Dian Fossey: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YonaBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: he:דיאן פוסי
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: id:Dian Fossey
Linio 24: Linio 24:
[[hr:Dian Fossey]]
[[hr:Dian Fossey]]
[[ia:Dian Fossey]]
[[ia:Dian Fossey]]
[[id:Dian Fossey]]
[[it:Dian Fossey]]
[[it:Dian Fossey]]
[[lb:Dian Fossey]]
[[lb:Dian Fossey]]

Kiel registrite je 01:27, 29 maj. 2007

Dian FOSSEY (naskiĝis la 16-an de januaro 1932, mortis la 26-an de decembro 1985) estis usona etologino.

Naskiĝinte en Losanĝeleso, ŝi unue okupiĝis pri laborterapio. En la jaro 1963 ŝi unuafoje vojaĝis al Afriko. La goriloj sovaĝe vivantaj ĉe la vulkano Virunga kaptis ŝian atenton, kaj la bestoj baldaŭ kutimiĝis al la proksimeco de la virino observanta ilian konduton de tute proksime. En 1967 ŝi fondis en Ruando la esplorcentron Karisoke. Siajn observojn pri la socia vivo de la goriloj ŝi fiksis en la libro Gorillas in the Mist, kiu aperis en 1983.

Dian Fossey dum sia agado en Afriko daŭre batalis kontraŭ ŝtelĉasistoj, kiuj minacis la vivon de la goriloj. En la jaro 1985 oni trovis ŝin morta en ŝia loĝejo en la Nacia Parko Virunga, supozeble murdita de ŝtelĉasistoj.

La filmo Gorillas in the Mist: The Story of Dian Fossey montras la vivon kaj la laboron de Dian Fossey en Afriko. En la ĉefrolo videblas Sigourney Weaver.

Eksteraj ligiloj