Speŭsipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Speŭsipo.

Speŭsipo (eble 407 a.K. Ateno –339 a.K. samloke) estis Greka filozofo, nevo de Platono kaj post lia morto la dua sĥolarĥo (institutestro) en Akademio de Platono.

Lia unua instruisto estis Izokrato (436 a.K. - 338 a.K.)[1], sed kiam Platono en la jaro 387 a.K. revenis en Atenon, fariĝis Speŭsipo akademiano kaj en la jaro 361 a.K. akompanis Platonon en lia tria vojaĝo Sicilion. Sur la mortlito Platono proponis lin sia sekvanto kaj la skolo aprobis tion. Li gvidis Akademion dum ok jaroj, ĝis sia morto en la jaro 339 a.K. Lia posteulo fariĝis Ksenokrato.

El Speŭsipo, verŝajne vasta verkaro konserviĝis nur frakcio de verko Pri pitagorecaj numeroj. El disaj notoj de aliaj aŭtoroj ŝajnas, ke Speŭsipo diferencigis Individuaĵon, kiel komencon de la aferoj, dum Bono venas pli malfrue, ke li havis pli grandan komprenon por studado de la naturo, precipe kreskaĵoj kaj animaloj, ke en perdita verko Quota proponis klasifikadon de vivanta naturo kaj ke ĝuaĵon ne konsideris bono. Aristotelo kelkaj liaj opinioj evidente kritikas, ekzemple en la 7-a kaj 12-a libro de Metafiziko kaj en Nikomaĥa etiko. Do eble oni povas juĝi, ke jam Speŭsipo turniĝis al empiria esplorado kaj observado de individuaĵo kaj do faris paŝon de filosofio al scienco.[2]

Koneksaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Speusippos en la ĉeĥa Vikipedio.