Rennes (stacidomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Stacidomo de Rennes
Vido al la kajoj direkte al Parizo.
Vido al la kajoj direkte al Parizo.
fervoja stacidomo
Situo
Lando Francio Francio
Geografia situo 48° 6′ 12″ N, 1° 40′ 21″ U (mapo)48.1033-1.6725Koordinatoj: 48° 6′ 12″ N, 1° 40′ 21″ U (mapo)
Stacidomo de Rennes (Tero)
Stacidomo de Rennes (Tero)
DEC
Stacidomo de Rennes
Stacidomo de Rennes
Stacidomo de Rennes
Situo de Stacidomo de Rennes
i1
Map
Stacidomo de Rennes
Ecoj
Supermara alteco 31 m s. m.
Nombro de pasaĝeroj 7 milionoj jare (2008)[1]
Trakoj 8 + servtrakoj
Kajoj 4
Historio
Administrado kaj utiligado
Kodo UIC 87471003
En TTT Rennes ĉe "SNCF"
vdr

La stacidomo de Rennes estas la ĉefa fervoja stacidomo de Rennes. 54 TGV kaj 180 regionaj trajnoj atingas aŭ trairas ĝin kun meze ĉiutage 18 000 pasaĝeroj[2]. Ĝi estis kreita en 1857 kiam la linio Paris - Brest atingis Rennes. La ejoj estis tute rearanĝitaj en 1992 de la arkitekto Thierry Le Berre por la ekfunkciigo de la linio TGV Atlantiko. Konstruaro de oficejoj, servoj, alirejo de la sudo, kaj korespondadoj kun la aliaj transportsistemoj pligrandigis ĝin (busa stacidomo, rekta alirejo al la metroo) por konsistigi la duan interŝanĝejon de la urbo post tiu de placo de la République. La stacidomo situas sude de la urbocentro en kvartalo, kiu devus multe aliformiĝi kun projekto pri oficejaj konstruaĵoj nomata EuroRennes.

Fervoja situo

La stacidomo situas je la kilometra punkto (PK) 373,251 de la linio Paris-Montparnasse - Brest, kaj je PK 60,7 de la linio Châteaubriant - Rennes. Ĝi estas ankaŭ la origino de la linio Rennes - Redon kaj de la linio Rennes - Saint-Malo. Ĝia alteco estas je 31 m.

Urba situo

La stacidomo situas sude de Rennes, meze de la kvartalo Sud-Gare, je preskaŭ 1 km de la urbodomo. Ĝi situas ĉe la suda fino de la avenuo Janvier inter la bulvardoj de Beaumont kaj Solferino (norde), strato de l’Alma (okcidente), la stratoj de Châtillon, de Quinelieu, kaj Pierre Martin (sude) kaj strato Saint-Hélier (oriente).

Galerio de fotoj

Bibliografio

  • france La France des gares, collection Guides Gallimard, 2001
  • (oktobro 2004) {{{Titolo}}}. Paris: Centre des monuments nationaŭ / Monum, éditions du patrimoine, p. 54 ĝis 58, 114. ISBN 2-85822-796-9.
  • Pol Potier de Courcy, france De Rennes à Brest et à Saint-Malo: itinéraire historique et descriptif, Guides Joanne, Hachette, 1864, 421 p. (intégral)

Notoj kaj referencoj

Notoj

Notoj

Referencoj

Vidi ankaŭ

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj