5 289
redaktoj
e (robot Adding: fr:Jean-Marie Dedecker) |
Yvesn (diskuto | kontribuoj) (+ propra partio; sukceso en balotado) |
||
'''Jean-Marie Dedecker''' (naskiĝis en [[Nieuwpoort]] je la 13-a de junio 1952) estas liberala [[politikisto]] el [[Ostendo]] - [[Belgio]]. De [[1999]] ĝis [[2006]] li estis membro de la [[Flandrio|flandra]] partio [[Vlaamse Liberalen en Democraten]] (VLD).
S-ro Dedecker internacie famiĝis kiel [[trejnisto]] de pluraj flandraj [[ĵudo|ĵudistoj]]. Kiel atleto li inter alie gajnis arĝentan [[medalo]]n dum la monda ĉampioneco en [[Kebekio]] en 1981. Li estas la iama ĉeftrejnisto de la belga Ĵuda Ligo (1981 - 200), asekura makleristo kaj direktoro de kompanioj.
Lia ĉiama kverelado estis la ĉefa kaŭzo ke la VLD decidis postuli de Jean-Marie Dedecker forlasu la partion. Ne hazarde tio ĉi okazis je la 11-a de oktobro 2006, ĵus post kiam li dum la balotoj por la municipoj en Ostendo lastan fojon multajn voĉojn gajnis. Post tiu ĉi demisio, bona amiko de s-ro Dedecker, [[Hugo Coveliers]], proponis ke li helpu pluellabori lian partion [[VLOTT]].
La 29-an de decembro klariĝis ke s-ro Dedecker elektis aliĝis al la dekstra, flandrema politika partio [[Nieuw-Vlaamse Alliantie]]. Post grava disputado li forlasis tiun partion kaj fondis sian propran, [[Lijst Dedecker]]. Tiu ĉi nova partio mirinde dum la federacia balotado de la 10-a de junio en Belgio sukcesis akiri pli ol 5% de la voĉoj, [[elektosojlo]] por povi havi reprezentantojn en la [[parlamento]].
==Ekstera ligilo==
|