Internacia Aera Transporta Asocio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Loveless (diskuto | kontribuoj)
SieBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 35: Linio 35:
[[th:สมาคมขนส่งทางอากาศระหว่างประเทศ]]
[[th:สมาคมขนส่งทางอากาศระหว่างประเทศ]]
[[tr:IATA]]
[[tr:IATA]]
[[vi:Hiệp hội Vận tải Hàng không Quốc tế]]
[[zh:國際航空運輸協會]]
[[zh:國際航空運輸協會]]
[[zh-min-nan:Kok-chè Khong-ūn Hia̍p-hoē]]
[[zh-min-nan:Kok-chè Khong-ūn Hia̍p-hoē]]

Kiel registrite je 09:07, 9 jul. 2007

La Internacia Aera Transporta Asocio (IATA) fondiĝis dum 1919 en Hago kiel tegmenta organizo de ĉiaj aviadaj kompanioj de la mondo (la fondonomo Internacia Aera Trafika Asocio poste nur iomete ŝanĝiĝis). La asocia sidejo estas en Montrealo, Kanado (kie ankaŭ estas la centra oficejo de la organizo de Unuiĝintaj Nacioj pri Aviado - ICAO). La celo de IATA estas la subteno de sekura, laŭplana kaj ekonomia transporto de homoj kaj varoj per aviadiloj, kaj la laŭeble intensa kunlaboro de ĉiuj entreprenoj kiuj internacie laboras en tiu ekonomia kampo. Membroj de la asocio estas ĉirkaŭ 285 aviadaj kaj flughavenaj entreprenoj, kiuj kune plenumas 94 procentojn de ĉiuj internaciaj flugoj.

La plej multaj membroj de IATA estas grandaj aŭ naciaj aviadaj kompanioj (do kompanioj, kiuj mem posedas kaj flugigas aviadilojn). Sed ankaŭ internaciaj flughavenoj, ministeroj pri transporto, grandaj vojaĝ-agentejoj kaj similaj entreprenoj povas esti membroj. Aviadaj kompanioj, kies precipa celo estas laŭeble malaltaj prezoj, rezignante pri ĉio ne nepre vivnecesa, kaj tiuj, kiuj ekskluzive flugas ene de iu lando, ne nepre membras en IATA.