888. 
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
  • Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
  • Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
  • (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]