Dietrich Buxtehude: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9: Linio 9:
Dietrich Buxtehude (Diderik Hansen Buxtehude) estis filo de la orgenisto Johann Buxtehude (Hans Jenssen Buxtehude) origine el [[Bad Oldesloe|Oldesloe]] en [[Holstein]] kaj Hella Jaspersdaatter. Sian infanecon li travivis en la dana [[Helsingborg]] kaj [[Helsingør]]. Tie li absolvis la [[Latinlernejon]].
Dietrich Buxtehude (Diderik Hansen Buxtehude) estis filo de la orgenisto Johann Buxtehude (Hans Jenssen Buxtehude) origine el [[Bad Oldesloe|Oldesloe]] en [[Holstein]] kaj Hella Jaspersdaatter. Sian infanecon li travivis en la dana [[Helsingborg]] kaj [[Helsingør]]. Tie li absolvis la [[Latinlernejon]].


Kiel [[orgenisto]] li aktivis ekde [[1657]] ĝis [[1658]] ĉe la preĝejo[Sankt Marien en Helsingborg, ekde[[1660]] ĝis [[1668]] en la germana eklezikomunumo de Helsingør kaj ekde [[1668]] kiel posteulo de sia bofrato [[Franz Tunder]] en [[Lübeck]] ĉe la preĝejo ''St. Marien''; tie li transprenis kiel „Werckmeister“ ankaŭ administrajn taskojn kaj la kontokalkuladon. En [[1673]] li fondis la t.n. „Abendmusiken“ [verspermuzikadoj], serio de adventaj sakralaj [[koncerto]]j, kiuj konatigis kaj famigis lin kiel komponisto kaj [[virtuoza]] orgenisto.
Kiel [[orgenisto]] li aktivis ekde [[1657]] ĝis [[1658]] ĉe la preĝejo [Sankt Marien en Helsingborg, ekde[[1660]] ĝis [[1668]] en la germana eklezikomunumo de Helsingør kaj ekde [[1668]] kiel posteulo de sia bofrato [[Franz Tunder]] en [[Lübeck]] ĉe la preĝejo ''St. Marien''; tie li transprenis kiel „Werckmeister“ ankaŭ administrajn taskojn kaj la kontokalkuladon. En [[1673]] li fondis la t.n. „Abendmusiken“ [verspermuzikadoj], serio de adventaj sakralaj [[koncerto]]j, kiuj konatigis kaj famigis lin kiel komponisto kaj [[virtuoza]] orgenisto.


En [[1705]] [[Johann Sebastian Bach]] transpasis 300 km piede, por aŭskulti sian muzikan modelulon Buxtehude, kaj supozeble li sekvis instruon ĉe li. La stacio en Lübeck valoris tiom por Bach, ke li plilongigis tiun ĉi „klerigan libertempon“ propraaŭtoritate.
En [[1705]] [[Johann Sebastian Bach]] transpasis 300 km piede, por aŭskulti sian muzikan modelulon Buxtehude, kaj supozeble li sekvis instruon ĉe li. La stacio en Lübeck valoris tiom por Bach, ke li plilongigis tiun ĉi „klerigan libertempon“ propraaŭtoritate.

Kiel registrite je 09:20, 3 jul. 2007

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Buxtehude kaj Buxtehude (urbo).

Diet(e)rich Buxtehude (* ĉ. 1637 supozeble en Helsingborg; † 9-a de majo 1707 en Lübeck) estis germana orgenisto kaj komponisto de la baroko.

Ebla bildo pri Dieterich Buxtehude

Vivo

Dosiero:Buxtehude2.JPG
Dieterich Buxtehude

Dietrich Buxtehude (Diderik Hansen Buxtehude) estis filo de la orgenisto Johann Buxtehude (Hans Jenssen Buxtehude) origine el Oldesloe en Holstein kaj Hella Jaspersdaatter. Sian infanecon li travivis en la dana Helsingborg kaj Helsingør. Tie li absolvis la Latinlernejon.

Kiel orgenisto li aktivis ekde 1657 ĝis 1658 ĉe la preĝejo [Sankt Marien en Helsingborg, ekde1660 ĝis 1668 en la germana eklezikomunumo de Helsingør kaj ekde 1668 kiel posteulo de sia bofrato Franz Tunder en Lübeck ĉe la preĝejo St. Marien; tie li transprenis kiel „Werckmeister“ ankaŭ administrajn taskojn kaj la kontokalkuladon. En 1673 li fondis la t.n. „Abendmusiken“ [verspermuzikadoj], serio de adventaj sakralaj koncertoj, kiuj konatigis kaj famigis lin kiel komponisto kaj virtuoza orgenisto.

En 1705 Johann Sebastian Bach transpasis 300 km piede, por aŭskulti sian muzikan modelulon Buxtehude, kaj supozeble li sekvis instruon ĉe li. La stacio en Lübeck valoris tiom por Bach, ke li plilongigis tiun ĉi „klerigan libertempon“ propraaŭtoritate.

Dieterich Buxtehude estas la plej grava reprezentanto de la nordgermana orgenskolo. Sufiĉe konata lernanto lia estas Nicolaus Bruhns.

Buxtehude estis entombigita en la preĝejo St.Marien en Lübeck proksime de la t.n. „Totentanzorgel“ [mortodanca orgeno]. Je lia 250-a mortotago en 1957 oni fiksis novan memorafiŝon al lia tombo.

Verkoj

Kiel komponisto Buxtehude kreis ampleksan verkaron. Inter liaj profanaj verkoj dominas triosonatoj kaj klavarverkoj.

Kiel eklezia muziko li komponis multajn verkojn por orgeno, kelkaj el ili estas laŭkaraktere ne liturgiaj, sed koncertaj, aliaj taŭgas kiel antaŭ- aŭ postludo je la diservo samkiel por koncerta prezentado.

Pli ampleksa ol la verkoj por orgeno estas la voĉkanta verkaro de Buxtehude. oratoriecaj „Abendmusiken“, kun kiuj komencas la historio de la sakralaj koncertoj en Germanio, kaj kantatoj, kiuj laŭ kutimo de la tiama epoko pli bone taŭgas por diservoj, difinas tiun ĉi parton de lia kreado. Je liaj kantatoj okulfrapas, ke Buxtehude malofte utiligas bibliajn tekstojn, sed preferas poeziaĵojn.

Buxtehude klopodas prezenti la enhavon de teksto rilate al la propra persono mem. Tio estas unu ebleco muzike esprimi la pietismon.

La verkoj de Dietrich Buxtehude estas katalogitaj en la Buxtehude-Werke-Verzeichnis (BŭWV).

Voĉkantaj verkoj:

Verkoj por orgeno:

Verkoj por klaviceno:

Triosonatoj

Libroj

  • Castrum Doloris – Templum Honoris. Die Extraordinairen Abendmusiken, Lübeck 1705. Faksimile Lübeck 2002. ISBN 3933652146

Literaturo

  • Hans Joachim Moser: Dietrich Buxtehude – Der Mann und sein Werk. Verlag Merseburger, Berlin 1957.
  • Hermann Wettstein: Dietrich Buxtehude 1637–1707. Bibliographie zu seinem Leben und Werk. München 1989, ISBN 3-598-10786-2.
  • Michael Belotti: Die freien Orgelwerke Dietrich Buxtehudes – Überlieferungsgeschichtliche und stilkritische Studien. Frankfurt a. M. 1995 (= Europäische Hochschulschriften: Reihe 36, Musikwissenschaft; Band 136, Diss. Freiburg 1993) ISBN 3-631-48534-4
  • Arnfried Edler, Friedhelm Krummacher (Hrsg.): Dietrich Buxtehude und die europäische Musik seiner Zeit: Bericht über das Lübecker Symposion 1987. Bärenreiter, Kassel 1990. 319 S.: Ill., Noten (Kieler Schriften zur Musikwissenschaft 35), ISBN 3-7618-0994-8.
  • Kerala J. Snyder: Dieterich Buxtehude: Organist in Lübeck. Schirmer Books, New York 1987, 1993. 551 S. ISBN 0-02-873080-1.
  • Hans Franck, Die Pilgerfahrt nach Lübeck – Eine Bach-Novelle. 1936, ISBN 3-579-01021-2.
  • Arndt Schnoor, Volker Scherliess: „Theater-Music in der Kirche“. Zur Geschichte der Lübecker Abendmusiken. Lübeck 2003, ISBN 3-933652-15-4.

Ligiloj eksteren