Gusto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: eu:Dastamen
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: sk:Chuť
Linio 26: Linio 26:
[[ru:Вкус]]
[[ru:Вкус]]
[[simple:Taste]]
[[simple:Taste]]
[[sk:Chuť]]
[[sv:Grundsmak]]
[[sv:Grundsmak]]
[[th:รสชาติพื้นฐาน]]
[[th:รสชาติพื้นฐาน]]

Kiel registrite je 09:33, 6 apr. 2007

Gusto (aŭ gustosento) estas la perceptado de kemiaj stimuloj de la likvaj aŭ en likvo-solvitaj materialoj.

La gustoorganoj estas receptoraj ĉeloj aŭ ties grupiĝoj aŭ anatomiaj estaĵoj kun receptorĉeloj. Ĉe la senvertebruloj, la gustosento ne estas apartigebla de la flarado, la kemiaj receptoroj situas en la haŭto, sur la buŝorganoj aŭ sur la antenoj.

La gustoorganoj de la vertebruloj estas la gustoburĝonoj (langaj papiloj). Ĉe la fiŝoj ili situas sur la buŝa mukomembrano, sur la lipoj, lipharoj; ĉe surteraj vertebruloj ili situas nur en la mukomembrano de la buŝa kavo, ĉefe sur la lango. La gustoburĝonoj sentas la amarajn (ĉe bazo de la lango), acidajn (flanke de la lango), la salajn kaj la dolĉajn (langopinte) gustojn.