Luhačovice: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
FlaBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sk:Luhačovice
Linio 26: Linio 26:
[[hu:Luhačovice]]
[[hu:Luhačovice]]
[[pl:Luhačovice]]
[[pl:Luhačovice]]
[[sk:Luhačovice]]

Kiel registrite je 01:14, 17 jul. 2007

Koordinatoj: 49° 06′ N 17° 45′ O / 49.100 °N, 17.750 °O / 49.100; 17.750 (mapo)Koordinatoj: 49° 06′ N 17° 45′ O / 49.100 °N, 17.750 °O / 49.100; 17.750 (mapo)

Luhačovice estas signifa banloko kun 5 800 loĝantoj kaj centro de vojaĝtrafiko, situanta en sudorienta Moravio, 12 km de urbo Uherský Brod.

La plej granda moravia banloko situas en Vizovická vrchovina (Vizovická-montetaro), en valo de rivero Horní Olšava. Sur la fundo de la valo fontas hidrogenkarbondioksido-kloridsodaj alkalaj mineralakvoj kaj sulfurhidrogenaj akvoj, konataj ekde la jaro 1669. La unuan banlokan konstruaĵon konstruis en la jaro 1789 tiamaj posedantoj Serényi-anoj (ili proprumis Luhačovice-on ekde la jaro 1628 ĝis la jaro 1945). El pli multe ol 10 fontoj estas la plej fama Vincentka, kiun oni ankaŭ distribuas en vendejreton. Malpli multe konataj estas Aloiska, Otovka kaj Amandka. La fontoj havas ŝirmzonon. La akvon oni kaptas plejparte el putoj aŭ boroj. Ĉi tie oni kuracas perturbojn de spirorganoj kaj digestorganoj, perturboj de metaboloj de grasaĵoj, angiajn malsanojn. Oni uzas trinkkuracadon, banojn, kompresojn kaj inhaladon. La banloko funkcias tutjare, krom unumonata paŭzo ĉirkaŭ fino de la jaro. La komplekso de la banlokaj konstruaĵoj kun kolonado estas ekster trafikvojo de la urbo. Secesa arkitekturo de la banloko havas karakterizajn elementojn inspirataj de regiono Valaĥio. La banloko havas tradicion de ĉeĥa-slovaka reciprokeco (Akvoterapia instituto, domo de Jurkovič).

En Luhačovice ekzistis en la jaro 1261 burgo Engelsberk, en la jaro 1609 burgaro, la vilaĝo mem estas unue menciata en la jaro 1412. El la jaro 1738 devenas baroka kastelo kun kapelo (1754), el kiu fariĝis en la jaro 1784 preĝejo. Ekde la jaro 1936 Luhačovice estas urbo.

Proksimume 3 km de la urbo estas valbaraĵo nomata Luhačovice, kiu estis finita en la jaro 1928. Ĉirkaŭ la valbaraĵo estas multnombraj refreŝigejobjektoj kaj aŭtokampadejo.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.luhacovice.cz greke http://www.luhacovice.com greke http://www.czso.cz/lexikon/mos2003.nsf/mos?openform&:585459 greke http://www.czso.cz