Frazo (apartigilo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:17, 30 dec. 2004

Frazo estas kunaĵo da vortoj prezentanta kompletan sencon: frazo (gramatiko)

  • simpla frazo (konsistanta el ununura propozicio)
  • kompleksa frazo (plurpropozicia)

Frazoj estas afektaj, belsonaj, senkernaj, malmultsignifaj paroloj (vidu ankaŭ emfazo, bombasto, afekto, patoso).


Frazo estas nelonga kaj pli-malpli kompleta parto de muzika temo, melodio.

Frazo en programlingvo estas meznivela unuo de programteksto, prezentanta relative aŭtonoman kaj kompletan informon: deklaron de programa objekto, ordonon aŭ komandon, esprimon.


Esprimoj

  • frazaro estas kunaĵo da frazoj aŭ kolekto da modelaj antaŭpretaj frazoj.
  • ĉirkaŭfrazo estas stilfiguro, tropo indikanta ideon, personon aŭ objekton ne rekte per la propra vorto, sed per priskribo aŭ karakteriza detalo, ekz-e „la reĝo de Olimpo“ anstataŭ „Zeŭso“; „la Eterna Urbo“ anstataŭ „Romo“, „la aŭtoro de ĉi tiuj linioj“ (anstataŭ „mi“ en aŭtora teksto)
  • frazrolo estas funkcio de frazparto en la tuta frazo.