Pollando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Vikivojaĝo
Linio 430: Linio 430:
|commonscat=Poland
|commonscat=Poland
|wikinewscat=Pollando
|wikinewscat=Pollando
|v=Pollando
}}
}}
* [[Pollando:Esperanto-movado|Historio de Esperanto en Pollando]]
* [[Pollando:Esperanto-movado|Historio de Esperanto en Pollando]]

Kiel registrite je 21:40, 27 mar. 2016

Pollando
pole: Polska
respubliko
Situo de Pollando enkadre de Eŭropo
Oficiala nomo: Pola Respubliko
Himno: Mazurek Dąbrowskiego
Membreco
Parto de Eŭropo
Najbaras kun
Grandaj urboj
Ĉefurbo Varsovio
 - mezo Varsovio
 - koordinatoj 52° 13′ 26″ N 21° 00′ 30″ O / 52.22389 °N, 21.00833 °O / 52.22389; 21.00833 (mapo)
Areo 312 679 km² (31 267 900 ha)
Loĝantaro 38 483 957 (2014)
Denseco 123,08 loĝ./km²
Estiĝo 870-930
Gvidantaro Parlamento de Pollando
Prezidento Andrzej Duda
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Telefona antaŭkodo +48
ISO 3166-1 PL
Interreta domajno .pl
Monunuo zloto (złoty)
Lingvo pola
Situo de la ĉefurbo enkadre de Pollando
Situo de la ĉefurbo enkadre de Pollando
Situo de la ĉefurbo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Poland
Portalo pri Pollando
Esperanto-movado en Pollando

PollandoPolio respektive Polujo, oficiale Pola Respubliko (pole: Polska; Rzeczpospolita Polska) estas lando en Mezeŭropo ĉe la Balta maro. Ĝi najbaras al Germanio (okcidente), Ĉeĥio kaj Slovakio (sude), Ukrainio kaj Belorusio (oriente), Litovio (nord-oriente) kaj norde kun Rusio (Kaliningrada provinco). Krom tio la limo de pola ekskluziva ekonomia zono en la Balta maro najbaras al la zonoj de Danio kaj Svedio.

Laŭ grandeco de areo, ĝi estas la 70-a en la mondo kaj 9-a en Eŭropo. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 34-an lokon en la mondo. La lando konsistas el 16 provincoj. Pollandaj provincoj dividiĝas al distriktoj, kaj tiuj – al komunumoj.

Oni ĝenerale konsentas, ke la establo de la pola ŝtato okazis en la jaro 966, kiam reganto Mjeŝko la 1-a akceptis kristanigon de la lando (tiel nomatan Bapton de Pollando). Pollando fariĝis reĝlando en 1025 kaj en 1569 establis union kun Litovio. Dum plej longa parto de sia ekzisto, Pollando estis lando sendependa, multetna kaj diverseklezia.

La ŝtato ekzistis ĝis la jaro 1795 kiam ĝia teritorio estis dividita de tri okupantoj: Rusia Imperio, Reĝlando Prusio kaj Aŭstrio (tiel nomataj dispartigoj de Pollando). Sian sendependecon Pollando regajnis en 1918 post la unua mondmilito. Dum la dua mondmilito la lando estis okupita de Tria Regno kaj Sovetunio. Oni taksas, ke dum tiu milito pereis pli ol 6 milionoj da civitanoj de Pola Respubliko. Post la milito Pollando fariĝis socialisma ŝtato, grandparte dependa de Sovetunio. En 1989 okazis ŝanĝiĝo de la reĝimo al parlamenta demokratio kaj reveno al merkata ekonomio.

Pollando estas membro inter alie de Eŭropa Unio, NATO, Unuiĝintaj Nacioj, OEKE, Visegrada grupo kaj MOK.

Etimologio

Deveno de la nomo Polska ne estas tutcerta. Laŭ la unua teorio la nomo devenas de la gento de polanoj (pole: Polanie), kiu loĝis en la nuna Grandpollando. La vorto polanoj, cetere, venas de la pollingva vorto pole (kampo) – rilate aŭ al terkulturo kiel ĉefa okupo de la gento, aŭ al loĝado sur ebenaĵoj (kompare kun la gentoj de vistulanoj aŭ mazovianoj)[1]. Iuj historiistoj (ekz. Przemysław Urbańczyk) kontestas tamen eĉ la ekziston de polanoj, kiuj en skribaj dokumentoj aperas nur unufoje en la 12-a jarcento ĉe kronikisto Nestor:

Citaĵo
 а от тѣхъ Лѧховъ прозвашасѧ Полѧне, Лѧховѣ друзии - Лютицѣ, инии Мазовшане, а нии Поморѧне
(kaj de tiuj laĥoj unuj nomiĝis polanoj, duaj laĥoj – veletoj, aliaj – mazovianoj, kaj aliaj - pomerianoj 

en latino ĉ. la jaro 1000 oni uzis la nomon de Pollando kiel la regiono-nomon: Polania, Polonie, kaj Bolizlauo Palaniorum duce, Bolizlavonem Poloniae, Bolizlavo Polianicus. Antaŭe tiun landon oni nomis nur per la tutetna formo: in Sclaviam, duce Sclavonica Bilizlavone susceptus, in Sclavania, Sclavonia, per kio oni povis konfuzi Pollandon kun Ĉeĥio, eĉ pli, se ambaŭ landoj estis regataj de Boleslaoj. Diskutindas laŭ historiistoj, ke - se la nomo de Pollando devenas de polanoj- strangas, ke la gento mem skribis la nomon de sia lando kun eraro (Polanie, sed Polonia, Polonie, Polonus). Ĉiukaze neniu dubas, ke la etimologio troviĝas en la tutslava vorto pole (kampo).

La nomo povas ankaŭ deveni de la vorto opole, kiu signifas primitivan formon de genta organizo kun elektata reganto kaj komuna posedo de la tero.

Laŭ alia teorio, la nomo Polska estas adjektivo, kiu signifis en la epoko de polanoj “kampara”. La tutan nomon “Kampara lando” povis postresti nur la unua parto de ĝi[2].

En la pasinteco oni plej ofte uzadis la latinajn nomojn terra Poloniæ – pola tero kaj Regnum Poloniæ – Pola Reĝlando. La nomo Polska rilate al la tuta ŝtato estas uzata ekde la 11-a jarcento.

La unua mencio pri Pollando (en la laŭvorta signifo de la nomo) troviĝas sur moneroj de Mjeŝko la maljuna, stampitaj de judoj estrantaj la monfarejon en Kalisz. La surskribo, transliterumita el la hebrea alfabeto, diras MSZKA KROL POLSKI (Mszka – Mjeŝko – la reĝo de Pollando aŭ la reĝo pola, ĉar ambaŭ vortoj samformas) [3].

La landon de polanoj ekde la 14-a jarcento oni nomis Malnovpollando, poste Grandpollando, kompare al la sudaj teritorioj nomataj Malgrandpollando.

Alilingvaj nomoj de Pollando, ekz. persa Laĥistan, litova Lenkija kaj hungara Lengyelorszag, devenas verŝajne de la nomo de la gento laĥoj (aŭ lendianoj), loĝinta en sud-orienta Pollando.

La vorto Polacy (poloj) en latina formo Polani, Poleni, Poloni aperis la unuan fojon en tekstoj de Sankta Adalberto verkitaj ĉ. la jaro 1000. Dum longa tempo per la vorto “polo” oni nomis nur nobelojn, sendepende de iliaj etnaj devenoj.

La vorto “respubliko” estas tradukata al la pola lingvo dumaniere:

  • kiel Rzeczpospolita – ĝi estas traduko de la latina, kutime uzata nur kiam oni parolas pri Pola Respubliko; tiel Pollandon la unuan fojon nomis kronikisto Wincenty Kadłubek;
  • kiel republika – ĝi estas kopio de la latina res publica kaj ne uzatas rilate al Pollando.

Historio

The White Eagle, symbol of Polish statehood
The White Eagle, symbol of Polish statehood
Historio de Pollando
Polaj ŝtatoj:
Ŝtato de unuaj Piastoj (ĝis 1138)
Feŭda dispartigo (1138-1320)
Unuiĝinta Reĝlando (1320-1386)
Pola-Litova Unio kaj regado
de Jogajlidoj (1386-1569)
Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1569-1795)
Dispartigita Pollando (1795-1918)
Kongresa Pollando (1815-1830)
Dua Respubliko (1918-1945)
Pollando dum la dua mondmilito
Pola Popola Respubliko (1945-1989)
Tria Respubliko (ekde 1989)
Vidu ankaŭ:
→Listo de reĝoj de Pollando
→Listo de prezidantoj de Pollando

Praa historio de pola teritorio

Dum antikva epoko la terenoj de nuntempa Pollando estis loĝataj de diversaj gentoj. Daŭre oni disputas pri etnaj kaj lingvaj apartenoj de tiuj grupoj, ĉefe pri deveno kaj ekspansio de slavoj.

En 1933 en Biskupin oni trovis restaĵojn de ligna setlejo, establita ĉ. la jaro -738 kaj rilata al soraba kulturo.

Piasta dinastio

Supozata grandeco de la lando de Mjeŝko la 1-a
Respubliko de Ambaŭ Nacioj

En la 10-a jarcento Pollando formiĝis kiel unueca teritorio. La unua, historie atestita reganto de ĝi estis Mjeŝko la 1-a, kiu en 966 akceptis bapton. Tio komencis luktojn kontraŭ la slava pagana religio kaj kristanigon de la socio. La unua reĝo de Pollando estis filo de Mjeŝko la 1-a – Boleslao la Brava.

En 1138 post la morto de Boleslavo la 3-a Pollando estis dividita de liaj filoj. Tiel komenciĝis preskaŭ 200-jara feŭda dispartigo de la lando. Feŭda dispartigo estis periodo en la historio de Pollando, kiu konvencie daŭris ekde 1138 ĝis la kronado de Ladislao la 1-a en 1320. Karakteriza kvalito de tiu periodo estis progresanta diserigo de la pola ŝtato al ĉiam pli etaj, grandparte sendependaj, feŭdaj teroj. La procezo estis ligita multobliĝo de la dinastio de Piastoj, kies ĉiu ano, laŭ la pola kutimjuro, havis la rajton posedi parton de la patra heredaĵo. Similaj procezoj okazis en la historio de la piasta lando jam antaŭe, sed tiam oni sukcesis ilin frue bremsi.

En la 13-a jarcento du sileziaj regantoj - Henriko la 1-a kaj Henriko la 2-a – unuigis du feŭdajn partojn, Silezion kaj Malgrandpollandon, sed post mongolaj atakoj kaj la bataloj ĉe Chmielnik kaj Legnica en 1241 ilia ŝtato denove dispeciĝis. Unuiĝon de la lando efektivigis Ladislao la 1-a, kiu en 1320 iĝis reĝo de Pollando. Lia filo, Kazimiro la Granda, efike plifortigis signifon de Pollando en la regiono, pligrandigis ĝian teritorion, subskribis diversajn defendopaktojn kaj faris diversajn enlandajn reformojn, ĉefe en konstruado kaj ekonomio. Post lia seninfana morto la dinastio de Piastoj kiel regantoj de Pollando malaperis.

Jogajlida dinastio

Dum la regado de Jogajlidoj Pollando faris union kun Litovio. En 1410, dum la batalo de Grunwald, unuiĝinta pola-litova armeo havis grandiozan venkon super la Kruckavalira Ordeno, kiu minacis ambaŭ landojn. Post la dektrijara milito la Ordeno fariĝis vasallando de Pollando.

Tiutempe okazis rapida evoluo de pola kulturo, scienco kaj ekonomio, danke al gravuloj kiel Koperniko kaj Jan Kochanowski. Kutima estis ankaŭ religia toleremo. Komence de la 16-a jarcento oni kreis la unuajn trupojn de polaj husaroj, rajdantoj kiuj venkis plurajn batalojn.

En la jaroj 1474-1569 Pollando kaj Litovio estis celoj de 75 invadoj[4].

Respubliko de Ambaŭ Nacioj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Respubliko de Ambaŭ Nacioj.

En 1569 post la Lublina Unio estis establita Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Post la morto de la lasta jogajlido oni decidis en la jaro 1573 pri libera elektado de la reĝoj. Tiutempa respubliko, precipe danke al leĝodecido pri religiaj liberoj, estis nomata “la azilo de herezuloj”; ĉi tien fuĝis persekutataj en Okcidenta Eŭropo menoanistoj, hugenotoj el Francio kaj judoj forpelitaj el Hispanio de inkvizicio. Nobelaro en Pollando, pli multnombra ol okcidente, utiligis la privilegiojn de tiel nomata Ora Nobela Libereco. En tiu periodo, nomita pola Ora Epoko, la respubliko pligrandiĝis kaj fariĝis la plej granda lando en Eŭropo.

En la 17-a jarcento la respubliko eniris konflikton kontraŭ Svedio (Sveda diluvo), Kozakoj (ribelo de Ĥmjelnicki) kaj Rusio (pola-rusa milito 1654-1667). Kaj la konfliktoj, kaj mallerta regado kaŭzis poioman kadukiĝon de la lando. Malgraŭ tio, Johano la 3-a Sobieski kapablis venki turkan armeon dum la batalo de Vieno en 1683.

Fine de la 18-a jarcento estis streboj reformi la ŝtaton. La lasta reĝo de Pollando, Stanislao Aŭgusto Poniatowski, establis en 1773 la Komisionon de Nacia Edukado, kaj en 1791 la Kvarjara Sejmo akceptis la Konstitucion Tria de Majo.

Dispartigoj kaj la sekvo

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Dispartigoj de Pollando kaj Kongresa Pollando.
Administra divido de Pola Reĝlando en 1907

Tri dispartigoj de Pollando (en la jaroj 1772, 1793 kaj 1795) fiaskigis la provojn ripari la ŝtaton. La Respubliko de Ambaŭ Nacioj ĉesis ekzisti kaj ĝian teritorion dividis inter sin Rusio, Prusio kaj Aŭstrio.

Dum la dependeca epoko poloj penis armite kaj politike ĉiel agadi por regajni la sendependecon. En 1807 Napoleono Bonaparte establis Varsovian Duklandon, subordigitan al Francio, tamen en 1815 dum la Viena kongreso la venkintoj de la napoleonaj militoj decidis ĝin dividi. El la orienta parto de Varsovia Duklando estis kreita tiel nomata Kongresa Reĝlando, havanta sian propran konstitucion kaj regata de rusa caro. En la jaroj 1830-1831 okazis la Novembra ribelo de la pola nacio.

En la dua duono de la 19-a jarcento aŭtonomion gajnis Galicio, troviĝanta en Aŭstrio. Ĝis 1846 ekzistis Libera Urbo Krakovo, post la krakova ribelo aligita al Aŭstrio. En Prusio ekzistis Granda Poznana Duklando, nuligita post la grandpollandaj ribeloj en la jaroj 1846 kaj 1848. En 1863 komenciĝis la Januara Ribelo, kiu daŭris pli ol unu jaron.

Dua Pola Respubliko

Loĝdenso kaj landlimoj de Pollando en 1930
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dua Pola Respubliko.

Post la unua mondmilito venkinta Triopa Entento aprobis la planon krei sendependan polan ŝtaton, kiu troviĝis en la 13-a punkto de programo de usona prezidanto Woodrow Wilson. Oficiale oni opinias, ke Dua Pola Respubliko kreiĝis la 11-an de novembro 1918, kiam militan potencon en Varsovio transprenis Józef Piłsudski. Pro venkita pola-bolŝevika milito Pollando konservis sian suverenecon kaj malebligis al komunistoj antaŭeniri okcidenten. En 1921, rezulte de tri sileziaj ribeloj al Pollando estis aligita parto de la ĝistiama Supra Silezio.

Komence la Dua Respubliko estis demokratia respubliko kun multpartia parlamenta-kabineta reĝimo. La politika sistemo draste ŝanĝiĝis pro la maja renverso en 1926. Tiam estis enkondukita la prezidanta-aŭtoritata reĝimo.

La maja puĉo (maja ŝtatrenverso, maja atenco; pole: przewrót majowyzamach majowy) estis puĉo realigita en Pollando de marŝalo Józef Piłsudski inter la 12-a kaj 14-a de majo 1926. La puĉo forigis la registaron de prezidanto Stanisław Wojciechowski kaj ĉefministro Wincenty Witos. Establita estis nova registaro gvidata de Kazimierz Bartel, profesoro de Lviva Politekniko. Komence oni proponis la prezidantecon al Piłsudski, sed li rifuzis favore al Ignacy Mościcki. Piłsudski tamen restis la plej influa politikisto en Pollando kaj estis "griza eminenco" ĝis sia morto en 1935.

En septembro 1939 okazis invado de la Tria Regno kaj Sovetunio al Pollando, kiuj la 28-an de septembro 1939 fiksis komunan landlimon konforme al Pakto Ribbentrop-Molotov. Ambaŭ okupantoj kondukis persekutan politikon kontraŭ civitanoj de Pollando.

La provincoj pomeria, silezia, poznana kaj lodza, la regiono de Suwałki, norda kaj okcidenta partoj de Mazovio kaj okcidentaj partoj de la provincoj krakova kaj kielca fariĝis partoj de la Tria Regno. El centra parto de la lando Adolf Hitler decidis krei apartan administran unuon, kontrolatan de germanoj – Ĝeneralan Gubernion.

La ceteran teritorion de Pollando aneksis Sovetunio. Formale la tereno fariĝis parto de Sovetunio surbaze de plebiscitoj en Okcidenta Belorusio kaj Okcidenta Ukrainio, kaj sekve – anekso per leĝdono de la Plej Alta Konsilantaro de Sovetunio. Respektivajn leĝodonojn decidis Hitler pri kreo de la Ĝenerala Gubernio. Ĉiuj leĝoj, kiuj decidis pri teritorioj de sendependa Pollando estis kontraŭa Haga Konvencio subskribita de ambaŭ okupantoj, kaj laŭ la internacia leĝo – nevalidaj. La okupantoj decidis, ke la 28-an de septembro 1939 post kapitulacio de Varsovio la pola ŝtato ĉesis ekzisti.

Dum la dua mondmilito laŭleĝa registaro de Pollando funkciis en ekzilo. Ĝia administra reprezentanto ene de la pola teritorio estis Pola Partizana Ŝtato, kaj la reprezentanto armea – Armia Krajowa (la Landa Armeo).

Konforme al decidoj de teherana, jalta kaj potsdama konferencoj, post la dua mondmilito, Pola Popola Respubliko ricevis centrajn kaj okcidentajn terenojn de la Dua Respubliko kaj tiel nomatajn regajnitajn teritoriojn (ĝis la rivero Odra; krome sudan Orientan Prusion kaj Gdanskon). La terenoj troviĝantaj oriente de Curzon-linio fariĝis partoj de Sovetunio.

Pola Popola Respubliko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pola Popola Respubliko.


Tria Pola Respubliko

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Solidareco (Pollando) kaj Listo de prezidantoj de Pollando.

Fine de 1988 en multaj lokoj de Pollando okazis strikoj, kiujn malforta, komunisma reĝimo ne povis estingi. En tiu situacio ŝtataj oficialuloj decidis diskuti kun Lech Wałęsa kaj aliaj reprezentantoj de Solidareco. Rezulte de tio la sindikato estis leĝe registrita kaj oni permesis al membroj de Solidareco kundebati pri la estonto.

Tiuj debatoj estas konataj kiel Ronda Tablo. Tiam oni decidis, ke opoziciantoj povos havi deputitojn al Sejmo kaj Senato, estos kreitaj liberaj amaskomunikiloj kaj opoziciantoj ne plu estos persekutataj. La unua libera baloto okazis la 4-an kaj la 18-an de junio 1989. Solidareco gajnis la plej altan eblan (laŭ interkonsento kun komunistoj) rezulton, t.e. 35% de sejmaj deputitoj. La 24-an de aŭgusto 1989 kreiĝis la unua demokratia registaro de Tadeusz Mazowiecki. Unu jaron poste Lech Wałęsa fariĝis prezidanto de la respubliko.

Dum la unuaj jaroj de la Tria Pola Respubliko la aŭtoritatoj efektivigis diversajn ŝanĝojn kaj reformojn. Krom la nomo, ŝanĝiĝis ankaŭ la blazono al blanka aglo kun krono kaj nuliĝis unupartieco. En 1990 estis akceptita ekonomia reformaro, konata kiel “plano de Balcerowicz, kiu enkondukis merkatan ekonomion. En 1997 pola ŝtatestro akceptis novan konstitucion, kiu ĝis nun validas.

Ekde la formiĝo en 1989 la Tria Pola Respubliko signife evoluis socie kaj ekonomie. Dum la unuaj dudek jaroj de ĝia ekzisto la ĉefaj celoj de la registaroj estis membriĝi en NATO (kio okazis en 1999) kaj en Eŭropa Unio (2004). Pollando ludas gravan rolon en pligrandigita unio, kion atestas elekto de Jerzy Buzek kiel prezidanto de Eŭropa Parlamento.

La unua prezidento de la Tria Respubliko estis Wojciech Jaruzelski, elektita per parlamento. La unua prezidento de Pollando elektita per popolo estis Lech Wałęsa, estinta prezidento en 1990-1995. En 1995-2005 (du oficperiodoj) prezidento de Pollando estis Aleksander Kwaśniewski. En jaro 2005 estis elektita nova prezidento Lech Kaczyński. Tiu bedaŭrinde mortis la 10-an de aprilo 2010 apud Smolensk dum kraŝo de la pola prezidenta aviadilo. Dum somero de jaro 2010 estis elektita nova prezidanto: Bronisław Komorowski.

En jaro 2012 Pollando kun Ukrainio organizos Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2012.

Geografio

Pollando estas la naŭa plej granda lando en Eŭropo. En suda parto de lando estas montaroj, kie estas ankaŭ plej alta pola monto Rysy. Plej gravaj riveroj estas Vistulo, Odra kaj Okcidenta Bugo.

Klimato

Klimato de Pollando estas influita de okcidento de apudmara klimato kaj de oriento de kontinenta klimato. Averaĝaj januaraj temperaturoj estas -1 °C, juliaj 19 °C.[5]

Administra divido

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Provinco (Pollando), Distrikto (Pollando) kaj Komunumo (Pollando).
La trafiksigno informanta pri transiro de provinca limo en Pollando (Silezia Provinco, distrikto Częstochowski, komunumo Kruszyna)

La administra divido de Pollando ŝanĝiĝis plurfoje. Depost la dua mondmilito reformoj de la sistemo okazis en la jaroj: 1946, 1950, 1957, 1975, kaj la lasta - kiu validas de la 1-a de januaro 1999.

La divido estas trigrada. Provincoj estas dividitaj al distriktoj, kaj tiuj - al komunumoj:

  • la 1-a grado: 16 provincoj
  • la 2-a grado: 379 distriktoj
    • 65 urbaj distriktoj, urboj havantaj la rangon de distrikto (komunumo kun urba statuso, kiu plenumas taskojn de distrikto)
    • 314 eksterurbaj distriktoj (kiuj konsistas el kelkaj aŭ dekkelkaj najbaraj komunumoj)
  • la 3-a grado: 2479 komunumoj
    • 306 urbaj komunumoj (komunumo, kiu troviĝas ene de administraj limoj de urbo)
    • 597 urb-vilaĝaj komunumoj (komunumo, en kiu troviĝas urbo kaj kelkaj vilaĝoj)
    • 1576 vilaĝaj komunumoj (komunumo, kiu en sia teritorio ne havas urbon).

En Esperanto por pola provinco oni foje uzas la poldevenan vorton vojevodio (pole: województwo) kaj por distrikto - poviato (pole: powiat). La vorto vojevodio devenas de la nomo de ĝia estro - vojevodo, kio signifas laŭvorte "armeestro".

Provincoj de Pollando

mapo de la provincoj en Pollando

Ĉekarpata Provinco (województwo podkarpackie)

Grandpollanda Provinco (województwo wielkopolskie)

Kujavia-Pomeria Provinco (województwo kujawsko-pomorskie)

Lodza Provinco (województwo łódzkie)

Lublina Provinco (województwo lubelskie)

Lubuŝa Provinco (województwo lubuskie)

Malgrandpollanda Provinco (województwo małopolskie)

Malsuprasilezia Provinco (województwo dolnośląskie)

Mazovia Provinco (województwo mazowieckie)

Okcidentpomeria Provinco (województwo zachodniopomorskie)

Opola Provinco (województwo opolskie)

Podlaĥia Provinco (województwo podlaskie)

Pomeria Provinco (województwo pomorskie)

Sanktakruca Provinco (województwo świętokrzyskie)

Silezia Provinco (województwo śląskie)

Varmia-Mazuria Provinco (województwo warmińsko-mazurskie)

Demografio

Kulturo

Literaturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pola literaturo.
La palaco de Krasiński en Varsovio, kiel parto de la nacia biblioteko, konservas malnovajn polajn eldonaĵojn.
La ĉefa foirplaco de Krakovo estas kultura centro de tiu malnova urbo.

Pola literaturo en la mezepoko estis kreata sub forta influo de okcidentaj landoj kaj kristanismo. Ĝis la fino de la 12-a jarcento ĝi estis nur latinlingva kaj tre ofte anonima. En la dua periodo (inter la 12-a kaj la 14-a jc.) aperis la unuaj verkoj en la nacia lingvo (ekz. Psalmaro floriana). Pollingvaj literaturaĵoj estis multe pli kutimaj ekde ĉ. 1543, kiam grandan renomon ĝuis verkistoj Mikołaj Rej, Andrzej Frycz Modrzewski, Stanisław Hozjusz kaj aliaj. En la 17-a jarcento gravis religiaj verkoj de inter alie de jezuitoj, poezio esprimanta vanton de ĝismortaj kvalitoj kaj forpasadon de amo kaj feliĉo. Koncepteman poezion verkis Jan Andrzej Morsztyn. En baroka verkaro apartiĝas ankaŭ karikatura literaturo - satiroj, groteskaĵoj kaj parodioj.

La epoko de klerismo komenciĝis en la unua duono de la 18-a jarcento. En ĝi gravan parton okupis tekstoj pri civitanaj kaj politikaj temoj. Pri tia verkado okupiĝis inter alie Ignacy Krasicki kaj Adam Naruszewicz. Tiuj verkistoj (samkiel Franciszek Bohomolec, Julian Ursyn Niemcewicz kaj Franciszek Zabłocki) estis adeptoj de klasikismo, siajn verkojn ligantaj kun antikvo. Krom ĝi funkciis sentimentismo, en kies kadroj verkadis inter alie Franciszek Karpiński kaj Franciszek Dionizy Kniaźnin. La plej popularaj verkospecoj estis odoj, idiliaj verkoj, fabeloj kaj satiroj.

La perdo de sendependeco en 1795 signife influis ankaŭ polan romantikisman literaturon, kiu de nun servis kiel subtenanto de nacia konscio. En la post-dispartiga periodo oni volonte kolektis popolajn fabelojn, legendojn kaj kantojn (grandan laboron ĉi-kampe plenumis pola etnografo Oskar Kolberg). La literaturistan situacion draste ŝanĝis malsukceso de la novembra ribelo: la verkado dividiĝis al enlanda: historiaj romanoj de Józef Ignacy Kraszewski, nobelaj babilaĵoj de Henryk Rzewuski, moralecaj komedioj de Aleksander Fredro kaj eksterlanda, elmigra, kie kreiĝis tre gravaj verkoj de Adam Mickiewicz (ekz. Sinjoro Tadeo, pola nacia epopeo), Juliusz Słowacki (Kordian), Zygmunt Krasiński (Ne-dia komedio).

La jaro 1864 (malsukceso de la januara ribelo) ofte estas taksata kiel komenco de pozitivismo en Pollando. En tiu tempo ŝanĝiĝs la rolo, kiun havis literaturo. Ĝi devis esti ĉefe utila, reagi al aktualaj eventoj kaj sociaj problemoj. La rolo de poezio malgrandiĝis (kvankam daŭre aperadis, verkata inter alie de Maria Konopnicka kaj Adam Asnyk) kaj la ĉefa stilo de verkoj estis realisma romano (ekz. Nad Niemnem de Eliza Orzeszkowa, Lalka de Bolesław Prus) kaj tendenca romano (ekz. Dziadunio de Kraszewski, Pan Graba de Orzeszkowa). Verkataj estis multaj noveloj (Konopnicka, Sienkiewicz, Prus) kaj historiaj romanoj: Faraono de Prus, Potop kaj Quo vadis? de Henryk Sienkiewicz.

Sekva epoko estis tiel nomata Juna Pollando, en kiu grava estis eksterordinareco de artisto. Ties slogano diris, ke "la arto estas kreata por la arto mem", tial ne plu oni rigardis civitanajn servojn de la literaturo, sed individuismon kaj internajn travivaĵojn de la aŭtoro. Tiam verkadis Jan Kasprowicz, Tadeusz Miciński, Leopold Staff, Stanisław Wyspiański, Stefan Żeromski kaj Stanisław Przybyszewski.

20-a jarcento

En la 20-a jarcento estis tri poloj, kiuj gajnis la Nobel-premion pri literaturo: Henryk Sienkiewicz, Władysław Reymont, Czesław Miłosz kaj Wisława Szymborska. Aliaj tre gravaj verkistoj estas Witkacy, Bruno Schulz kaj Witold Gombrowicz, kiujn oni alkalkulas al avangardistoj; sciencfikcia verkisto Stanisław Lem, kiu en siaj verkoj antaŭvidis tre multajn sciencajn malkovrojn, kiuj poste evidektiĝis faktaj: biotekniko, interreto, virtuala realeco; raportisto Ryszard Kapuściński, kies bildigoj de aliaj kulturoj kaj nacioj estas tre sestimataj tutmonde kaj tradukataj al aliaj lingvoj. Aliaj gravaj verkistoj estas: Zbigniew Herbert, Sławomir Mrożek, Jarosław Iwaszkiewicz, Leopold Tyrmand, Stefan Chwin, Jerzy Prokopiuk, Robert Stiller, Andrzej Waligórski, Maria Pawlikowska-Jasnorzewska, Julian Tuwim, Ferdynand Goetel, Piotr Kuncewicz, Paweł Jasienica, Stanisław Jerzy Lec, Tadeusz Boy-Żeleński, Tadeusz Różewicz, Józef Mackiewicz, Andrzej Bobkowski, Zofia Nałkowska, Krzysztof Kamil Baczyński, Stanisław Barańczak, Adam Zagajewski, Tadeusz Konwicki, Stefan Wiechecki, Marcin Świetlicki, Andrzej Stasiuk, Eustachy Rylski kaj Jerzy Sosnowski.

Muziko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pola muziko.
Witold Lutosławski, pola komponisto

Plej ofte menciataj polaj komponistoj de klasika muziko estas[6]: Fryderyk Chopin, Karol Szymanowski, Krzysztof Penderecki, Zbigniew Preisner, Wojciech Kilar, Ignacy Jan Paderewski, Henryk Wieniawski, Krzysztof Komeda, Andrzej Panufnik, Stanisław Moniuszko, Jan Kaczmarek kaj Witold Lutosławski.

Inter plej famaj nuntempaj polaj muzikaj grupoj apertenas: Lady Pank kaj Manchester.

Kino

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Polaj filmoj.

Polaj reĝisoroj, kies filmoj kandidatiĝis por Oskar-premio en la kategorio de neanglaningvaj filmoj, estas: Jerzy Antczak, Sławomir Fabicki, Feliks Falk (dufoje), Robert Gliński, Jerzy Hoffman, Andrzej Jakimowski, Jerzy Kawalerowicz (trifoje), Dorota Kędzierzawska, Krzysztof Kieślowski (trifoje), Jan Jakub Kolski, Andrzej Kotkowski, Kazimierz Kutz (dufoje), Witold Leszczyński, Juliusz Machulski, Czesław Petelski, Magdalena Piekorz, Radosław Piwowarski, Roman Polański, Jerzy Stuhr, Piotr Trzaskalski, Andrzej Wajda (sepfoje), Leszek Wosiewicz kaj Krzysztof Zanussi (kvarfoje).

Kuirarto

Pierogi – polaj ravioloj
Panerumita kotleto

La kreiĝon de tipa, pola kuirarto forte influis historia evoluo. La teritorion de Pola Respubliko enloĝis diversaj nacioj kaj tre fortas kuirartaj influoj ĉefe orientaj (tataraj-turkaj, antaŭe mongolaj), rutenaj, germanaj, francaj, italaj kaj judaj.

La plej popularaj polaj pladoj estas samtempe tre popularaj en la najbaraj landoj. Inter ili menciindas: pierogi (pola versio de varenikoj, ravioloj ktp.), kaĉoj, farĉitaj terpombuloj, supoj (el acida brasiko aŭ milio, barĉo, pizosupo, nigra supo, buljono, supo el acidigita faruno), manĝaĵoj el terpomoj kaj brasikoj (ekz. bigoso, brasika rulaĵo), bakaĵoj, pano, kukoj (ekz. mielkukoj kaj benjetoj), produktaĵoj el kazeo, viandoj (ĉefe porka, koka kaj bova). Malpli oftas sur pola tablo fiŝoj. Inter tipe polaj specialaĵoj menciindas la kukoj faworki, pola griza saŭco kaj bigoso.

Ordinara alkoholaĵo estas vodko (ekz. fama żubrówka) - multe pli ofte drinkata ol medo, kiun tamen oni opinias tradicia pola alkoholaĵo. Tiuj fortaj alkoholaĵoj tamen pli kaj pli cedas sian lokon al lupola hela biero. En Pollando oni povas aĉeti multajn bierojn, inter plej famaj polaj bieroj apartenas Tyskie kaj Żywiec. Multe malpli populara estas vino – kutime eksterlanda, ĉar pro netaŭga klimato ekzistas nur kelkaj polaj vinfarejoj.

Tre populara trinkaĵo estas nigra teo trinkata ofte kun sukero kaj citrono. Ĝi venis el Anglio danke al nederlandaj komercistoj, tuj post kiam ĝi aperis en okcidenta Eŭropo. Ĝia vera populariĝo okazis tamen en la 19-a jarcento danke al rusoj. En polaj domoj oni ekuzis samovarojn.

Populara estas ankaŭ kafo, en Pollando trinkata de la 18-a jarcento.

Kovrilpaĝo de "Pollando – Nombroj kaj Faktoj"

Transporto

Tramoj

Tramtransporto en kunurbaĵo de Supra Silezio estas la plej granda tramsistemo en Pollando[7], kiu funkcias sur teritorio de 13 komunumoj[8]: Będzin, Bytom, Chorzów, Czeladź, Dąbrowa Górnicza, Gliwice (tramvojo el limoj de urbo ĝis tramdeponejo en Gliwice, sur kiun lokitas nur unua haltejo), Katowice, Mysłowice, Ruda Śląska, Siemianowice Śląskie, Sosnowiec, Świętochłowice kaj Zabrze. Antaŭe, tiu tramsistemo funkciis ankaŭ en Piekary Śląskie, Wojkowice kaj en vilaĝo Wieszowa. Nuntempe funkcias 30 tramlinioj kun suma longeco de tramvojoj 200,6 km. Tramtransporton en pola Supra Silezio sekurigas la akcia kompanio Tramwaje Śląskie, kiu funkcias en la nomo de KZK GOP.

Fervojoj

  • Fervojlinio Poznań Główny – Szczecin Główny estas durela, elektrizita, magistrala fervojlinio, kiu kunigas fervojstacio Poznań Główny kun fervojstacio Szczecin Główny. La linio estas parto de la internacia fervoja magistralo E59 el Skandinavio ĝis Eŭropo. Tiu fervojlinio estas baza fervoja konekto inter ĉefurbo de la Okcidentpomeria Provinco kaj aliaj teritorioj de Pollando. Ĝi situas en limoj de tri polaj provincoj: Grandpollanda, Lubuŝa kaj Okcidentpomeria Provinco. Nuntempe tiu linio havas nombron 351.

En Esperanto aperis

  • Pollando Nombroj kaj Faktoj; Interpress; Varsovio, 1974

Plej gravaj esperantaj asocioj aŭ kluboj


Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. http://poradnia.pwn.pl/lista.php?id=2783 etimologio de la vorto Pollando; pollingve
  2. http://www.fil.us.edu.pl/ijp/poradnia/baza_archiwum.php?POZYCJA=100&AKCJA=&TEMAT=Etymologia&NZP=&WYRAZ= “Kio estas la etimologio de la vorto Pollando?”; pollingve
  3. http://www.rp.pl/artykul/120621,120753_Blogoslawienstwo_Mieszkowi.html Beno al Mjeŝko, pollingve
  4. Davies, Brian: State and Society on the Black Sea Steppe,1500–1700
  5. http://www.turistika.cz/polsko
  6. http://www.mytopdozen.com/Best_Polish_Composers.html Listo de polaj pomponistoj plej ofte menciataj en interreto
  7. Statystyka torowisk tramwajowych w polskich miastach (pola lingvo) infotram.pl, 2014-01-24.
  8. UCHWAŁA NR XCIV/50/2008 Zgromadzenia Komunikacyjnego Związku Komunalnego GOP w Katowicach z dnia 2 grudnia 2008 r. , Strategia działania KZK GOP 2008-2020, paĝo no. 8, la 4-an de julio 2014, [1]
  9. Odra, 2014-01-26, Instytut Rozwoju i Promocji Kolei, IRiPK.pl
  10. Odkrywamy Wrocław: Dworzec Świebodzki, 2014-01-26, Wojciech Prastowski, 2012-01-15, TuWroclaw.com
  11. Atlas Linii Kolejowych Polski 2011, Mapy ogólne, Stankiewicz Ryszard, Stiasny Marcin, A3-H12, Eurosprinter, Rybnik, 2011. ISBN 978-83-931006-4-4
  12. Atlas Linii Kolejowych Polski 2011, Mapy ogólne, Stankiewicz Ryszard, Stiasny Marcin, A3-H12, Eurosprinter, Rybnik, 2011. ISBN 978-83-931006-4-4

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:EL Informoj pri Pollando en la vikio de UEA esperante Ŝablono:EL Sekcio de serĉilo pri Pollando esperante Ŝablono:EL Informoj pri Esperanto en Pollando esperante

Eŭropa Unio