Spatenbräu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spatenbräu
registrita markobierfarejo vd
Dum 1397 - nekonata/nuntempe
Sidejo Munkeno
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr
tradicia ĉevalĉara transportisto de Spatenbräu-bierbareloj en la Oktobrofesto de 2006

Spatenbräu (prononco [ŜPAtnbroj]) estas tradicia kaj renoma bierfarejo en Bavario, kun centra produktejo en Munkeno. Ekde la jaro 1997 ĝi kun la samurba bierfarejo Löwenbräu apartenas al komuna konzerno, kiu mem ekde 2008 apartenas al la belga-brazila konzerno Anheuser-Busch InBev. Probable la bierfarejo fondiĝis jam en 1397, la nomo "Spatenbräu" dokumente fiksiĝis ekde la jaro 1622: tiam la bierfarejo estis en posedo de familio Spatt, kiu elektis la simbolon de fosilo, kies germana nomo Spaten simile sonas kiel la familis nomo, kiel blazona emblemo kaj tiel fiksis la biermarkan nomon.

Spatenbräu-bierkruĉoj en la Oktobrofesto de 2012