Ando-ekvatora lingvaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:23, 5 maj. 2007

Etnografio > Etno > Klasifiko de etnoj > Indianaj Familioj > Ando-Ekvatora Familio


Lingvofamilio de Amerikaj indianoj. Dividiĝas je 5 branĉoj: Tupi-Gvarania, keĉua, Ajmara, Arauaka, Araukana. Reprezentantoj: Keĉuoj (12.8 mln), Paragvajanoj (3.6 mln), Ajmaroj (2.2 mln), Araukanoj (800 mil), Aruakoj (400 mil) k.a. Totala kvanto: 20.3 mln.

AJMAROJ

  • Nomo: [f] Aymaras; [r] ajmara
  • Indiana popolo en Bolivio, Peruo kaj Ĉilio. Ĝi prezentis la duan etnan komponenton (laŭ grandeco) en Inkaa ŝtato. Totala kvanto: 2,55 mln (1992).
  • Lingvo: ajmara; vaste uzata ankaŭ hispana kaj keĉua.
  • Raso: amerika branĉo de mongoloida raso.
  • Kredantoj: katolikoj.

ARAUKANOJ

  • Nomo: [m] mapuĉe; [f] Araucans; [r] araukani
  • Indiana popolo en Ĉilio (800 1 mil, 1992) kaj okcidento de Argentino (70 mil).
  • Lingvo: araukana.
  • Konservas tradiciajn konfesojn, parto - katolikoj.

ARAVAKOJ

  • Nomo: [f] Arawaks; [r] aravaki
  • Grupo de indianaj triboj (guahiro, kampa, baniva, mem aravakoj k.a.) en Sud-Ameriko kaj Kariboj, 400 mil (1992).
  • Lingvoj: aravaka.
  • Kredantoj konfesas tradiciajn religiojn, parto - katolikoj.

GVAHIRANOJ

  • Nomo: [m] vaju; [f] Guajiros; [r] guaĥiro, goaĥiro
  • Indiana popolo de aravaka grupo, loĝanta en Gvahira duoninsulo. Kvanto: en Kolumbio 200 mil (1992), Venezuelo 65 mil, malgrandaj grupoj en Panamo kaj Antiloj.
  • Konfesas tradiciajn religiojn, estas ankaŭ katolikoj.

GVARANIOJ

  • Nomo: [f] Guaranis; [r] guarani
  • Indiana gento de tupi-gvarania grupo en Paragvajo; 30 mil (1987). Partoprenas en formigo de nuntempaj paragvajanoj.
  • Lingvo: gvarania.
  • Laŭ religio katolikoj.

JIVAROJ (jivaroj = ŝuaroj)

  • Nomoj: [f] Jibaros; [r] ĥibaro, ŝuara
  • Grupo de indianaj popoloj en Peruo (40 mil, 1992) kaj Ekvadoro (35 mil).
  • Lingvoj: ando-ekvatora familio.
  • Kredantoj: katolikoj.

KAMPOJ

  • Nomo: [f] Campas; [r] kampa
  • Indiana gento de aravaka grupo en Peruo, 50 mil (1993).
  • Lingvo: kampa.
  • Kredantoj: katolikoj.

KEĈUOJ

  • Nomo: [m] kiĉua; [f] Quetchoua; [r] keĉua
  • Indiana popolo en Peruo (7,7 mln), Ekvadoro (4,3 mln) kaj Bolivio (2,47 mln). Loĝas ankaŭ en Argentino, Ĉilio kaj Kolumbio. Totala kvanto: 14,87 mln (1987). Idoj de la kreantoj de Inkaa civilizo.
  • Apartenas al amerika branĉo mongoloida raso.
  • Lingvo: keĉua, la plej granda indiana lingvo. Ĝin parolas ĉirkaŭ 8-10 mln indianoj en Peruo, Ekvadoro, Bolivio. Keĉua estis lingvo de loĝantaro de grandega Inkaa imperio.
  • Kredantoj: katolikoj.

PARAGVAJANOJ

  • Nomoj: [f] Paraguyaens-Guaranis; [r] paragvajci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Paragvajo (4,12 mln). Totala kvanto: 4,5 mln (1992). precipe mestizoj.
  • Parolas en hispana kaj gvarania lingvoj. Gvarania lingvo prezentas intertriban lingvon en Paragvajo.
  • Kredantoj: katolikoj.

TUPI-GVARANIOJ

  • Nomoj: [f] Toupi-Guaranis; [r] tupi-guarani
  • Grupo de indianaj popoloj (gvaranioj, kajnguoj, gujakoj k.a.) en Paragvajo, Brazilo, Bolivio, Peruo, Gvajano k.a. 150 mil (1992).
  • Lingvoj: tupi-gvaraniaj.
  • Kredantoj: adeptoj de tradiciaj religioj.