Berlino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AlleborgoBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: gv:Berleen
BotMultichill (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cu:Берлинъ, kv:Берлин
Linio 78: Linio 78:
[[cs:Berlín]]
[[cs:Berlín]]
[[csb:Berlëno]]
[[csb:Berlëno]]
[[cu:Берлинъ]]
[[cv:Берлин]]
[[cv:Берлин]]
[[cy:Berlin]]
[[cy:Berlin]]
Linio 111: Linio 112:
[[ko:베를린]]
[[ko:베를린]]
[[ku:Berlîn]]
[[ku:Berlîn]]
[[kv:Берлин]]
[[kw:Berlin]]
[[kw:Berlin]]
[[la:Berolinum]]
[[la:Berolinum]]

Kiel registrite je 18:32, 13 jun. 2007

Brandenburga pordego

Geografio > Eŭropo > Germanio > Berlino < Urboj


Dosiero:Luftbild Berlin.jpeg
Elaera foto (2002), la flava liniaro montras la iaman limon

Berlino, germane: Berlin [berlin'], post disfalo de la Muro kaj unuiĝo de orienta kaj okcidenta partoj, kun 3,4 milionoj da loĝantoj denove estas la plej granda kaj grava urbo de Germanio kaj nun estas la ĉefurbo de la unuigita lando.

Antaŭ la Dua mondmilito Berlino estis ĉefa transporta nodo, komerca centro kaj ekonomia metrolopolo de la lando. Eĉ dum la periodo de divido, ambaŭ partoj de la urbo estis grandaj industriaj centroj. Ĉiuj branĉoj de industrio kaj servo estas prezentitaj ĉi-tie. Konataj berlinaj firmaoj estas AEG kaj Siemens, farmaceŭta entrepreno Schering kaj gazetara giganto Springer.

Depost la disfalo de la muro Berlino forte progresas. Multaj germanaj kaj internaciaj firmaoj transportas siajn oficejojn kaj filiojn en la novan ĉefurbon. Iama urba centro, Placo de Potsdam, nun fariĝis la plej grava konstruobjekto de la lando. Aperas novaj stratoj kaj pontoj, konzernoj Daimler-Benz kaj Sony konstruas novajn aferajn kaj oficajn centrojn. Source: Press

Berlino eĉ hodiaŭ vivas de sia iama honoro, kia estas sidloko de Hohenzollerna dinastio, imperia ĉefurbo kaj unu el la eŭropaj kulturcentroj. Pro tio estas arigita en malgranda teritorio granda kvanto da historiaj monumentoj, kiaj estas:

  • Brandenburga pordego
  • Templo por memoro de Imperiestro Wielhelm
  • Domo de Reichstag
  • Kolono de Venko
  • Germana ŝtatopero
  • Aleo Unter-den-Linden
  • Aleo Kurfürstendamm.

Al tio aldoniĝas mondfamaj muzeoj (Pergamon, Bode, Egipta), tri operaj teatroj, dekoj da teatroj, centoj da kinejoj, restoracioj, trinkejoj, diskotekoj, altlernejoj, universitatoj k.a. Tio atestas ke ĝi estas urbo kun monda signifo je politika, ekonomia, scienca kaj kultura mezuroj.

Esperantistaj famuloj rilataj al Berlino


Dosiero:Futbalpilko Mondpokala 2006.jpg
Berlino estis unu el la la gastigantaj urboj de la Futbala Mondpokalo 2006

Futbala Mondpokalo 2006

Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, inter alie en Berlino. En la plej granda stadiono de tiu turniro, la Olimpika Stadiono en la okcidenta parto de la urbo, kiu havas 66021 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj kaj ankaŭ la 9an de julio la finalo. Oficiala festostrato por furbaloŝatantoj estis la Strato de la 17a de junio en la parko Tiergarten urbocentre. Sur tiu strato, kaj ankaŭ sur la placoj Platz der Republik kaj Potsdamer Platz estis ekranegoj, helpe de kiuj spekteblis ĉiuj matĉoj.

Ligoj

Vidu ankaŭ jenon: