Nina Simone: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: ur:نیناسیمون
FlaBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: ru:Нина Симон
Linio 58: Linio 58:
[[pl:Nina Simone]]
[[pl:Nina Simone]]
[[pt:Nina Simone]]
[[pt:Nina Simone]]
[[ru:Нина Симон]]
[[sv:Nina Simone]]
[[sv:Nina Simone]]
[[ur:نیناسیمون]]
[[ur:نیناسیمون]]

Kiel registrite je 17:19, 31 mar. 2007

Dosiero:Nina Simone.jpg
Nina Simone
Dosiero:The-Essential-Nina-Simone.jpg
Dosiero:I-Put-A-Spell-on-You.jpg

Eunice Kathleen WAYMAN, pli bone konata kiel Nina SIMONE (21-a de februaro, 193321-a de aprilo, 2003) estis usona kantistino, komponistino kaj pianistino.

Oni ĝenerale opinias ke ŝi estis ĵazmuzikisto sed ne plaĉis al ŝi tia klasifikado. Oni diras ke ŝia muziko inkluzivis la blusojn, ritmenbluson kaj soulon.

Simone naskiĝis en Tryon, Nord-Karolino, Usono, unu el familio de 8 infanoj. Kiel aliaj afrik-usonaj kantistoj ŝi estis inspirita dum infanaĝo de Marian Anderson kaj ŝi komencis kanti ĉe sia loka preĝejo. Ŝi ankaŭ montris grandan talenton kiel pianisto.

Ŝi debutis kiel pianisto je la aĝo de 10 jaroj. Oni devigis ŝiajn gepatrojn, kiuj sidis en la antaŭa vico, cedi la lokojn al blankuloj. Oni opiniis ke tiu okazaĵo estis la semo, kiu poste disvolviĝis al envolvado en la movado por civilrajtoj.

Kiam ŝi havis 17 jarojn ŝi translokiĝis al Philadelphia, Pensilvanio por instrui la pianon kaj akompani kantistojn.

Ŝi studis la pianon ĉe la prestiĝa Julliard School of Music en Novjorko dank’ al la patronado de bonfarantoj, sed manko de mono rezultis ke ŝi ne povis realigi sian sonĝon fariĝi la unua afrik-usona koncert-pianisto.

Poste oni intervuis ŝin ĉe la Curtis Institute sed ne akceptis ŝin ( oni opiniis ke tio estis ĉar ŝi estis nigrulino).

Anstataŭe, Simone ŝanĝis al bluzoj kaj ĵazo kaj elektis la nomon Simone en 1954.

Dum la 1960-aj jaroj ŝi laboris en la movado por civilrajtoj kaj registris kelkajn politikajn kantojn.

Inter ŝiaj plej bonkonataj kantoj estas :– I Loves You Porgy; My Baby Just Cares for Me; To be Young, Gifted and Black; Mississippi Goddam; House of the Rising Sun; I Put a Spell on You.

En 1971 Simone forlasis Usonon post malkonsentoj kun agentoj kaj la impostinstanco, citante rasismon kiel la kialo.

Ŝi revenis en 1978 kaj oni arestis ŝin pro impostevitado - ŝi rifuzis pagi laŭenspezan imposton dum kelkaj jaroj kiel protesto kontraŭ la vjetnamia milito.

Ŝi vivis en diversaj landoj en la Antiloj, Afriko kaj Eŭropo kaj kantis regule ĝis post la aĝo de 60.

En 1993 ŝi setlis apud Aix-en-Provence, Francio.

Eksteraj ligoj