Plinio la Juna: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: is:Plinius yngri
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: he:פליניוס הצעיר
Linio 29: Linio 29:
[[fur:Plinius il zovin]]
[[fur:Plinius il zovin]]
[[gl:Plinio o novo]]
[[gl:Plinio o novo]]
[[he:פליניוס הצעיר]]
[[hu:Ifjabb Plinius]]
[[hu:Ifjabb Plinius]]
[[is:Plinius yngri]]
[[is:Plinius yngri]]

Kiel registrite je 08:31, 18 maj. 2007

Gaius Plinius Caecilius Secundus minor, nomata Plinio la pli juna, naskiĝis en 61 en Como (Novum Comum) kaj mortis ĉ. 113. Li estis nevo kaj poste adopta filo de Plinio la pli maljuna.

Biografio

Plinio devenis el riĉa kavalira familio. Kiam li estis ankoraŭ knabo, lia patro Laelius Caecilius Cilo mortis, kaj lia onklo Plinio la malpli juna adoptis lin. Li sendis lin al Romo por studi en la lernejo de Kvintiliano.

Post siaj studoj li dediĉis sin la la parolarto. Li faris ŝtatofican karieron sub la regado de Domiciano kaj atingis la rangon de senatano. La brilo de lia kariero eble ŝuldiĝis ne nur al lia talento, sed ankaŭ al liaj riĉo kaj amikaro. De 98 al 101 li administris la ŝtatan trezoron (aerarium Saturni).

Imperiestro Trajano nomumis lin guberniestro de Bitinio. Em 113 (eble 115) li mortis; estas necerte, ĉu en Bitinio aŭ reveninte al Romo.

verkaro

La ĉefa verko de Plinio estis kolekto da 247 leteroj, dividita al 10 libroj, kiujn li skribis inter 96 kaj 109. La leteroj ne estas fikciaj, sed vere senditaj, frukto de korespondado kun amikoj kaj kolegoj, foje skribitaj je specialaj okazoj (notoj, rekomendoj), pro sociaj kaŭzoj (invitoj, opiniinterŝanĝoj) aŭ pro priskribo de eventoj (famegas lia kroniko de la eruptiĝo de Vezuvo en 79, kiu mortigis lian onklon).

La lasta el la dek libroj enhavas la korespondadon inter Plinio kaj imperiestro Trajano dum lia regado en Bitinio. Tiu kolekto estis publikigita post lia morto, supozeble danke al Trajano mem, kiu intencis la kolekton kiel manlibron de bona administrado. Inter tiuj leteroj precipe interesas tiu pri la kristanoj, tiam ankoraŭ ne tre signifaj.