Urboŝtato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BotMultichill (diskuto | kontribuoj)
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lt:Miestas-valstybė
Linio 44: Linio 44:
[[ja:都市国家]]
[[ja:都市国家]]
[[ko:도시 국가]]
[[ko:도시 국가]]
[[lt:Miestas-valstybė]]
[[nl:Stadstaat]]
[[nl:Stadstaat]]
[[nn:Bystat]]
[[nn:Bystat]]

Kiel registrite je 10:02, 4 jun. 2007

Urboŝtato estas antikva kaj mezepoka ŝtatoformo, kiu konsistas el centra politike sendependa urbo kaj el la ĉirkaŭe situanta kampara regiono. Antikvaj urboŝtatoj elformiĝis en Grekio (Poliso), Fenicio kaj Italio. Dum la mezepoko urboŝtatoj ekzistis ĉefe en Italio.

Antikva epoko

La urboŝtatoj estiĝis inter la jaroj 1000 kaj 800 a.K. kaj tiuj ŝtatoj mem fondis pluajn urboŝtatojn inter la jaroj 750 kaj 550 a.K. per elmigrado de parto el la plimultiĝanta loĝantaro. La urboŝtatoj transformiĝis kun apero de la antikvaj imperioj, kiuj konkeris ilin (Romio, imperio de Aleksandro la Granda).

Mezepoko

La reviviĝo de la urboŝtatoj komenciĝis dum la 11-a jarcento, en Italio. La plej gravaj el tiuj novaj ŝtatoj estis Venecio kaj Amalfi, gravis ankaŭ Bari, Otranto kaj Salerno.

Amalfi atingis pinton de sia komerca potenco en mezo de la 11-a jarcento. kaj estis dum mallonga tempo serioza konkuranto de Venecio. Amalfi sengraviĝis, post kiam ĝin konkeris en 1073 la normanojn. Venecio akiris en 1082 ekskluzivaj komercajn rajtojn en la Bizanca Imperio (ili ne devis pagi doganon). Same en la 11-a jarcento graviĝis Pisa, poste Genova, Pavia kaj Milano.

19-a kaj 20-a jarcentoj

Post la Viena Kongreso en Germanlingvio restis kvar urboŝtatoj: Bremeno, la Libera Urbo Frankfurto ĉe Majno, Hamburgo kaj Lubeko. En la geografie najbara Pollingvio restis la Respubliko Krakovo, kiu 31 jarojn pli poste, dum la jaro 1846 anektiĝis fare de la ŝtato Aŭstrio-Hungario. Frankfurto ĉe Majno dum 1866 anektiĝis fare de Prusio, kaj Lubeko - jam post la fondo de la ŝtata federacio Germana Regno - dum 1937 same de Prusio.

Berlino post la Dua Mondmilito iĝis dividita urbo: Okcidenta Berlino iĝis urboŝtato kun speciala statuso: ĝi oficiale ne estis parto de Federacia Respubliko Germanio, sed praktike de la nekomunismaj ŝtatoj traktiĝis tiel.

Nuntempo

Nuntempe, suverenaj urboŝtatoj en Eŭropo estas Monako kaj Vatikanurbo, krome en Azio la ŝtato Singapuro. Nesuverena urboŝtato en Eŭropo estas Ĝibraltaro. La ŝtatoj Andoro kaj Liĥtenŝtejno estas etaj, sed tamen konsistas el pli ol unu urbo.

En Germanio ekzistas dek ses federaciaj landoj, el kiuj tri konsideriĝas urboŝtatoj - Berlino, Bremeno kaj Hamburgo.

La urboŝtatoj Berlino kaj Hamburgo administre samtempe estas sendistriktaj urboj kaj federaciaj landoj, la "Libera Hansa Urbo Bremeno" konsistas el la sendistriktaj urboj Bremen kaj Bremerhaven.

En Aŭstrio, Meksikio kaj Belgio la respektivaj ĉefurboj Vieno, Meksik-Urbo kaj Bruselo respektive la Brusela Ĉefurba Regiono konsideriĝas urboŝtatoj, kvankam la Brusela Ĉefurba Regiono konsistas el pluraj sendependaj komunumoj.

Urboŝtatoj ofte estas enklavoj kaj do komplete ĉirkaŭitaj de alia(j) lando(j), tra kiu necesas veturi, se oni volas per strato atingi la urboŝtaton.