Pierre Carlet de Marivaux: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Rei-bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: pl:Pierre de Marivaŭ
Linio 35: Linio 35:
[[it:Pierre Carlet de Chamblain de Marivaux]]
[[it:Pierre Carlet de Chamblain de Marivaux]]
[[ko:피에르 드 마리보]]
[[ko:피에르 드 마리보]]
[[pl:Pierre de Marivaux]]
[[pt:Pierre de Marivaux]]
[[pt:Pierre de Marivaux]]
[[ru:Мариво, Пьер Карле де Шамблен де]]
[[ru:Мариво, Пьер Карле де Шамблен де]]

Kiel registrite je 04:33, 21 mar. 2007

Literaturo > Franclingva literaturo > MARIVAUX < Franca lingvo


MARIVAUX, [marivo] estas franca skribisto (4-a de februaro 1688 - 12-a de februaro 1763). Lia vera nomo estas Pierre CARLET DE CHAMBLAIN DE MARIVAUX. Li naskiĝis en Parizo, sed pasigis grandan parton de sia junaĝo en Riom, centra Francio. Li komencis sian karieron kiel skribisto de parodioj kaj redaktoro en gazetoj. Ruinigita post la financa katastrofo de Law (bankrotoj), li dediĉis sin al teatro.

Li renovigis la francan teatron, precipe la komedion, bazante ĝin sur nova skribmaniero : priskribo de intima etoso, naskiĝantaj amo-sentoj, rilatoj inter viroj kaj virinoj, en lingva stilo tute nova por tiu epoko. Liaj personaĵoj efektive interparolas kiel en la "vera vivo", sen uzi specifajn vortaron aŭ esprimojn kiuj oni kutime trafis en klasikismaj teatraĵoj. Oni poste nomos tiun delikatan kaj fajnan stilon "marivaudage".

Li skribis multajn teatraĵojn, inter alie :

  • "La surprise de l'amour" (1722)
  • "La double inconstance" (1723)
  • "Le Jeu de l'amour et du hasard" (1730)
  • "La mère confidente" (1735)
  • "Les fausses confidences" (1737)
  • "L'épreuve" (1740)

Li ankaŭ estas la aŭtoro de du romanoj, ofte konsiderataj kiel ĉefverkoj de la franca literaturo :

  • "La vie de Marianne" (1731-1741)
  • "Le paysan parvenu" (1735)
Dosiero:Portrait Marivaux.jpg