Gigantmontaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: no:Karkonosze-Krkonoše
Neniu resumo de redakto
Linio 43: Linio 43:
[[en:Karkonosze]]
[[en:Karkonosze]]
[[fr:Monts des Géants]]
[[fr:Monts des Géants]]
[[hr:Krkonoše]]
[[nl:Reuzengebergte]]
[[nl:Reuzengebergte]]
[[nn:Karkonosze]]
[[nn:Karkonosze]]

Kiel registrite je 19:02, 23 jul. 2007

Ĉeĥio/Pollando > Gigantmontaro< montaro


Gigantmontaro (ĉehe: Krkonoše, pole: Karkonosze, germane: Riesengebirge, angle:Giant Mountains) estas montaro, kiu troviĝas en limregiono de Ĉeĥio kaj Pollando. Oni ankaŭ parolas pri bohema kaj silezia parto. Tiu ĉi montaro estas la plej alta en la ĉeno de la Sudetaj montaroj. Leviĝanta super ĉirkaŭaĵo, kiu estas 300 ĝis 400 metrojn super la marnivelo , ĝi atingas per Neĝulo (cs:Sněžka/pl:Śnieżka) altecon de 1.602 m. Ĝia ĉefa kresto atingas altecojn inter 1350 kaj 1450 m kaj etendiĝas laŭ longo de 36 km de okcidento al oriento. Gigantmontaro kovras areon de 454 km² sur ĉeĥa kaj 177 km² sur pola teritorio, do sume 661 km².

Dosiero:Gigantmontaro01.jpeg
Parto de la ĉefa kresto kun Neĝulo (cs:Sněžka/pl:Śnieżka) 1.602 m
Dosiero:Gigantmontaro02.jpeg
Vido al la pinto Neĝulo

En alteco de 1.386 m situas la fonto de la rivero Elbo.

La montaro konsistas el granito kaj metamorfa ŝtonaĵo. Grandan parton de ĝi kovras piceaj arbaroj.

Turismo

Gravaj turismaj centroj:

Turistoj grandakvante alvenas el Ĉeĥio, Pollando kaj Germanio, sed ne malmultaj ankaŭ el Nederlando.

Eksteraj ligoj:



Ŝablono:Aldonaj bildoj