Alfons Mucha: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aibot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: sk:Alfons Mucha
YonaBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: he:אלפונס מוכה
Linio 33: Linio 33:
[[fr:Alfons Mucha]]
[[fr:Alfons Mucha]]
[[gl:Alfons Mucha]]
[[gl:Alfons Mucha]]
[[he:אלפונס מוכה]]
[[it:Alfons Mucha]]
[[it:Alfons Mucha]]
[[ja:アルフォンス・ミュシャ]]
[[ja:アルフォンス・ミュシャ]]

Kiel registrite je 00:33, 20 maj. 2007

Alfons MUCHA [ĉeĥe: alfons muĥa] (mucha signifas muŝo), en Francio nomata Alphonse MUCHA [elparolu: alfons miŝa], estis ĉeĥa pentristo, desegnisto kaj ĵurnalisto. Li naskiĝis je la 24-a de julio 1860 kaj mortis je la 14-a de julio 1939.

Li naskiĝis en Ivančice en Moravio. Sukceson li akiris en Parizo, kie li famiĝis per siaj afiŝoj por la glora aktorino Sarah Bernhardt kaj aliaj (simile kiel Toulouse-Lautrec). Li estis kreinto de nova stilo kun dikaj konturoj, plata perspektivo kaj ornamaj floraj elementoj. La stilo estas france nomata art-nouveau, sed en aliaj lingvoj oni uzas terminon secesio (= apartiĝo, separiĝo). (Fine de la 20-a jarcento liaj afiŝoj fariĝis granda modo.) Al lia pariza ateliero venadis Rostand, Rodin, Gauguin, Strindberg kaj aliaj. Mucha estis konata kaj admirata en Munkeno, Vieno, Nov-Jorko, sed malmulte en Ĉeĥio.

Mucha kreis multajn prentadojn, afiŝojn, reklamojn, kaj librajn ilustraĵojn, ankaŭ desegnaĵoj por juveloj, tapiŝoj, murpapero, kaj teatraj scenejoj kiu konatas la «Nouveau» stilo. Muchaj verkoj ofte havis belaj sanaj junaj virinoj en fluaj roboj, ofte ĉirkaŭiĝis inter grandaj florojn kiuj foje farigis haloojn malantaŭ la virinaj kapoj.

Tamen post ekesto de Ĉeĥoslovakio en 1918 li estis petita krei la unuan ĉeĥoslovakan poŝtmarkon kun motivo de Prago. En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento en kastelo Zbiroh (okcidenta Bohemio) A. Mucha kreis monumentan ciklon de dudek grandegaj historiaj pentraĵoj Slava epopeo, en kiu li esprimis sian patriotismon per bildigo de gravaj eventoj el la slava historio (nun en la kastelo de Moravský Krumlov.

Lia filo Jiří Mucha (1915-1991) estis eminenta verkisto.


Ligoj al Muzeo de Alfons Mucha

http://www.mucha.cz/

kaj la Slava epopeo

http://www.mkrumlov.cz/index1.php?id=55&ot=11,12