Mülheim: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sencay (diskuto | kontribuoj)
e ligilo al Opole
Linio 639: Linio 639:
Patronadoj ekzistis ekde [[1967]] ĝis [[2005]] kun la [[rapidboato]] ''S70-Kormoran'' de la [[federacia marino]] kaj ekde [[1998]] al la flugmaŝino [[Boeing 747]]-400 ''Mülheim an der Ruhr'' (registronumero D-ABVO) de la [[Deutsche Lufthansa]]. La flugmaŝino staciiĝas sur la flughaveno [[Rhein-Main-Flughafen]] en [[Frankfurt ĉe Majno]].
Patronadoj ekzistis ekde [[1967]] ĝis [[2005]] kun la [[rapidboato]] ''S70-Kormoran'' de la [[federacia marino]] kaj ekde [[1998]] al la flugmaŝino [[Boeing 747]]-400 ''Mülheim an der Ruhr'' (registronumero D-ABVO) de la [[Deutsche Lufthansa]]. La flugmaŝino staciiĝas sur la flughaveno [[Rhein-Main-Flughafen]] en [[Frankfurt ĉe Majno]].





[[Kategorio:Geografio]]
[[Kategorio:Eŭropo]]
[[Kategorio:Germanio]]
[[Kategorio:Nordrejn-Vestfalio]]
[[Kategorio:Nordrejn-Vestfalio]]
[[Kategorio:Urboj_de_Germanio]]
[[Kategorio:Urboj_de_Germanio]]


--[[Vikipediisto:Longharulo|Longharulo]] 12:21, 10. Jan 2007 (UTC)


[[af:Mülheim an der Ruhr]]
[[af:Mülheim an der Ruhr]]

Kiel registrite je 15:02, 26 mar. 2007

blazono mapo
blazono de la urbo Mülheim ĉe Ruhr Lage der kreisfreien Stadt Mülheim an der Ruhr in Deutschland
Logo devizo
Dosiero:LogoMH.jpg Mölm boven aan !
(Mülheim antaŭe
laŭsence
Mülheim ganz vorn)
bazaj faktoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
regdistrikto: Duseldorfo
provinca komunumligo: Rejnlando
regiona ligo: regiona ligo Ruhr
subdistrikto: ekstersubdistrikta urbo
areo: 91,26 km²
loĝantoj: 169.917 (31a de decembro 2005) [1]
loĝodenso: 1.862 loĝantoj po km²
alteco: 26,0 bis 152,7 m ü. NN
Poŝtkodoj: 45468-45481 (malnove: 4330)
kodo: 0208
geografia situo: 51° 26' N, 6° 53' O
aŭtokodo: MH
UN/LOCODE: DE MUH
ofica komunumkodo: 05 1 17 000
urba subdivido: 3 urbdistriktoj kaj

9 urbopartoj

adreso de la
urba administrado:
Bürgeramt
Löhstraße 22-26
45468 Mülheim–Ruhr
retpaĝo: http://www.muelheim-ruhr.de
retadreso: info@stadt-mh.de
Politik
urbestro: Dagmar Mühlenfeld (SPD)
ŝuldoj: 57,7 Mio € sen propraj entreprenoj
441,5 Mio € kun propraj entreprenoj
(stato: 1a de januaro 2006)
loĝantaro
senlaboruloj: 9.175 (stato: 30a de junio 2006)
kvoto de senlaboreco: 11,3 % (stato: 30a de junio 2006) [2]
kvoto de eksterlandanoj: 9,77 % (Stand: 30. Juni 2005)
aĝostrukturo:
0-18 jaroj: 16,3 %
19-65 jaroj: 61,1 %
über 65 jaroj: 22,6 %

Mülheim ĉe Ruhr estas ekstersubdistrikta urbo en la okcidenta ruhr-regiono en Nordrejn-Vestfalio. Mülheim ĉe Ruhr konektas – kiel „ĉerivera urbo““ – Duseldorfon kaj la Ruhr-regionon. Kiel ununura urbo rekte ĉe Ruhr-rivero ĝi nomas sin ankaŭ „ĉerivera urbo“.

La urbo interas la metropolojn Duseldorfo, Asindo kaj Duisburg/Oberhausen. La koncesiigo de la urbaj privilegioj okazis en 1808, Jarcento poste la nombro de enloĝantoj transpaxis la decidan limon farante Mülheim ĉe Ruhr grandurbon kaj hodiaŭ, nelonge antaŭ la 100-jara jubileo, kun ĉ. 170.000 loĝanoj ĝi estas unu el la pli malgrandaj grandurboj de la lando

Kiel unua Ruhr-regiona grandurbo Mülheim iĝis senmineja urbo pro la retiriĝo de la karbominado dum la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento kaj pro tio ĝi estis devigata pli frue ol la aliaj Ruhr-regionaj urboj majstri la strukturŝanĝon. La iama leda kaj minejmetalurgia urbo sukcese plenumis la ŝanĝon al multbranĉa ekonomiloko. Mülheim ĉe Ruhr estas sidejo de du Max-Planck-Institutoj (esplorinstitutoj).

La ekonomiloko Mülheim ĉe Ruhr estas laŭ federacivasta rangigo la plej sukcesa urbo en la Ruhr-regiono. Krome la „ĉerivera urbo“ pro 50 elcentoj da herbejaj kaj arbaraj areoj estas alloga loĝoloko inter Duseldorfo kaj la Ruhr-regiono


Panorama Mülheim an der Ruhr - Blick nach Süden
Panorama Mülheim an der Ruhr - Blick nach Süden

Geografio

Situo

Übersichtsplan

La urbocentro troviĝas ĉ. 10 ĝis 12 km oriente de la enbuŝiĝo de la Ruhr en la Rejnon ambaŭflanke de la rivero, kiu trafluas la tutan urboteritorin laŭlonge de 14 km elsudoriente-nordokcidenten. Inter Broich kaj la preĝejomonteto la Ruhr forlasas la branĉoj de la Rejnlandan Skistomontaron kaj atingas la Malsuprorejnlanda Malaltebenaĵo. Per la situo de la urbocentro rekte ĉe la rivero kaj en la sekcopunkto inter Rejnebenaĵo kaj la plej nordaj montetoj de la Berga Lando montriĝas unikaĵo de Mülheim, kiu ege kreskigas ties allogivon.

Geologio

Rilate la geologian strukturon la urbosituas en limregiono. La karbotavoloj ekestintaj dum la karbonio eliĝas je la nordaj branĉoj de la Skistomontaro. La Ruhr erodis ĉi tie pli ol 50 m profunde en la mezaltan montaron kaj parte malkovris la ŝtonkarbotavolojn, kio ebligis la prospektoradon de la ŝtonkarbo per mingalerioj. Norden la karbohavaj tavoloj plimalaltiĝis subtersurfacen, kio postulas la minado per ŝaktoj. La areoj norde kaj oriente de la Ruhr apartenas pro siaj loesaj grundoj al la naturspaco de la Westenhellweg.


Klimato

Mülheim havas, pro la situo en la okcidento de Germanio, tutjaran moderan klimaton. Entute la klimato estas pli mara ol kontinenta kaj montras tipajn klimatajn karakterizaĵojn de densege setlitaj areoj. La precipitokvanto situas je ĉ. 930 mm en la longjara mezumo kaj la averaĝa jartemperaturo sumiĝas je 9,6 °C.

Najbarurboj

La urbo Mülheim ĉe Ruhr limitas norde al la ekstersubdistrikta urbo Oberhausen kaj oriente al la ekstersubdistrikta urbo Asindo. En la sudo estas la aglomeracio de Düsseldorf kun la urbo Ratingen en la subdistrikto Mettmann kaj en la okcidento la ekstersubdistrikta urbo Duisburg. La tuta urbolimo estas 49 km longa.

Urboteritorio

Dosiero:Flaechennutzung MH 2006.jpg
Areouzado

La urboteritorio inkluzivas areon de 91 km² kaj etendiĝas nordsuden je 13,4 km okcident-orienten 10,7 km. La plej alta punkto sur la urboteritorio mezuriĝas 152,7 m kaj situas je la flughaveno Essen-Mülheim, la kun 26,0 m super NN plej malalta punkto troviĝas ĉe la transiro de la Ruhr al Duisburg. La areo estas je samaj porcioj sigelfermitaj per konstruaĵoj kaj trafikareoj, arbaroj kaj verdejoj kaj agrikulture uzataj kampoj.

Urba subdivido

El historia vidpunkto oni distingas inter naŭ urboparto, kiuj estis ĝis siaj enkomunumiĝoj memstaraj komunumoj. Ekde 1975 Mülheim krome estas subdividata en la tri urbodistriktoj Maldekstra Ruhr, Dekstra Ruhr Norda und Dekstra Ruhr Suda. Por la ellaborado de longtempaj evolukonceptoj kaj por statistikaj celoj en 1984 la urbokonsilantaro decidis disdividi la urboteritorion en ses partojn respektante la historiajn kaj strukturajn faktojn. Tiuj partoj estas pli grandaj ol la historiaj urbopartoj, tamen daŭrigas iliajn nomojn.

Dosiero:MH Stadtteilübersicht.JPG
urbopartoj de Mülheim
urboparto areoparto distrikto areo (ha) loĝantoj
(31-a de decembro 2006)
1-Altstadt I 1-Stadtmitte 1-Dekstra Ruhr Suda 320 19.727
2-Altstadt II 1-Stadtmitte 1) 1-Dekstra Ruhr Suda 1) 579 24.759
3-Styrum 2-Styrum 2-Dekstra Ruhr Norda 444 15.900
4-Dümpten 3-Dümpten 3) 2-Dekstra Ruhr Norda 3) 551 19.245
5-Heißen 4-Heißen 2) 1-Dekstra Ruhr Suda 2) 888 21.686
6-Menden-Holthausen 1-Stadtmitte 1-Dekstra Ruhr Suda 1.730 13.616
7-Saarn 5-Saarn 3-Maldekstra Ruhr 2.692 23.848
8-Broich 6-Broich/Speldorf 3- Maldekstra Ruhr 878 14.151
9-Speldorf 6-Broich/Speldorf 3- Maldekstra Ruhr 1.046 18.381

1) El la urboparto Altstadt partoj estis deigataj (Altstadt II-Nordost kaj Papenbusch) kaj aligataj la distrikton Dekstra Ruhr Norda resp. la areoparton Dümpten
2) El la urboparto Heißen partoj estis deigataj (Winkhausen-Nord) kaj aligataj la distrikton Dekstra Ruhr Norda resp. la areoparton Dümpten
3) La areoparto Dümpten konsistas el la historia urboparto kaj la supre menciitaj pliampleksigo

Historio

Krom tiu ĉi superrigardo ekzistas detala kronologia historitabulo

Mezepoko

kastelo Broich

La historio de la urbo Mülheim estas streĉe ligita al la kastelo Broich, kiun oni konstruis ĉ. 900 – laŭ necertaj spekulativaj rezonadoj en la jaroj 883/884 – kiel defendbarilon kontraŭ la atakoj de la vikingoj – ĉe la Ruhrtravadejo. En la jaro 1093 oni nomis „Mulinhem“ kiel juĝejon de la ruhrdistrikto, kaj en tiu ĉi dokumenta mencio de la urbonomo ankaŭ estas menciitaj mastro de Broich kaj aliaj nobeluloj el la regiono de Mülheim.

Ĉ. 1200 estis fondita das cisterciana monaĥinejo Saarn sur la hodiaŭa urboteritorio de Mülheim. Pri la tiamaj fondintoj kaj la unuaj monaĥinoj oni nur scias malmultege. Kelkajn jardekojn poste, en dua fondofazo, arkiepiskopo Engelberto la 1-a de Kolonjo (regotempo 12201225) atentiĝis kadre de siaj politikaj agadoj kiel arkiepiskopo, grafo de Berg kaj samtempe regnoadministranto kaj edukanto de la neplenaĝa Henriko la 7-a (regotempo 12201235) pri monaĥejo Saarn. Engelbert zorgis verŝajne pri la enprenado de la monaĥinoj de Saarn en la cistercianan ordenon kaj la enkonduko de rigora fermiteco, krome por ampleksa privilegiigo de la monaĥejo fare de la papo kaj la imperio. Per tio la vivado de la monaĥinoj kaj la ekzistado de la monaĥinejo ekstaris sur nova, daŭra jura kaj materia fundamento. Sekvatempe la monaĥinejo ricevis multnombrajn donacaĵojn el Mülheim kaj la najbara regiono, i.a. ankaŭ de la suverenoj de Broich. En ilia memorlibro la monaĥinoj – supozebkle pro instigo de Engelberto - honoriĝis reĝon Henrikon kiel fundinton. La abato de Kamp ricevis la taskon transpreni la observadon super la cisterciana monaĥinejo kaj prizorgi la monaĥinojn klerikale. En la 15-a kaj ekde la 17-a jarcento ekzistis tendencoj transformi la monaĥinejon en abatinejon. La franca registaro de la grandduklando Berg en 1808/09 malfondis la monaĥinejo Saarn kadre de la sekularigo de ekleziaj bienoj.

Ĉar en la jaro 1372 la suverenoj de Broich formortis, kastelon Broich unue ricevis la grafoj de Isenberg-Limburg. La Kolonja arkiepiskopo Dietrich la 2-a de Moers kaj duko Gerhard de Jülich-Berg sukcesis en 1443 konkeradon kaj okupadon de Broich, dum kiam ili detruis la fortikaĵon. Post formortado de la grafoj de Isenberg-Limburg-Broich en vira linio la grafogento Daun-Falkenstein heredis en 1508 la posedaĵojn.

Frua novepoko

Mapo del la reglando Broich ĉ. 1790

En la 16-a jarcento la regantoj de la reglando helpe de la dukoj de Berg forŝteliĝis el la pretendoj de la elektoprinco de Kolonjo. Dum la 17-a kaj 18-a jarcento la grandduklando Berg sukcesis validigi suverenecajn rajtojn pri la reglando Broich.

Dum la Hispana-Nederlanda Okdekjara Milito, kiu ankaŭ ege kunafekciis Malsuprorejnlandon kaj Vestfalion, en la jaro 1598 Hispanaj trupoj sieĝis la fortikaĵon Broich, kiu devis kapitulaci. Nur malmultajn tagojn post la kapitulaco de la kastelo la Hispanoj murdis la grafon Wirich von Daun-Falkenstein, la plej grava estro de la protestantoj en la duklandoj Jülich-Kleve.

Kiam la linio de la grafoj de Daun-Falkenstein estingiĝis en la jaro 1682 per la morto de Wilhelm Wirich, la feŭdo iĝis al la grafoj de Leiningen, kiun la regantoj de Broich administriĝis per financmastro.


Komenco de la industriigo

Urbaspekto ĉ. 1840 – Unuaj kamentuboj estas ekkoneblaj je la horizonto, ankaŭ la nomdonaj muelejoj. La vigla ŝiptrafiko montras la longdauran gravecon de Mülheim por la karbokomerco.

La industriigo de Mülheim komencis ĉ. per la finkonstruo de la Ruhr kiel ŝipirvojo. Dum kiam sur la malsupra fluo de la Ruhr inter Duisburg kaj la urbocentro de Mülheim ŝipado eblis kaj jam en 1716 en Duisburg-Ruhrort ekestis la unua Rejnhaveno, la Ruhr iĝis navigebla ankaŭ supre de la urbocentro de Mülheim nur en 1780 pro la instalo de la unua kluzo. Per tio la karbokomerco travivis daŭran haŭson, ĉar nun oni povis haŭli la barĝojn ekde Hattingen ĝis la haveno de Duisburg laŭlonge del la haŭlovojeto. Kun minejo Humboldt kaj minejo Sellerbeck samtempe ankaŭ ekestis la unuaj minejoj kun ŝparema kaj ekonomia karbelminigo sur la urboteritorio de Mülheim.

Kadre de la Napoleonaj konkeroj en 1806 la reglandoj Broich kaj Styrum estis malfundataj kaj kunigataj al oficejo Broich-Styrum, al kiu ankaŭ apartenis Mülheim. Nur du jarojn poste, la 18-an de februaro 1808, la Franca administracio deklaris Mülheim municipon kaj la komunumo ricevis per tiu unuafoje urbajn rajtojn laŭ la Franca modelo. Ankaŭ administre sekvis eligo el la duklando Berg kaj la aligo al la novkreita Rejn- departemento.

En la jaro 1811 meĥanikisto Johann Dinnendahl malfermis mekanikan metiejon kaj kune kun sia frato, Franz Dinnendahl, li fondis en 1820 ferfandejon por la fabrikado de gisitaj maŝinpartoj, el kiu poste ekestis la Friedrich-Wilhelms-Hütte.


Post la decidoj de la Viena Kongreso 1815 Mülheim estis enigata en la Prusan ŝtaton kaj ekde 1816 administrata de la subdistrikto Asindo, kiu tamen jam je la 27-a de septembro 1823 estis malfondata kaj unuigata kun la subdistrikto Dinslaken al nova subdistrikto Duisburg kiel parto de la Rejnprovinco,

La grandega ekonomia haŭso ebligis en 1837 la ekfunkciigon de la Sellerbeck-a ĉevalvego ekde la haveno al la minejo Sellerbeck en Dümpten kaj en 1839 la finkonstruon de la privata Aktienstraße ekde la haveno Mülheim al Essen-Borbeck.

Kvardek jarojn post donado de la Francaj urborajtoj Mülheim ricevis en 1846 ankaŭ la urborajto laŭ Prusa leĝo.

Suproj de la industriigo

aspekto de la Friedrich-Wilhelms-ŝtaluzino ĉ. 1870

Inter 1850 kaj 1890 Mülheim transformiĝis de trankvila loko de ŝipirado al pulsa industriloko. En 1849  – unuafoje en la Ruhr-regiono – en la Friedrich-Wilhelms- ŝtaluzino komencis la ŝtalproduktado per koakso kaj konsekvence apud la minejo Wiesche en 1861 malfermiĝis la unua briketfabriko de la Ruhr-regiono. Por pliproduktado oni unuigis multajn el la etaj minejoj al subteraj minejoj. Tiel komence de la 1850-aj jaroj kvin grandŝakto elminigis, tamen baldaŭ la kreskado de la karboprodukto ne plu eblis, kaj kadre de la nordenmigrado del la karbominado en la Ruhr-regiono la najbarurboj eksuperis la minejojn de Mülheim laŭ grando kaj produktadkvanto. La alligo de la urbo al la fervojreto de la fervojentrepreno Bergisch-Märkische Eisenbahn en la jaro 1862 kaj la konstruado de la Ruhrvalo-fervojo (18721876) kaŭzis dekadencon de la ŝipiro sur la rivero Ruhr, kaj en 1890 iris la lastaj karboŝipoj.

Mapo de la urbo kaj de la subdistrikto ĉ. 1880

En tiu tempo de ekonomia alistrukturigo August Thyssen akiris en 1871 la Heckhoffshof en Mülheim-Styrum kaj fondis tie ĉi la firmaon Thyssen & Co., kiu iĝos bazo de unu el la plej grandaj metalurgiaj industrikonzernoj.

La kreskado de la Ruhr-regiono ekigita pro la industriigo necesigis ankaŭ administrajn reformojn, kiuj parte okazis en rapida sinsekvo. Tiel Mülheim ĉe Ruhr en 1873 iĝis la rezidejo de novkreita samnoma subdistrikto Mülheim ĉe Ruhr|, post kiam la urboj Duisburg kaj Asindo estiĝintis ekstersubdistriktaj. Tiu ĉi subdistrikto jam en 1887 refoje estis dividata, kaj la okcidenta parto alfalis la subdistrikton Ruhrort. En 1904, do denove nur 17 jarojn poste, Mülheim iĝis ekstersubdistrikta urbo laŭ la nova Rheinische Provinzialordnung post atingi pli ol 40.000 loĝantoj.

Ankaŭ alie la progreso kaj la daŭra kreskado estis observeblaj: en la jaro 1897 la unua elektra tramo trafikis en Mülheim kaj en 1899 Infanterioregimento ekloĝis en nova kazerno ĉe la Kaiserstraße helpante tiel Mülheim akiri la statuson de garnizonejo.

Survoje al grandurbo

Rigardo sur la urbocentro sur la dekstra bordo de la Ruhr ĉ. 1890

En la tempo de 1904 ĝis 1928 Paul Lembke kiel ĉefurbestro de Mülheim formis la vizaĝon de la urbo decide laŭ siaj ideoj. En la jaro de sia ekoficado la Ruhr-urbo pligrandiĝis pro la enkomunumigo de la urbopartoj maldekstraj de la Ruhr laŭ la areo je la sepobla kaj la enloĝantonombro kreskis per unu fojo ekde 40.000 je pli ol 93.000. Jam kvar jarojn poste  – akoaze de la 100-jara ekzisto  –  Mülheim transpaŝis la limon de 100.000-enloĝantoj kaj rajtis enviciĝi en inter la grandurbojn. Tamen dum la sekvantaj jaroj Lembke ne sekvis en la en la postaj jaroj la strategion de loĝantokreskigo per ĉiu prezo. Li ekz. rifuzis aneksi Alstaden kaj la nordajn partojn de Dümpten kaj Styrum kaj translasis ilin al Oberhausen, ĉar por lia gusto la distriktoj estis tro dense setlitaj kaj stampitaj de la karbominado. Aliflanke li postulis la enkomunumigo de Heißen, Süd-Dümpten kaj precipe de Menden kaj Raadt. Je tio oni ekkonas la celon, kiun sekvis Lembke: krei „verdan Mülheim“, car tiuj ĉi urbopartoj apartenas al la agrikulture stampitaj regionoj kun enlanda loĝantaro.

Dum tiu tempospaco la urbo formetis sian eturban karakteron kaj ŝanĝiĝis al grandurbo pro decidaj pliboniĝoj en la infrastrukturo kaj la ekonomio samkiel pro esencaj kulturaj impulsoj. Al tio kontribuas ankaŭ la plikonstruado de la lernejosistemo, la setligo de la Kaiser-Wilhelm-Instituto (1912, instituto por esploro de karbo), inaŭguro de la urbohalo (1926), konstruo de tri Ruhr-pontoj kaj finkonstruo de la ŝipirkanalo kun haveninstalaĵoj (1927). Menciinda estas ankaŭ kiel resta sukceso la kreado de vastaj urboproksimaj ripozejoj sur la teritorio de Mülheim.

Naciosocialismo

El la lastaj liberaj balotoj al regnoparlamento la 6-an de novembro 1932 NSDAP iĝis la plej forta partio en Mülheim kun 28,3 % de la voĉoj. Kompare kun la rezulto por tuta Germanio la elektokonsento de 33,1 % al la naciosocialismo tiu de la elektantaro de Mülheim situis do iomete pli malsupre. Simile la aliaj urboj de la Ruhr-Regiono la NSDAP ja iĝis la plej forta partio, tamen la (KPD kun 24,27 % kaj SPD kun 13,53 %) komune atingis kun 37,81 % pli da voĉoj [3]. Tamen ankaŭ en Mülheim erupciis la entuziasmo pri la instalado de Adolf Hitler kiel regna kanceliero kaj la loĝantaro festis tion per torĉomanifestacio.

Ekde meze de februaro speciale en la urboparto Dümpten okazis unuaj domtrasercadoj ĉe supozataj komunistoj, kaj fine de februaro 200 SS-, SA- kaj Stahlhelm-membroj (milico de DNVP, alia ekstreme dekstra partio, kiu tiam formis koalicion kun la NSDAP) en la urbo oficiale transprenis la policaŭtoritaton kiel helppolicistoj kaj arestis multajn politikajn kontraŭulojn. En la unuaj komunumaj balotoj post la potencakiro la NSDAP atingis 45,1 % de la voĉoj. Per la unua konsilantardecido ili donis al Hitler kaj Hindenburg la honorcivitanecon de la urbo.

La 30-an de septembro 1938 okazis la „kvazaŭ-konfisko“ kontraŭ la juda komunumo en Mülheim: Per decido de la urbkonsilantaro oni perforte vendis la sinagogon ĉe la Viktoria-placo por nur 56.000 Reichsmark al la urba ŝparbanko. Nur kelkajn semajnojn poste dum la pogromnokto “Reichskristallnacht“ ekde la 9-a ĝis la 10-a de novembro la juda preĝejo forbrulis. La brulegon ĝuste faris la fajrobrigado de Mülheim, kiu dum la estinglaboroj limitiĝis do nur pri tio eviti, ke la fajro transiru al najbaraj domoj.[4].

En junio 1941 la sekretpolico Gestapo instaligis deviglaboran koncentrejon apud la flughaveno Essen-Mülheim. Kiel gardistoj funkciis 26 Asindaj policanoj, kaj la laborenmetado okazis per la flughavenkompanio. Ĝis marto 1945 laŭtakse trairis 6.000 ĝis 8.000 homoj la koncentrejon, ĉe tio 130 malliberuloj perdis siajn vivojn.

Dum la jaroj 1943 kaj 1944 la urbo estis plurfoje celo de Britaj aeratakoj. La plej forta atako okazis en la nokto de la 22-a al la 23-a de junio 1943. En tri dense sinsekvaj eskadroj 242 Lancaster-, 155 Halifax-, 93 Stirling-, 55 Wellington- und 12 Mosquito-bombaviadiloj atakis la Ruhr-urbon. Ĉefaj celoj estis la urbocentro, la fervojlinioj, la tuboproduktanta fabrikejo Deutsche Röhrenwerke, firmao Schmitz-Scholl kiel proviantproduktanto por la regna armeo, riparejo de la fervojkompanio kaj la haveno. La atako mortigis 530 loĝantojn kaj detruis aŭ damaĝis 1.630 konstruaĵojn. Post tio 40.000 loĝantojn oni devis evakui.

Dum plia bombatako, kiu efektive celis la urbon Oberhausen, la nokton de la 1-a ĝis la 2-a novembro 1944 kelkaj bomboj trafis ankaŭ la urboparton Dümpten. tie kaj en la ĉirkaŭaj urbopartoj 33 loĝantoj perdis siajn vivojn. La 24-an de decembro 1944 okazis la lasta forta atako. Por defendado de la Germana ofensivo en Belgio aerarmee subtenata ekde la flughaveno de Mülheim, 338 Britaj bombaviadiloj atakis la flughavenon Essen-Mülheim. 74 loĝantoj de la urbo mortis, el tiuj 50 nur pro unu plentrafo sur bunkro.

La militfino venis por la urbo la 11-an de aprilo. La teritorion de Mülheim ankoraŭ defendis 200 soldatoj subtenataj per 3.000 de la „Volkssturm“, milico konsista el maljunuloj kaj neplenaĝaj junuloj. Je la mateno la unuaj Usonaj soldatoj antaŭenmarŝis ekde Asindo trans la urboparto Heißen al la urbocentro. Ekestis nur mallonga batalo, en kiu batalmortis du milicanoj kaj tri Usonaj soldatoj. Tri monatoj post la konkero la Usonanojn anstataŭis Britaj soldatoj.

Postmilita tempo

Mülheim-urbocentro rigarde sur la urbodoma turo

je la militfino nur ankoraŭ vivis 88.000 homoj en Mülheim, tamen jam fine de 1945 la nombro rekreskis pro hejmenvenintaj soldatoj kaj rifuĝantoj al 125.441. La rekonstruado unue komencis sub la impreso de malmuntadoj, kiu trafis antaŭ ĉio la fer- kaj ŝtalindustrion. Tamen jam en 1950 la Mannesmann-tubfabrikoj estis refoje la plej granda tuboproduktanto de Okcidenteŭropo. La nombro de dungitoj de la uzino kreskis ekde 6.000 (1950) al pli ol 10.500 (1961) kaj simila validas por la nombro de tutaj dungitoj, kiu kreskis de 49.000 al 82.000.

En 1964 por la Ruhr-urbo komencis la longdaura kaj malfacila strukturŝanĝo. Kaŭze de la ŝalo- kaj karbokrizo je la altfornoj de la Friedrich-Wilhelms-ŝtaluzino oni ĉesigis la produktadon. Mülheim kiel unua urbo en la Ruhr-regiono ne plu disponis pri ŝtalproduktejoj. Du jarojn poste (1966) la karbominado en la minejo Rosenblumendelle devis ĉesi. Per tio Mülheim kiel unua Ruhrregiona urbo estis senminada.

Dum la proceso de alistrukturigo oni starigis sur la tereno de la iama minejo la Rejn-Ruhr-Centron, granda surtegmentita butikcentro, kiu malfermiĝis en 1973. En 1974 sekvis la pretigo de la City-Center kiel enurba butikcentro kaj la alistrukturigo de la Schloßstraße al piedirantozono.

La ambicia projekto de traira urbtrajnokonekto inter la urboj de la okcidenta Ruhr-regiono estis parte realigita en 1979 per la metrolinio ekde Mülheim ĉefstacidomo ĝis Asindo en unua etapo.

La 1992 okazanta federacilanda gardenekspozicio MüGa kaŭzis en la Ruhrvalo de Mülheim gravajn aliformigojn. Precipe en la kerndistrikto de la ekspozicio, ĉirkaŭ la Ringlokschuppen, malbelaj industriaj nekultivejoj estis ŝanĝataj en parkojn.

Por mülheim la postmilita tempo finiĝis oficiale en 1994 kun la foriro de la Brita armeo, kiu post 48 jaroj ree surinsuliĝis..

En 1998 per la malfermo de Ruhr-tunelo oni kontinuigis la vojon de la urbotrajno ekde la ĉefa stacidomo ĝis Duisburg.

Al la strukturŝanĝo oni aldonas ekde jaroj ĉiam denove novajn impulsojn. Sur areo entute granda je 245.000 m² ĉe Mellinghofer Straße ekde la jaro 2000 ekestas teknologia parko kaj konsilejo por ontaj entreprenistoj.

Enkomunumigoj kaj loĝantoevoluo

Kun pli ol 10.000 loĝantoj Mülheim estis dum la urbiĝo en la jaro 1808 – post Duseldorfo kaj Wuppertal (tiam Elberfeld kaj Barmen) – la tria granda komunumo en tiu regiono, kiu egalas la hodiaŭan regdistrikton Duseldorfo. La najbarkomunumoj Duisburg (4.500 enloĝantoj) kaj Asindo (3.700 enloĝantoj) havis esence malpli grandan gravecon. La komenco de la industriigo sekvigis signifikan loĝantokreskadon. Paralele okazis la enkomunumigo de pli malgrandaj vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo de Mülheim:

Dosiero:Karikatur zu den Eingemeindungen.jpg
Samtempa karikaturo pri la granda enkomunumigo de 1904
  • 1878 Eppinghofen kaj Mellinghofen (ambaŭ el la komunumestra lando Mülheim-Land) estis aneksitaj al la urboteritorio.
  • 1904 sekvis la komunumestra lando Broich kun la komunumoj Broich, Saarn kaj Speldorf samkiel
  • 1904 Holthausen (el la komunumestra lando Heißen) kaj la komunumestra lando Styrum
  • 1910 erreichte ĉefurbestro Dr. Lembke atingis la aneksadon de Oberdümpten kaj de la komunumestra lando Heißen kun la partoj Heißen, Winkhausen kaj Fulerum, dum kiam la alte industriigitaj distriktoj Unterstyrum, Alstaden kaj Unterdümpten estis fordonata al Oberhausen.
  • 1920 wurden Menden kaj Raadt, ĝis 1910 partoj de la komunumestra lando Heißen kaj poste memstaraj komunumoj, venis al Mülheim.
  • 1929 oni pliampleksis la urboteritorion konsiderinde suden, kaj Selbeck (oficejo Mintard), Ickten kaj partoj de Umstand (oficejo Kettwig-Land) iris al Mülheim
  • 1975 sekvis la lasta pliampleksigo: Mintard, ekde 1930 parto de la urbo Kettwig, iris al Mülheim, dum kiam la urbo Kettwig estis enkomunumigata al Asindo.
Loĝantoevoluo

En 1904 duobliĝis la loĝantaro de Mülheim post la enkomunumigo de pluraj setlejoj - inter ili la komunumo Styrum (18.434 loĝantoj en 1900) – de ĉ. 40.000 al pli ol 93.000. Pro daŭra enmigrado la loĝantonombro de la urbo superis en 1908 la limon de 100.000, pro kio ĝi iĝis grandurbo. En 1965 la loĝantonombro atingis sian historian supron kun 193.000. Fine de junio 2005 en Mülheim havis siajn ĉefloĝejon 169.905 homoj laŭ kompletigo de la landa oficejo por datumprilaboro kaj statistiko Nordrejn-Vestfalio.

Jena tabelo montras la loĝantonombrojn laŭ la respektiva teritoria stato. Ĝis 1833 temas plejofte pri taksadoj, poste pri la rezultoj de popolcensoj (¹) aŭ oficaj kompletigoj de la respektivaj statistikaj oficejoj resp. de la urbadministrado mem. La nombroj ekde 843 rilatas al la ĉeestanta loka loĝantaro, ekde 1925 al la loĝopopolo kaj ekde 1987 al la loĝantaro ĉeloke de la ĉefloĝejo. Antaŭ 1843 oni eltrovis la loĝantonombron laŭ malsamaj enketmetodoj.

Jaro Enloĝantoj
3-a de decembro 1846 ¹ 10.096
3-a de decembro 1867 ¹ 10.700
1-a de decembro 1871 ¹ 14.267
1-a de decembro 1875 ¹ 15.300
1-a de decembro 1880 ¹ 22.100
1-a de decembro 1885 ¹ 24.465
1-a de decembro 1890 ¹ 27.903
2-a de decembro 1895 ¹ 31.429
1-a de decembro 1900 ¹ 38.280
1-a de decembro 1905 ¹ 93.599
1-a de decembro 1910 ¹ 112.580
Jaro Enloĝantoj
1-a de decembro 1916 ¹ 112.260
5-a de decembro 1917 ¹ 117.350
8-a de oktobro 1919 ¹ 127.027
16-a de junio 1925 ¹ 127.195
16-a de junio 1933 ¹ 133.279
17-a Mai 1939 ¹ 137.540
31-a de decembro 1945 129.478
29-a de oktobro 1946 ¹ 132.370
13-a de septembro 1950 ¹ 149.589
25-a de septembro 1956 ¹ 169.306
6-a de junio 1961 ¹ 185.708
Jaro Enloĝantoj
31-a de decembro 1965 192.381
27-a de majo 1970 ¹ 191.468
31-a de decembro 1975 189.259
31a de decembro 1980 181.279
31-a de decembro 1985 171.948
25a de majo 1987 ¹ 176.423
31-a de decembro 1990 177.681
31-a de decembro 1995 176.530
31-a de decembro 2000 172.862
30-a de junio 2005 171.264

Religioj

Kristanismo

Mülheim-centro rigarde ekde la Schlossbrücke. Malantaŭe maldekstre la Marienkirche kaj dekstre la Petri-Kirche

Mülheim ĉe Ruhr apartenis dum la mezepoko al la episkopejo Lieĝo, poste al la arkiepiskopejo Kolonjo. Ankoraŭ en la unua duono de la 16-a jarcento la suverenoj de Broich enkondukis la reformacion per komisiigo de kompetenta pastro. Unue temis pri komunumo laŭ Lutera, dum la lasta kvarono de la 16-a jarcento, refoje per enmetado de koncerna pastro, tiam de reformita konfesio. Ekde 1621 refoje ekzistis Luteranaj komunumanoj, tamen tiuj fondis propran komunumon nur en 1658. Ambaŭ apartenis ekde 1816 al la Evangela Eklezio en Prusio resp. ties Rejnlanda provinceklezio. En 1887 la reformita kaj la Luterana komunumoj unuiĝis al Evangela Komunumo Mülheim ĉe Ruhr („unuiĝinta“ Komunumo). Post la Dua Mondmilito Mülheim iĝis sidejo de la „Eklezia Subdistrikto ĉe Ruhr“ ene de la Evangela Eklezio en Rejnlando. Al ĝi apartenis ĉiuj 11 evangelaj eklezikomunumoj de la urbo Mülheim ĉe Ruhr (Mülheim/Ruhr-Altstadt, Broich, Dümpten, Heißen, Holthausen, Johannis-preĝeja komunumo (Mülheim/Ruhr-Altstadt 2), Markus-preĝeja komunumo, Menden-Raadt, Saarn, Speldorf kaj Styrum) samkiel la eklezikomunumo Kettwig (Stadt Essen). Ĝis 1954 ankaŭ la urbo Oberhausen apartenis al la Eklezia Subdistrikto ĉe Ruhr.

En la 19-a jarcento ankaŭ la katolikoj Katholiken ree ekloĝis en Mülheim. La nove formitaj komunumoj unue apartenis al la arkiepiskopejo Kolonjo, ĝis kiam ili en 1958 estis algrupigataj al la nove fondita episkopejo Asindo. La paroko St. Laurentius de la nur ekde 1975 al Mülheim enigita loko Mintard tamen apartenas plue al la arkiepiskopejo Kolonjo. La 15 parokoj apartenaj al la urbodekanato Mülheim de la episkopejo Asindo estis: Christ König, Heilig Geist, Heilig Kreuz, Herz Jesu, St. Barbara, St. Elisabeth, St. Engelbert, St. Joseph, St. Mariä Geburt, St. Maria Himmelfahrt, St. Mariae Rosenkranz kun la filialpreĝejo St. Albertus Magnus (fuzio 2000), St. Michael, St. Raphael, St. Theresia von Avila kaj St. Theresia vom Kinde Jesu. Laŭ la estonteckoncepto de la episkopejo Asindo realigenda ĝis 2008 restos nur tri parokoj kun naŭ preĝejoj kaj kvar filialpreĝejoj. La preĝejoj St. Raphael kaj Hl. Kreuz estos profanigataj kaj fermataj resp. aliutiligata.

Krome en Mülheim ekzistas ankaŭ komunumoj apartenaj al liberaj eklezioj: evangelaj-liberekleziaj komunumoj (baptistoj), evangela-metodista eklezio kaj liberaj evangelaj komunumoj (FeG). Specialan gravecon havas la urbo kiel fondoloko de la pentekostisma libereklezia ligo. La 1905 fondita Mülheimer Verband Freikirchlich-Evangelischer Gemeinden efikis komence de la 20-a jarcento ekde Mülheim egan nacian inspiradon, sekve de kiu fondiĝis la Christus Gemeinde Mülheim [Kristokomunumo Mülheim] kiel unua pentekosteklezio en Germanio.

Plie en Mülheim ankaŭ estas la Novapostola Eklezio kaj la Kristana komunumo de la Atestantoj de Jehovo. Ties anoj en la nazia epoko ankaŭ en Mülheim estis persekutataj, deportataj en koncentrejojn kaj ofte ekzekutataj.

Judismo

Ekde pli ol 500 jaroj judoj vivis en Mülheim ĉe Ruhr, ofte kiel tolerata minoritato, kiu devis pagi pro sia toleriteco altajn sumojn, de tempo al tempo tamen ankaŭ kiel libraj kaj rigardataj kuncivitanoj.

Komence de la 1930-aj jaroj ĉ. 650 loĝantoj de Mülheim estis judoj, kiuj renkontiĝis en du sinagogoj al komuna preĝado. Post la potencakiro de la nazioj marte 1933 tiuj malkaŝe praktikis sian antisemitismon. La premo, kiun ili praktikis kontraŭ judaj negocistoj, rapide efikis unuajn malfundadojn de negocoj kaj la ĉiutagaj minacoj en la publiko kaj la laborposteno, en lernejoj kaj asocioj komencajn elmigradojn.

Inter 1933 kaj 1936 ĉ. 200 judaj civitanoj elmigris, tamen nur malmulte el tiuj judoj ekde generacioj hejmaj en Mülheim, kiuj tiutempe ankoraŭ sentis sin sekuraj malgraŭ ĉiuj ĉikanoj. Ĝis 1938 la juda loĝantaro pro unuaj deportadoj kaj la elmigradoj malgrandiĝis je la duono. La granda sinagogon ĉe la Viktoriaplatz ili devis vendi pro manko da mono kaj pro la premo fare de la urbo. La organizitaj progromoj en la nokto de la 9-a de novembro 1938 plimalbonigis la situacion, kaj dum la sekvaj jaroj ĝis 1944 la nazioj engetigis la tiam ankoraŭ loĝantajn judojn en plurajn domojn kaj poste deportis ilin pogrupe en la koncentrejojn.

Entute emigrierten 233 judoj el Mülheim elmigris, plejparte al Israelo aŭ al Sudameriko. Almenaŭ 266 judaj Mülheim-anoj estis murditaj, je kio la ekzakta nombro verŝajne estas pli alta pro la pli ol 50 nekonataj fatoj. Perdis siajn vivojn pli ol 50 judoj, kiuj evitis persekutojn, humiliĝojn kaj deportadojn per sinmortigoj.

Nur 39 judoj el Mülheim revenis el la koncentrejoj aŭ kaŝejoj, kaj la revenintoj el la gentoekstermo fondis en marto 1947 la judisman komunumon Mülheim, kies prezidanto estis ĝis 1968 Salomon Lifsches. En 1955 ili unuiĝis kun la najbara komunumo de Duisburg kaj la membronombro kreskis al 83. En 1960 oni inaŭguris en Mülheim la sinagogon en la Kampstraße. En la jaro 1968 la komunumoj el Duisburg, Mülheim kaj Oberhausen unuiĝis al komuna kultanaro. En la 90-aj jaroj la nombro de komunumanoj kreskis pro la enmigrado de judoj el la eksa Sovetunio je pli ol 2.000 kaj necesigis planojn por novkonstruo de sinagogo.

Post longaj intertraktoj kaj v pripensoj la juda komunumo kaj la tri urboj Mülheim, Duisburg und Oberhausen interkonsentis realigi la novkonstruadon de juda komunumcentro en Duisburg. La inaŭgurado de la nova preĝejo okazis en majo 1999.

Islamo

En Mülheim ekzistas pluraj islamaj komunumoj, entute la islamanoj konsistas el inter 8 kaj 10 elcentoj de la loĝantaro kaj per tio formas la trian grandan religiogrupon de la urbo.

La turka Fatih-Camii-komunumo longtempe disponis pri la plej granda preĝoĉambro de Germanio, ĝis kiam kompleta novkonstruaĵo en Duisburg superis ĝin.

La araba islama komunumo de Mülheim kaŭzis en la jaro 2005 por kaplinioj en la transregionaj gazetoj, kiam konatiĝis la planoj de la asocio, akiri la vakan konstruaĵon de la Landeszentralbank [centra landa banko]. Kvankam minacis la malkonstruado de la ĝistiama preĝoĉambro, ĉar la urbadministracio planis plilarĝigon de strato, politikistoj kaj gazetoj prezentis la transloĝiĝon kiel „sinŝirmado post kirasvitro“ [5]. Nur post longaj intertraktoj oni povis vendoferti al la asocio la iaman Haus der Wirtschaft [domo de la ekonomio]. La ĉ. 280 membroj trovas en la domo inaŭgurita septembre 2006 konsiderinde pli grandan preĝoĉambron, kuirejon kaj diversajn instruejojn. [6]

Politiko kaj administracio

turo de la urbodomo en Mülheim

La unuan administracion laŭ moderna senco oni instalis en 1808, kiam Mülheim ricevis la urborajtojn kaj la respondeco administra estis tasko de tri municipkonsilistoj kaj de unu urbestro. En 1846 sekvis la reviziita urbordo kun magistrato kaj la urbokonsilantaro kaj ekde 1851 validis la nova prusa komunumordo. Je la urbopinto staris la komunumestraro kun la urbestro kaj la urbokonsilantaro, ekde 1856 la magistrato kun la urbestro kaj la urbokonsilantaro (Rejnlanda Urbordo). Ekde 1895 la urboĉefo de Mülheim sin titolis ĉefurbestro.

Dum la epoko de la nacisocialismo la NSDAP enmetis la ĉefurbestron. Post la Dua Mondmilito la militregistaro de la Brite Okupita Zono enmetis novan ĉefurbestron kaj enkondukis en 1946 la komunuman konstitucion laŭ brita modelo. Laŭ tiu ekzistis urbokonsilantaro elektita de la popolo. Tiu ĉi elektis unu el siaj membroj kiel ĉefurbestro, la prezidanto kaj reprezentanto de la urbo, kiu aktivis honorofice kaj ĉefofice aktivan ĉefan urbodirektoron kiel estro de la urbadministracio.


En 1999 nova landa leĝo abolis la duoblopinton en la urbadministracio. Ekde tiam la ĉefofica ĉefurbestro aktivas kiel prezidanto de la urbokonsilantaro, estro de la urbadministracio kaj reprezentanto de la urbo. Ankaŭ ekde 1999 la civitanoj en Nordrejn-Vestfalio rekte elektas la urbestrojn.

De kiam ekde 1975 la urboteritorio estas subdividita en la tri urbodistriktoj, tiuj ĉi starigas po unu distriktreprezentantaron kun unu distriktestro. La distriktreprezentantaro havas 19 membrojn kaj estas elektata je ĉiu komunumelekto (ĉiuj kvin jaroj) de la civitanoj de la urbodistrikto.

Administracie la urbo apartenas al la regdistrikto Duseldorfo, provinca komunumligo Rejnlando kaj regiona ligo Ruhr.

Post la elekto de Dagmar Mühlenfeld kiel ĉefurbestro en la jaro 2003 la politikan diskuton regas la granda urboplanada projekto nome „Ruhrbania“, kiu atraktivigu Mülheim por entreprenistoj.

Urbestroj kaj ĉefurbestroj ekde 1808

Christian Weuste; urbestro ekde 1822 ĝis 1847
Dosiero:K. Obertueschen OB MH.JPG
Karl Obertüschen; urbestro ekde 1857 ĝis 1873
Karl von Bock und Polach; urbestro ekde 1879 ĝis 1895; poste ĝis 1902 ĉefurbestro
ekde ĝis nomo partio oficotitolo
1808 1813 Johann Hermann Vörster * municipdirektoro
1813 1816 Johann Heinrich Michels * urbestro
1816 1821 Lambert Maubach * urbestro
1822 Kniffter * urbestro
1822 1847 Christian Weuste * urbestro
1847 1851 Friedrich Fritsch * urbestro
1852 1856 Wilhelm Oechelhäuser * urbestro
1857 1873 Karl Obertüschen * urbestro
1873 1878 Heinrich Bang * urbestro
1879 1902 Karl von Bock und Polach * ĉefurbestro
ĝis 1895 kiel urbestro
1904 1928 Paul Lembke * ĉefurbestro
1928 1933 Alfred Schmidt * ĉefurbestro
ĝis 1930 provizore
1933 1936 Wilhelm Maerz NSDAP ĉefurbestro
1936 1945 Edwin Hasenjaeger unueDNVP,
tiam senpartia kaj
ekde 1937 NSDAP
ĉefurbestro
En la jaroj 1945 kaj 1946 la urbestroj ofte ŝanĝis. La aliancitoj enmetis la ĉefurbestrojn provizore. krom la eksa urbestro Hasenjäger, kiu oficis ekde oktobro 1945 ĝis aprilo 1946, ankaŭ la ĝistiamaj kunigitoj Gustav Langweg kaj Werner Hoosmann samkiel la posta urbodirektoro Josef Poell – parte nur por kelkaj tagoj – ĉe la urbopinto.

Per la unua liberaj komunumelektoj aŭtune 1946 refoje venis certa kontinueco en la okupadon de la ofico:

1946 1948 Wilhelm Diederichs CDU ĉefurbestro
1948 1969 Heinrich Thöne SPD ĉefurbestro
1969 1974 Heinz Hager SPD ĉefurbestro
1974 1982 Dieter aus dem Siepen SPD ĉefurbestro
1982 1994 Eleonore Güllenstern SPD ĉefurbestro
1994 1999 Hans-Georg Specht CDU ĉefurbestro
1999 2002 Jens Baganz ** CDU ĉefurbestro
2003 aktuell Dagmar Mühlenfeld SPD ĉefurbestro


* senpartia
** Jens Baganz abdikis la 22-an de novembro 2002.

Ĉefurbodirektoroj 1946-1999

ekde ĝis nomo
1946 1953 Josef Poell
1953 1963 Bernhard Witthaus
1964 1974 Heinz Heiderhoff
1974 1991 Heinz Hager
1992 1995 Ernst Gerlach
1995 1999 Hans-Peter Predeick

Rezultoj de la balotoj

La komunumkonsilantaro de la urbo Mülheim ĉe Ruhr havas ekde la lasta Komunumbaloto la 26-an de septembro 2004 entute 52 membrojn. Tiuj ĉi distribuiĝas jene sur la partiojn

  • SPD: 20 seĝoj
  • CDU: 17 seĝoj
  • Grüne: 5 seĝoj
  • FDP: 3 seĝoj
  • MBI – Mülheimer Bürger Initiativen: 5 seĝoj
  • WIR AUS Mülheim: 2 seĝoj

Blazono kaj emblemo

 

La Blazono de la urbo Mülheim ĉe Ruhr montras en dufoje fendita kaj unufoje dispartigita ŝildo (interkrampe la signifo de la grafikaĵo):

  • 1: Sur ora fondo ruĝan diagonalkradon (regado de Daun)
  • 2: Sur blua fondo okspokan arĝentan rado (regado de Falkenstein)
  • 3: Sur arĝenta fondo duvostan, blue kronitan kaj blue kirasitan ruĝan leonon (regado de Limburg)
  • 4: Super tri nigraj traboj Sur arĝenta fondo paŝan oran leonon ruĝan (regado de Oberstein)
  • 5 Sur ruĝa fondo oran malplenŝildon(regado de Broich)
  • 6: Sur blua fondo inter kvar arĝentaj krucojen la anguloj sesspokan arĝentan radon (regado de Reipoltskirchen)

La blazono estis enkondukata en 1890 kaj en 1925 donata de la prusa ŝtatministrejo. Sub kastelmuro sur la ŝildokapo estas bildigita la ŝildo de la lasta grafo de Daun-Falkenstein. La regantoj deDaun-Oberstein kaj Falkenstein estis vasaloj de la Duklando Berg. La grafoj de Falkenstein Grafen akiris per heredado (1608-1628) la posedon de la regado Hohenfels-Reipoltskirchen (hodiaŭ ligokomunumo Wolfstein en Rejnland-Palatinato).

Dosiero:LogoMH.jpg

La multe pli junan emblemon dizajnis en 1971 la artisto Peter-Torsten Schulz el Mülheim, kaj ĝi ornamas ekde tiam ĉiujn urbajn ŝildojn kaj leterpaĝojn. La duobla M simbolas ponton respeguliĝantan en la Ruhr.

Urbopartnerecoj

Mülheim ĉe Ruhr flegas kun jenaj urboj urbopartnerecojn:

La urbo Mülheim krome tenas interngermanan partnerecon kun Berlin-Tiergarten kaj interurban amikecon kun Qalqiliya en Palestino.

Patronadoj ekzistis ekde 1967 ĝis 2005 kun la rapidboato S70-Kormoran de la federacia marino kaj ekde 1998 al la flugmaŝino Boeing 747-400 Mülheim an der Ruhr (registronumero D-ABVO) de la Deutsche Lufthansa. La flugmaŝino staciiĝas sur la flughaveno Rhein-Main-Flughafen en Frankfurt ĉe Majno.

  1. http://www.lds.nrw.de/statistik/datenangebot/Regionen/amtlichebevoelkerungszahlen/rp1_dez05.html
  2. http://www.arbeitsagentur.de/RD-NRW/Oberhausen/A01-Allgemein-Info/Publikation/pdf/Arbeitsmarktreport-der-Agentur-fuer-Arbe.pdf
  3. http://www.kpd-sozialgeschichte.homepage.t-online.de/ruhrgebiet.html#mue
  4. http://www.gymnasium-heissen.de/projekte/geschi/juden/pogrom.htm
  5. [http://www.mbi-mh.de/MBI-Arbeit/Initiativen/BIMS_Klottschen/bims_klottschen.html
  6. [1]