Razdolna distrikto (Krimeo): Malsamoj inter versioj
Mevo (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: {{Regiono de Krimeo | tipo = distrikto | eonomo = Razdolna distrikto | runomo = Раздольненский район | uknomo = Роздольненський район | qrnomo = Aq... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 05:14, 6 jul. 2007
Razdolna distrikto | |
---|---|
ruse Раздольненский район ukraine Роздольненський район krime-tatare Aqşeyh rayonı | |
raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of the Soviet Union • raion of Crimea | |
La centro: | Razdolno |
Areo: | 1 231 km2 |
Loĝantaro: | 37 185 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 30,21 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-6553 |
En la distrikto estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
0 2 39 0 |
Oficiala paĝaro nekonata | |
Razdolna distrikto (ruse Раздольненский район, ukraine Роздольненський район, krime-tatare Aqşeyh rayonı) estas unu el la administraj parto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La distrikto situas en la nord-okcidenta stepa parto de la Krimea duoninsulo ĉe la bordoj de la Karkinita golfo de la Nigra maro.
Geografio
La distrikto okupas la stepan parton de la Krimea duoninsulo. Nordoriente la distrikto limas la Krasnoperekopskan distrikton, oriente - la Pervomajskan distrikton, sud-oriente - la Sakan distrikton kaj sude - la Ĉernomorskan distrikton. La nord-okcidenta parto de la distrikto estas lavata de la Karkinita golfo de la Nigra maro.
La klimato estas modere varma, kun varmega kaj seka somero kaj kun milda kaj humida vintro. La grundoj estas ruĝ-brunaj kaj sud-ĉernoziaj. Multas artefaritaj arbaretoj el akacio, soforo, abrikotarboj kaj diversaj arbustoj.
Ekonomio
La klimato kaj la naturo favoras la gren-kultivadon kaj hortikulturon, do la distrikto estas ĉefe agrikultura. Estas kelkaj negrandaj industriaj entreprenoj, ĉefe rilataj al la prilaborado de agrikulturaj produktoj. Krome, la ĉemara teritorio de la distrikto estas ankaŭ kuraca kaj ripoza zono.
La ĉefa transportado en la distrikto estas plenumata per busa trafiko.
Socia sfero
En la distrikto estas 20 mezlernejoj, 2 hospitaloj, 16 kuracejoj (inter ili - 3 porinfanaj), 33 kluboj, 25 bibliotekoj, 3 muziklernejoj, regionstuda muzeo.
En la distrikto troviĝas la natur-rezervejo Lebjaĵji ostrova ("Cignaj insuloj").
Administra konsisto de la distrikto
La Razdolna distrikto estas dividita je 12 komunumoj, kiuj sume havas 2 urbotipajn loĝlokojn (Razdolno kaj Novoselovsko) kaj 39 vilaĝojn. Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj de la distrikto (Esperantigitaj estas la loĝlokoj, kiuj estas centroj de la koncernaj komunumoj). Parenteze estas indikitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.
- Razdolna komunumo
- Razdolno (krime-tatare Akŝejĥ)
- Berezovka komunumo
- Berezovko (Berjozovka, krime-tatare Smidoviĉi)
- Niva (Stalindorf)
- Uljanovka
- Botaniĉeska komunumo
- Botaniĉesko (Botaniĉeskoje, krime-tatare Ajip)
- Ĉervonnoje (Tatara Akŝejĥ)
- Kumovo (Malnova Kizilbaj)
- Ĉerniŝeva komunumo
- Ĉerniŝevo (Ĉerniŝovo, krime-tatare Tatara Oguz-Oglu)
- Kropotkino (Tok-Ŝejĥ)
- Portovoje (Saribolat)
- Kovilna komumuno
- Kovilno (Kovilnoje, krime-tatare Manaj)
- Moloĉnoje (Nova Manaj)
- Senokosnoje (Samaj)
- Vetrjanka (Ĉerkez)
- Voloĉajevka (Smail-Baj)
- Kukuŝkina komunumo
- Kukuŝkino (Kukuŝkino, krime-tatare Karaba-Kukuŝ)
- Ogni (Baj-Oglu-Kipĉak)
- Novoselovska komunumo
- Novoselovsko (krime-tatare Frajdorf)
- Severnoje (Ĝelal)
- Ruĉa komunumo
- Ruĉo (Ruĉji, krime-tatare Germana Kjop-Kari)
- Fjodorovka
- Kamiŝnoje (Rusa Kjop-Kari)
- Kommunarnoje (Kerejit)
- Maksimovka (Ataj-Temir)
- Ogorodnoje (Taŝ-Kju)
- Serebrjanka komunumo
- Serebrjanko (Serebrjanka, krime-tatare Oktjabrdorf)
- Baĥĉjovka (Aksakal-Merkit)
- Ĉeĥovo (Agaj)
- Kaŝtanovka (Karamerkit)
- Orlovka (Bij-Orluk)
- Sokoli (Ojfgong)
- Slavna komunumo
- Slavno (Slavnoje, krime-tatare Tatara Bakkal)
- Kotovskoje (Bujten)
- Rilejevka (Karĉaga)
- Stereguŝĉeje (Supra Bakkal)
- Slavjanska komunumo
- Slovjansko (Slovjanskoje, krime-tatare Sadir)
- Avrora (Tatiŝ-Konrat)
- Zimina komunumo
- Zimino (Zimino, krime-tatare Perecfeld)
- Krasnoarmejskoje (Koĝelak)
- Ovraĵnoje (Malnova Baragan)
- Voronki (Kadiŝ)
La loĝlokoj de la Radzolna distrikto | |||
---|---|---|---|
Urbotipaj loĝlokoj | Novoselovsko • Razdolno | ||
Vilaĝoj | Avrora • Baĥĉjovka • Berjozovka • Botaniĉeskoje • Ĉeĥovo • Ĉervonnoje • Ĉerniŝovo • Fjodorovka • Kamiŝnoje • Kaŝtanovka • Kommunarnoje • Kotovskoje • Kovilnoje • Krasnoarmejskoje • Kropotkino • Kukuŝkino • Kumovo • Maksimovka • Moloĉnoje • Niva • Ogni • Ogorodnoje • Orlovka • Ovraĵnoje • Portovoje • Rilejevka • Ruĉji • Senokosnoje • Serebrjanka • Severnoje • Slavnoje • Slovjanskoje • Sokoli • Stereguŝĉeje • Uljanovka • Vetrjanka • Voloĉajevka • Voronki • Zimino |
|